Božena Němcová, (1820-1862), aŭtorino de ĉi suba fabelo, estis  granda kaj fama ĉeĥa verkistino. Genie ŝi sciis rakonti pri popola vivo, pri ĉeĥaj kaj slovakaj popolaj fabeloj. Ŝia plej granda verko estas la romano "Avinjo", kiu aperis tradukita en multaj naciaj lingvoj kaj ankaŭ en Es­peranto - kiel aldono al la gazeto "Časopis českých esperantistů" (1909-1914). -

 

 

SALO PLI VALORAS OL ORO

 

Tradukis A. Hejnová, Praha.

 

Iu reĝo havis tri filinojn, kiujn li gardis same kiel siajn proprajn oku­lojn. Kiam lia kapo griziĝis kaj la korpo maljuniĝis, li ofte pripensadis, kiu el liaj filinoj povus fariĝi reĝino. Tio kaŭzis al li multajn zorgojn, ĉar li ĉiujn egale amis. Fine venis al li ideo, tiun proklami reĝino, kiu lin amas plej multe.

        Li do vokis tuj la filinojn kaj sekve parolis: "Filinetoj miaj! Vi vidas, ke mi estas maljuna kaj mi ne scias, kiom longe mi restos ankoraŭ kun vi. Mi volas decidi, kiu post mia morto fariĝos reĝino. Sed antaŭe mi ŝatus scii, infanetoj miaj, kiel vi amas min. Nu, filino plej aĝa, diru vi la unua, kiel vi amas vian patron?", demandis la reĝo, turnante sin al la plej aĝa. "Ho, patro mia, vi estas por mi pli kara ol oro," respondis la plej aĝa kaj kisis lian manon. "Bone, kaj vi, filino mezaĝa, kiel vi amas vian patron?", demandis la reĝo, turnante sin al la filino meza­ĝa. "Ho, mia patro dolĉa, mi amas vin kiel mian verdan kroneton",*) certigis la mezaĝa, karesante la patron. "Ho, bone, kaj vi, filino plej juna, kiel vi min amas?", demandis la reĝo la mal­plej aĝan, kies nomo estis Marinjo.

        "Mi, paĉjo, amas vin kiel salon", ŝi respondis, dolĉe lin rigardante.

        "Ho, vi malbona, vi amas la patron ne pli ol nur kiel salon!" ekkriis am­baŭ pli aĝaj fratinoj. "Kiel salon", konfirmis Marinjo ankoraŭfoje, ĉarme rigardante la patron.

        La reĝo treege ekkoleris, ĉar la fili­no amas lin nur kiel salon, kiel tiel simplan, banalan aĵon, kiun ĉiu havas kaj povas havi kaj kiun neniu alte taksas. "Iru for de miaj okuloj, se vi min amas ne pli ol la salon", ekkriis la reĝo al Marinjo. "Se iam venos tempo, kiam la salo estos al ĉiu pli valora ol oro kaj gemoj, tiam venu - vi estos reĝino!" La reĝo pensis, ke tio okazos neniam.

        Marinjo, kutiminta obei sian patron, foriris larmoplena, kun malĝojo en la koro. Ŝi bedaŭris, ke la patro ŝin for­pelis nekomprenante, ke ŝi amas lin same kiel la fratinoj. Ne sciante, kien sin turni, ŝi iris trans montojn kaj valojn, kaj venis poste en densan ar­baron. Subite aperis antaŭ ŝi malju­nulino, kiun Marinjo salutis. La avino dankis, kaj demandis, kial ŝi ploras.

        "Ho, kial mi priparolu tion kun vi, se vi min helpi ne povas", respondis Marinjo. "Diru nur; eble mi tamen povos konsili al vi, ĉar mi jam multon travivis", diris la avineto. Marinjo ra­kontis, aldonante, ke ŝi tute ne sopiras fariĝi reĝino, sed ke ŝi nur deziras konvinki la patron pri sia amo. La maljunulino volonte kredis, eksciinte ĉion jam pli frue; ŝi ja estis saĝa vi­rino, nome orakulino. Preninte manon de Marinjo, ŝi demandis, ĉu ŝi volus servi ĉe la avino. La knabino tuj kap­jesis, ĉar ŝi vere ne sciis kien iri. La saĝa virino ŝin kondukis en sian ar­baran kabanon por satigi ŝin. Estante sata, Marinjo kontentiĝis. Poste la orakulino demandis la knabinon, ĉu ŝi scias paŝti ŝafojn kaj melki ilin? Ĉu ŝi scias ŝpini kaj teksi tolon? "Mi tion ne scias," respondis Marinjo, "sed se vi tion montros al mi, mi volonte lernos tion kaj obeos vin." La malju­nulino promesis montri ĉion, kaj postulis nur la obeemon de la knabi­no. Fine ŝi aldonis: "Iam venos tempo, kiam ĝi estos utila al vi."

        Dum Marinjo servis ĉe la orakulino, ŝiaj ambaŭ fratinoj plenamuziĝadis. Ili konstante karesis la patron, lin brakumante kaj ĉiutage postulante no­vajn aĵojn. La plej aĝa portadis ĉiam nur multekostajn vestojn per oro bro­ditajn, la mezaĝa preferis danci kaj amuziĝi. Festeno sekvis festenon kaj la filinoj paŝis de ĝojo al ĝojo.

 

*) En la regiono de la aŭtorino virgu­linoj portis iam verdan kroneton el mirto. Trad.

 

        La patro baldaŭ rimarkis, ke la pli aĝa filino pli ŝatas oron ol lin, kaj la mezaĝa malkovris al li sian deziron baldaŭ edziniĝi, sekve la reĝo kom­prenis, ke ankaŭ ŝi ne tre ŝatas sian verdan kroneton. Nun la patro pli ofte sopiradis Marinjon, ŝiajn veran amon kaj zorgemon. Ŝi plaĉus al li kiel re­ĝino. Ho, kiel arde li vokus ŝin hej­men, se li nur scius, kie ŝin serĉi. Ne­niu sciis pri ŝi. Kaj tamen sufiĉis nur mencio aŭ preterfluganta penso, ke Marinjo amis lin nur kiel la salon, kaj li denove ekkoleris.

        Unu tagon antaŭ preparata granda festeno alkuris al la reĝo lia kuiristo tute konsternita kaj lamentis: "Ho, via reĝa moŝto, okazis al ni granda mala­grablaĵo, la tuta salo fandiĝis, per kio ni salu nun?"

        "Ĉu vi ne povas alporti novan?" de­mandis la reĝo. "Ho, via moŝto, daŭ­ros tre longe ĝis la veturiloj revenos de alia lando, per kio dame ni salu?"

        "Do, salu per io alia"! respondis la reĝo.

        "Ho via reĝa moŝto, kio salas kiel salo?" demandis la kuiristo. La reĝo ne sciis respondi, li eĉ neniam imagis, ke oni sen salo ne kapablus vivi. Li kole­riĝis, elpelis la kuiriston aldonante, ke li kuiru sen salo.

        La kuiristo pensis: "Bone, mi faros, kiel la reĝo ordonis." Li do kuiris multe da manĝaĵoj nesalitaj. Stranga festeno ĝi estis kaj al la gastoj nenio bongustis, kvankam la manĝaĵoj estis bone kaj bonaspekte preparitaj.

        La reĝo tre ĉagreniĝis. Li sendis multe da kurieroj diversflanken por alporti salon, sed ili ĉiuj malsukcesis, ĉar la  salrezervoj ĉie fandiĝis; neniu ĝin ha­vis kaj se oni iomete da salo posedus, oni ne vendus ĝin, eĉ se oni per oro pagus. Ili sendis vagonojn en aliajn lan­dojn, dume la reĝo ordonis al sia kuiristo nur tiajn manĝaĵojn kuiri, kiuj salon ne bezonas.

        La kuiristo pensis: "Bone, mi faros laŭ la reĝa deziro," kaj li efektive kuiris manĝojn dolĉajn, belaspektajn kaj nur tiajn, kiuj ne bezonas salon. Be­daŭrinde, ankaŭ simila festeno mal­plaĉis al la gastoj, kiuj baldaŭ unu post alia adiaŭis la reĝon, vidante, ke oni nenion pli bonan povas esperi. La filinoj treege ĉagreniĝis sed kion fari? Ĉu povis la reĝo inviti gastojn, eĉ ne povante proponi al ili pecon da salita pano? Ĉiutage oni alportadis sur la tablon nesalitajn manĝaĵojn, kiuj bongustis al neniu; ĉiu jam sopiris salon. Nur salon!

        Suferis ankaŭ la bieno: la brutaro kaj la ŝafoj donis malmulte da lakto, ĉar ankaŭ al ili mankis la salo. Ĉiuj estis malfeliĉaj. Homoj sentis sin tre lacaj kaj malsanaj. Ankaŭ la reĝo kaj liaj filinoj malsaniĝis. Salo fariĝis tiom kara, ke oni donus por iom da ĝi ĉion, eĉ plej multekostan.

        ­Nun la reĝo ekkonis, kiom grandvalo­ra donaco dia estas la salo, kiun li malŝatis. Li vidis, ke li maljuste trak­tis Marinjon.

        En la sama tempo en la arbara kabano diris la avino al Marinjo: "Mia kna­bino, via horo venis; estas tempo, ke vi reiru hejmen." - "Ho, mia bona avineto, ĉu mi povas reveni, se la patro min ne deziras?" respondis Marinjo plorante. La maljunulino rakontis al ŝi, kio dume okazis en la regno kaj ke, ĉar nun la salo fariĝis pli valora ol gemoj kaj oro, ŝi povas reveni al la patro.

        Ne volonte forlasis Marinjo la bonan avinon, kiu ŝin amis kaj kiu multon instruis al ŝi, sed ankaŭ je la patro ŝi jam sopiris.

        "Vi bone kaj kuraĝe servis ĉe mi", diris la maljunulino adiaŭante, "mi volas rekompenci vin; diru, kion vi deziras." "Vi traktis min tre bone, ĉiam saĝe konsilis al mi kiel patrino. Mi deziras nur iom da salo por mia patro, nenion alian," parolis la knabino.

        "Nenion alian vi deziras? Mi povas ĉion fari por vi, ankoraŭfoje la avino d­emandis Marinjon.

        "Krom salo mi deziras nenion!"

        "Se vi tiom ŝatas salon, ĝi neniam manku al vi", respondis la avineto. Jen vi havas vergeton; kiam la vento unuan fojon blovos de la sudo, iru tiun direkton trans tri valojn, trans tri montojn; tie haltu kaj batu la teron. Kie vi svingos, tie la tero malfe­rmiĝos al vi. Vi eniru kaj ĉio, kion vi trovos tie, estos via doto."

        Marinjo prenis la vergeton, kaŝis ĝin kaj dankis al la avineto, kiu donis al ŝi plenan bareleton da salo. La kna­bino preparis sin por la vojaĝo. Plo­rante ŝi adiaŭis la kabaneton kaj la bonan avineton, kiu akompanis ŝin tra la arbaro.

        Marinjo diris, ke ŝi venos al la avi­no por forkonduki ŝin en la kastelon, sed la avineto ridetis pri tio, dirante: "Restu nur bona kaj kuraĝa, knabi­neto mia, kaj vi ĉiam bone fartos." Dirinte tion la saĝa virino malaperis. Marinjo volis danki ŝin, sed la maljuna virino ne plu estis tie. La knabino multe bedaŭris tion, fine la sopiro al la hejmo rapidigis ŝiajn paŝojn. Ŝia vesto tute malriĉa, la kapo envol­vita en tuko, - kia miro do, ke neniu ŝin rekonis. Oni ne volis allasi ŝin al la reĝo, ĉar li estis malsana. "Ta­men enlasu min", petis Marinjo, "mi havas donacon por lia reĝa moŝto, donacon, kiu pli valoras ol arĝento kaj oro, kaj ĝi certe resanigos lin." Oni informis la reĝon pri tiu ĉi postu­lo de la vizitantino kaj li ordonis venigi ŝin. Veninte al la reĝo, Marinjo petis panon. La reĝo ordonis alporti panon, "sed salon ni ne havas " li al­donis. "Salon havas mi", diris Marinjo, kaj tranĉante pecon da pano, ŝi salis ĝin kaj proponis ĝin al la reĝo kune kun la tuta bareleto. "Salo! Ho, salo," ekĝojis la reĝo. "Tio estas valora do­naco! Kiel mi vin rekompencu? Pos­tulu kion ajn, ĉion vi ricevos!"

        "Nenion mi deziras, paĉjo mia, nur ke vi amu min kiel la salon!" respondis Marinjo la tukon demetante. Jen, la patro preskaŭ svenis de ĝojo, petis pardonon, sed Marinjo nur karesis lin, pri la malbono ne parolante. La tuta kastelo kaj malproksirna ĉir­kaŭaĵo tuj eksciis, ke la plej juna filino revenis kaj alportis salon. Ĉiuj ekĝojis. Nur ŝiaj fratinoj ne havis tiom da plezuro el Marinjo, kiom el la salo. Ili sciis, ke ili malbone agis kontraŭ ŝi. Sed Marinjo ne plu rememoris la faritan malbonon, ĝojante, ke ŝi povis helpi kaj al la patro kaj al la aliaj. Venadis homoj peti salon kaj ŝi donis al ĉiuj po iom. Kiam la patro admonis ŝin timante la mankon de salo, la filino ripetadis: "Estas sufiĉe da ĝi, ne timu, paĉjo"! Kaj efektive, la bareleto estis ĉiam sufiĉe plena.

La reĝo resaniĝis kaj ordonis kunvoki la plej aĝajn estraranojn por proklami Marinjon reĝino. La popolo amis ŝin kaj tial ĉiuj volonte konsentis. Kiam Marinjo antaŭ la tuta popolo estis proklamita reĝino, ŝi subite sen­tis sur sia vango varman venton, ĉar ĝi venis de sudo.

        En la sama momento ekrememoris Marinjo pri la postulo de la avino. Konfidinte ĉion al sia patro, ŝi prenis la vergeton kaj tuj ekvojaĝis laŭ la ventoblovo. Trairinte tri valojn kaj tri montojn ŝi haltis kaj batis la teron per la vergeto: Antaŭ ŝi la tero malfermiĝis kaj Marinjo eniris.

        Neatendite ŝi venis en grandan pala­con, tute blankan kiel de glacio. An­kaŭ la plafono estis tia kaj en la kori­doroj ĉie kuradis pigmeoj kun brulan­taj kenoj en la manoj. Ili bonvenigis Marinjon: "Estu bonvenanta, via reĝi­na moŝto, ni jam atendas vin. Nia ma­strino ordonis ĉion montri al vi, ĉar de nun ĉio ĉi tie apartenas al vi". Ili ĉir­kaŭ ŝi babiladis, saltetis, per la kenoj skermis, tiel, ke la muroj en la brilo de la lumoj fosforeskadis kiel gemoj. Mirigita kaj kvazaŭ blindigita de tiu ĉi beleco, Marinjo iradis kun la pig­meoj en la koridoroj kie de supre pendis glacikonusoj brilantaj kvazaŭ ili estus el arĝento. Poste ili kondukis ŝin en la ĝardenon, kie kreskis ruĝaj glacirozoj kun aliaj admirindaj floroj.

        La pigmeoj forŝiris unu rozon kaj donis ĝin al la reĝino. Ŝi flaris al ĝi, sed la rozo ne odoris.

        "Kio ĝi estas?", demandis la reĝino, "mi ankoraŭ ne vidis tian belecon".

        "Ĝi estas salo, ĉio estas salo", diris la pigmeoj. "Ho, ĉu vere? Ĉu tiel kreskas salo?" miris la reĝino pensante, ke es­tus domaĝe preni de tio. Sed la pig­meoj divenis ŝiajn pensojn kaj diris, ke ŝi laŭ bezono prenu, ĉar la salo neniam elĉerpiĝos.

        Marinjo multe dankis al la pigmeoj kaj foriris. La tero post ŝi restis mal­fermita.

        Reveninte hejmen ŝi montris la rozon al la patro, rakontante, kion ŝi vidis kaj aŭdis. La patro ekkonis, ke la avino donacis al ŝi multe pli ol li mem. Marinjo ankaŭ rememoris la avineton kaj volis laŭ sia promeso venigi ŝin en sian kastelon. Ŝi do ordonis jungi la ĉevalojn kaj kun la patro veturis en la arbaron. Kvankam Marinjo tre bone konis la lokon de la kabano, ta­men ili ne trovis ĝin, traserĉante la arbaron ĉiudirekte.

        Kabano nenie, avineto nenie. Nun Marinjo komprenis, kiu la avino estis. La salo en la bareleto elĉerpiĝis, sed Marinjo sciis, kie ĝi kreskas. Oni po­vis senĉese prenadi kaj ĉiam estis su­fiĉe da ĝi.

        La fratinoj enviis la reĝinon, sed tio neniom helpis al ili, eĉ se ili krevus pro kolero!

        La patro kaj ĉiu amis ŝin kaj dankis al ŝi. Marinjo restis ĉiam bona kaj modesta kaj la avineton ŝi neniam forgesis.

 

(El: Slovakaj fabeloj kaj legendoj).