Božena Němcová - Princido Bajaja

Esperantigis Josef Vondroušek

Juna reĝo devis adiaŭi sian edzinon kaj marŝi al batalo. Nelonge post lia foriro akuŝis la reĝino ĝemelojn, ambaŭ filojn. Sekvis amuzaĵoj en la tuta lando, senmezure, kaj senprokraste ekiris senditoj por alporti al la reĝo la ĝojan okazaĵon. La knaboj estis sanaj kaj kreskis kiel fagoj; tamen tiu, je kelkaj momentoj pli aĝa, estis pli vigla ol la alia, kaj tiel restis, eĉ kiam ili elkreskis. La pli aĝa estis ĉiam nur sur korto, saltis kaj provis surrampi samaĝan ĉevaleton. La dua plej ŝate saltetis sur molaj tapiŝoj, ĉirkaŭ la patrino petolis kaj iris nenien, nur kun ŝi en ĝardenon; tial ankaŭ la panjo ne favoris la unuan kaj la dua restis ŝia dorlotinfano. La knaboj estis sepjaraj, kiam la reĝo revenis el la batalo kaj kun nepriskribebla ĝojo alpremis al sia koro la patrinon kaj la infanojn. "Kiu el ili estas pli aĝa kaj kiu pli juna?" demandis la patro la reĝinon.

Tiu pensante, ke la edzo demandas nur por scii, kiu estos tronheredanto, prezentis sian dorlotinfanon kiel la pli aĝan. La reĝo amis siajn infanojn samgrade, sed kiam ili maturiĝis, tamen la pli aĝa aŭdis, ke la pli juna estas la estonta reĝo, kaj tio afliktis lin tiom, ke la vivo hejme lin tedis, kaj li nur pri la mondo sopiris. Foje li konfidis sian doloron kaj aflikton al la eta ĉevaleto, kaj diris al ĝi, ke plej ŝate li forirus el la hejmo.

Jen, la ĉevalo respondis al li homvoĉe: "Se ne plaĉas al vi hejme, iru monden, sed sen permeso de la patro eĉ ne unu paŝon. Mi konsilas al vi, neniun kunprenu kaj prenu neniun alian ĉevalon, nur min. Nur por via feliĉo."

La princido ekmiris, ke la ĉevalo parolas homvoĉe kaj demandis ĝin, kiel tio okazis.

La ĉevaleto respondis: "Tion ne demandu; mi volas esti via protektanto kaj konsilanto, dum vi obeos min."

La princido promesis al la ĉevaleto, ke li sekvos ĉiujn ĝiajn konsilojn kaj iris en la kastelon, demandi sian patron, ĉu li rajtas iri en la mondon. Kiam li prezentis sian peton al la gepatroj, la patro neniel volis konsenti, sed la patrino tuj permesis. Sed la princido ne rezignis sian intencon kaj fine ankaŭ de la patro ellogis la permeson. Tuj oni komencis prepari servistaron, ĉevalojn, akompanantaron al la princido por la vojaĝo. Sed tiu nepre ne konsentis kaj diris al la patro: "Kial, patro, mi havu ĉirkaŭ mi tiom da akompanantaro, homojn kaj ĉevalojn, mi prenos nur iom da mono kaj sur mia eta ĉevaleto mi sola veturos en la mondon; mi ne havos tiom da zorgoj kaj malfacilaĵoj."

Denove li devis peti sian patron, por ricevi permeson. Fine ĉio estis preta por la vojaĝo, la juna ĉevalo staris selita antaŭ la pordego kaj supre la princido adiaŭis siajn gepatrojn kaj la fraton. Ĉiuj amare ploris kaj en la lastaj momentoj ankaŭ la patrino bedaŭris, ke ŝi lasas foriri sian infanon en la mondon; do insiste ŝi ordonis al li, ke li aŭ revenu post unu jaro, aŭ almenaŭ informon pri si donu.

Kelkajn horojn poste trotis la ĉevalo kun li tra vastaj kampoj kaj konsiderinde malproksime de la ĉefurbo. Iu pensus, ke la deksepjara ĉevalo ne estas plu vigla! Sed tiu ĉevalo ne maljuniĝis, ĉar ĝi ne estis ordinara ĉevalo; tegumenton ĝi havis kvazaŭ veluran kaj piedojn kiel kordojn kaj rapida kiel kapreolino. La vojo progresis; longe ili vojaĝis kaj la princido ne sciis, kien lin la ĉevaleto portas, kiam subite li ekvidis turojn de bela urbo. Tiam la ĉevaleto deflankiĝis de la vojo kaj trotis trans kampojn al iu roko staranta proksime al bela bosko, kaj kiam ili altrotis, ĝi piedbatis la rokon, tiu apertiĝis kaj ili entrotis internen. Tio estis bela komforta stalo.

"Vi lasos min ĉi tie," diris la ĉevaleto al la princido, "kaj mem iros en la proksiman urbon al la kortego; sed vi devas ŝajnigi mutulon. La reĝo vin dungos, sed atentu por ne perfidi vin. Kiam vi bezonos ion, ĝi estu kio ajn, venu al la roko, trifoje frapu, kaj la roko malfermiĝos."

La princido ekpensis: mia ĉevaleto estas ege saĝa, certe ĝi scias, por kio ĉio ĉi estos bona, prenis sian veston kaj iris. Li venis en la ĉefurbon, kiu ne estis tro malproksima de la roko kaj igis sin anonci ĉe la reĝo. La reĝo vidante, ke li estas muta, kompatis lin pro lia juneco kaj lasis lin ĉe si. Baldaŭ li vidis, ke li povas lin por ĉio bone uzi. Estu kio ajn en la kastelo, li sciis ĉion aranĝi, tutan tagon li pasigis en la kastelo kaj laboretis. Se la reĝo bezonis skribiston, neniu alia estis pli lerta. Ĉiuj amis lin, kaj ĉar li estis muta kaj je ĉio respondadis nur per "ba-jaja", restis al li nomo Bajaja, kaj neniu lin alie nomis.

La reĝo havis tri filinojn, unu pli belan ol la alia. La plej aĝa havis nomon Zdobena, la alia Budinka kaj la plej juna Slavena. Ĉe la tri knabinoj restadis Bajaja plej ŝate kaj ankaŭ estis al li permesite restis kun ili eĉ la tutan tagon. Ja li estis muta, vizaĝon timige sunbrunan kaj sur unu okulo bandaĝon; ĉu la reĝo povus pensi, ke li ekplaĉus al tiu aŭ la alia princidino? Sed la princidinoj tamen lin ŝatis, kaj ĉien li devis iradi kun ili. Li plektis al ili florkronojn, alportadis bukedojn, surbobenigis orajn fadenojn, desegnis birdojn kaj florojn por la brodado, kaj tio plaĉis al ili. Sed al tiu plej juna li servis plej ŝate, kaj kion por ŝi li faris, estis ĉiam la plej bela, tiel ke la fratinoj ŝerce incitetis ŝin. Sed Slavena estis ega bonulino kaj de la fratinoj ŝi ĉion toleris.

Nelonge estis Bajaja ĉe la kortego. Foje matene veninte en la salonon, kie la reĝo matenmanĝis, li vidis lin sidi profunde afliktitan. Per signoj li demandis lin, kio okazis.

La reĝo malgaje rigardis lin kaj diris: "Kara knabo, kial vi demandas min, ĉu vi scias, kia malfeliĉo minacas al ni kaj kiajn tri amarajn tagojn ni havos?"

Bajaja kapneis, ke li ne scias kaj en lia vizaĝo estis videbla granda zorgo.

La reĝo diris al li: "Do mi diros tion al vi, kvankam vi ne povas helpi al ni. Antaŭ jaroj alflugis ĉi tien tri drakoj, unu naŭkapa, la dua dekokkapa kaj la tria dudeksepkapa. Tiam estis tia mizero en mia urbo, ke pro hororo la haroj hirtiĝis. La homoj sin kaŝadis, nenie ili estis sekuraj pri sia vivo. Eĉ ne unu bruto jam estis, ĉion oni devis doni al la monstroj, por ke ili ne senhomigu la urbon. Tamen multajn homojn ili formanĝis. Ne povinte plu rigardi la mizeron, mi venigis al la korto sorĉistinon, kiu diru al mi, kiel elpeli la monstrojn el mia lando. Ve, ŝi anoncis al mi, ke nur per tio, se mi promesos al ili miajn tri filinojn, ĝuste burĝonantajn. Mi, opiniante, ke la ĉefa estas forigi ilin el la lando, promesis la senekzemplan oferon. La reĝino mortis pro aflikto, sed miaj filinoj sciis nenion pri tio. De tiu tempo la drakoj malaperis kaj dum multaj jaroj neniu spuro pri ili estis, ĝis hieraŭ vespere: paŝtisto alhastis tute senspire, ke la drakoj estas denove en la roko, kie ili antaŭe estis kaj terure kriaĉas. Mi, malfeliĉa patro, morgaŭ mi devos ofere doni la unuan mian infanon por mia lando, postmorgaŭ la duan kaj poste la trian kaj mi estos mizerulo."

Tiel veis la reĝo kaj ŝiris sian hararon.

Kun malĝojega vizaĝo iris Bajaja al la princidinoj, sed rigardo al ili terurigis lin: En nigraj roboj, vangoj kiel el blanka marmoro, ĉiuj tri sidis apud si kaj amarege ploris, ke ili devas tiom kruele sian junaĝon fini. Bajaja komencis ilin konsoli kaj montradis, ke certe troviĝos por ili iu liberiganto. La povrulinoj ne aŭdis lin kaj ne ĉesis verŝi larmojn. Ega tumulto kaj tristo estis en la tuta urbo, ĉar ĉiu amis la reĝan familion. La tuta urbo kun la kastelo estis tegita per nigra tuko.

Bajaja sekrete rapidis el la urbo trans kampojn al la roko, kie li havis fermitan ĉevaleton; kiam li trifoje frapis, la roko apertiĝis kaj li eniris. Li karesis brilan kolhararon de la ĉevaleto, kisis ĝian blankan verton kaj diris: Mia kara ĉevaleto! Mi iras al vi por konsilo, kaj se vi helpos mim, mi estos por ĉiam feliĉa. Poste li komencis rakonti al la ĉevaleto ĉion, kio en la kastelo okazis.

"Pri ĉio mi scias," respondis la ĉevaleto, "kaj tial mi alkondukis vin ĉi tien, por ke vi helpu al la princidinoj. Morgaŭ frumatene venu ĉi tien kaj la ceteran mi diros al vi."

Kun granda ĝojo kuris Bajaja al la kastelo kaj multiu povus riproĉi lin, ke li estis tiel gaja; sed feliĉe neniu lin vidis. Tutan tagon li ne eliris el ĉambroj de la princidinoj kaj plej diversan elpensadis, por iomete ĝojigi ilin, sed li ne sukcesis.

La sekvintan tagon ankoraŭ antaŭ la mateniĝo li estis jam ĉe la roko. La ĉevaleto bonvenigis lin kaj diris: "Levu ŝtonon sub mia manĝujo; kion vi tie trovos, tion elprenu!"

Bajaja volonte obeis kaj el la truo, kiu estis sub la ŝtono kaŝita, li elprenis grandan keston. La ĉevaleto ordonis al li malfermi ĝin kaj kiam li tion faris, li eltiris tri belegajn vestojn, glavon kaj bridon. Unu vesto estis ruĝa, brodita per arĝento kaj diamantoj kaj kio estis sur ili solida, estis el brilanta ŝtalo; al tio blanka kaj ruĝa hupo. La dua vesto estis tute blanka, per oro brodita kaj kiraso kaj kasko el oro; hupo blanka. La tria estis helblua, per arĝento, diamantoj kaj perloj riĉe brodita; al tio blanka kaj blua hupo. Al la tri vestoj estis nur unu glavo, kies glavingo brilis pro gemoj, same la brido por la ĉevalo.

"La tri vestoj estas viaj, sed unue prenu la ruĝan."

Bajaja vestis sin, alzonis la glavon kaj la bridon donis al la ĉevaleto.

"Mia ordono: ne timu kaj ne descendu de sur mi. Nur haku la monstron kaj fidu vian glavon." Tiel ordonis la ĉevaleto, kiam ili estis forlasantaj la rokon.

Dume en la kastelo okazis la malgaja adiaŭo kaj amaso da homoj akompanis la povran Zdobena. Jam proksime ili estis al la fatala loko, la princidino eliris el la kaleŝo kaj vidinte, ke ŝi devas iri al la roko, falis teren svene. Jen galopas el malproksimo ĉevalo kaj sur ĝi kavaliro kun ruĝa kaj blanka hupo. Algalopinte al ili, li ordonis, ke la homoj foriĝu, forkonduku la princidinon kaj lin lasu sola. Vi povas imagi, kun kia ĝojo estis la ordono plenumita; sed la princidino ne volis foriri, ŝi volis rigardi, kiel tio finiĝos.

Apenaŭ li ascendis monteton, malfermiĝis la roko kun skuo kaj naŭkapa drako elrampis, serĉante sian rabaĵon. Tiumomente alsaltis Bajaja sur sia ĉevaleto, eltiris la glavon kaj per unu fojo forhakis tri kapojn. La drako tordiĝis, sputis fajron, saltis kaj ĝia veneno foren ŝprucis, sed la princidino ne atentis tion, hakis ĝis ĉiuj naŭ kapoj estis forhakitaj, la ceteran finis la ĉevaleto per hufoj.

Kiam la drako pereis, turniĝis la princido kaj galopis tien, de kie li venis. Kun miro rigardis Zdobena post lin, sed rememorinte, ke la patro atendas, rapide ŝi turniĝis kun sia tuta akompanantaro al la kastelo. Kiu kapablus priskribi ĝojon de la patro, vidanta sian filinon vivanta kaj ĝojon de la fratinoj, kaj esperon, ke la liberiginto eble alvenos. Bajaja ankaŭ alkuris kaj ĉiam nur montris, ke ili kredu, ke Dio sendos al ili liberiganton. Kvankam ili timis la sekvontan tagon, tamen ili estis pli gajaj kaj parolis kun Bajaja.

La sekvan tagon oni elkondukis Budinkan. Same, kiel okazis al ŝia fratino la unuan tagon, okazis ankaŭ al ŝi. Apenaŭ ili alveturis al la loko, ili ekvidis galopi kavaliron kun blanka hupo, kaj post momento kuraĝan lukton kun la dekokkapa drako, ĝis la monstro mortaĉis. Post la batalo li forgalopis same kiel la unuan tagon. Kiam la princidino revenis en la kastelon, ĉiu bedaŭris, ke oni ne povas montri al la kuraĝa kavaliro la dankemon.

"Sciu, fratinoj," diris Slavena, kiam ili estis kune, "vi ne petis la kavaliron. Sed mi genuos antaŭ li kaj tiom longe petos, ke li iru kun mi, ĝis li faros tion."

"Kial vi ridas, Bajaja?" demandis Zdobena, vidante ridetantan vizaĝon de la mutulo. Sed Bajaja komencis hopi en la ĉambro, komprenigante, ke li ĝojas je la kavaliro.

"Stultulo, ankoraŭ li ne estas ĉi tie," respondis Zdobena.

La trian tagon estis Slavena elveturigita kaj ĉifoje la reĝo mem veturis kun ŝi. Koro de la povrulino tremis ĉe penso, se ne venos la liberiganto kaj oni donos ŝin al la drako. Tiumomente aŭdiĝis ĝoja kriado, ke la kavaliro galopas. Same kiel la du drakojn, mortigis Bajaja ankaŭ la trian, kvankam li kaj lia ĉevalo pro svenemo preskaŭ sinkis. Tiam alpaŝis la reĝo kaj Slavena kaj petis la kavaliron, ke li veturu kun ili en la kastelon, kion li neniel fari volis, Slavena ekgenuis antaŭ li kaj preninte lian robon tiom petegis, tiom bele, ke la koro de la princido forte batis. Sed subite la ĉevaleto skuiĝis kaj jam la kavaliro malaperis.

Malgaja, ke ŝi ne povas rekompenci la liberiginton, revenis Slavena kun sia patro hejmen. Ĉiu opiniis, ke ili alkondukos la kavaliron, sed la espero denove vaniĝis.

Nun denove ili estis feliĉaj! Sed ne daŭris longe kaj nova aflikto komenciĝis. Iun tagon ricevis la reĝo de la najbara reĝo militdeklaron. La reĝo tre ektimis, ĉar li sciis, ke la najbaro estas multe pli forta. Tuj li dissendis leterojn kaj senditoj galopis en ĉiujn flankojn por kunvenigi princojn kaj potencajn nobelojn al la reĝa kortego. Tio rapide okazis kaj la sinjoraro rapide kunvenis. La reĝo prezentis al ili sian plendon kaj petis ilian helpon, proponante rekompence siajn filinojn. Kiu hezitus por tia rekompenco? Ĉiuj disiris kaj promesis difinitan tagon veni kun siaj soldatoj. Nun ĉio prepariĝis al la batalo, la reĝo mem volis gvidi la armeon al batalo. Antaŭlastan tagon venis princoj kaj estis aranĝita granda festeno; poste adiaŭis la reĝo kun la plorantaj filinoj, ordonis al Bajaja ĉion atenti kaj dum sonoj de trumpetoj kaj fajfiloj oni iris al la batalkampo.

Bajaja obeis vortojn de la reĝo, ĉion li inspektis, kaj tamen ne neglektis kun plej granda plezuro zorgi pro diversaj distraĵoj por la princidinoj, por ke ili ne malgaju. Sed subite li konjektis, ke li malsanas, kaj ne atentante kuraciston, kiu volis helpi lin, li diris, ke li mem iros por sanigaj vegetaloj, kiuj lin sanigos multe pli bone ol ĉiuj medikamentoj. La princidinoj opiniis, ke li estas stulta kaj lasis lin iri. Sed li ne iris por havigi al si vegetalojn, tiuj cetere nenie aliloke kreskis kontraŭ lia doloro, nur en brilaj okuloj de belega Slavena, li iris al sia ĉevaleto, por konsiliĝi, ĉu helpi al la reĝo en la milito. La ĉevaleto bonvenigis lin, ordonis al li vesti blankan veston, preni glavon, surĉevaliĝi kaj rajdi en batalon. Bajaja kisis ĝin pro tio.

Jam kelkajn tagojn daŭris la batalo kaj armeo de la reĝo senfortiĝis, ne povante rezisti al grandega superforto de la malamiko. La ĉefa batalo estis destinita por sekvonta tago por decidi, kiu venkos. La tutan nokton donis la reĝo ordonojn kaj sendis ankaŭ senditojn al la filinoj kun instrukcioj, kio okazu, se li estus venkita. En tiu momento eksonis klarionoj, la armiloj tintegis, pafaĵoj flugis, kriado kaj rumoro aŭdiĝis tra la vasta valo. Tiam aperis inter malamikoj junulo en blanka vesto, en ora kasko kun blanka hupo. Li sidis sur eta ĉevalo kaj en la mano li tenis grandegan glavon, per kiu li tiom elane la malamikojn hakis, ke ili opiniis, ke malbona spirito per klabo ilin batas. Tiam rekonsciiĝis ankaŭ la reĝa armeo kaj stariĝis flanke de la aŭdaca heroo. En mallonga tempo la malamikoj retiriĝis kaj kiam la blanka kavaliro mortigis ilian reĝon, ili diskuris, kiel grego sen paŝtisto. Sed jen la kavaliro estis negrave vundita sur la piedo, la sango ruĝigis lian blankan robon. Kiam la reĝo tion vidis, saltis de sur la ĉevalo, disŝiris sian mantelon kaj mem bandaĝis lian sangantan vundon, petante lin, ke li eniru kun li en la tendon. Sed la kavaliro dankis al li, spronis la ĉevalon kaj estis for. La reĝo preskaŭ ploris pro bedaŭro, ke jam kvar fojojn forgalopis la kavaliro, al kiu li estis per tioma dankemo ligita. La venkinto revenis kun grandega predo en la urbon. Kun la jubilado li estis bonvenigita en la ĉefurbo kaj en la kastelo estis preparitaj diversaj solenoj kaj amuzaĵoj.

"Nu, mia kastelestro!" alparolis la reĝo Bajajan, "kiel vi administris nian domon, dum mi forestis?"

Bajaja kapjesis, ke bone, sed la princidinoj ekridis kaj Slavena diris: "Mi devas, paĉjo, akuzi vian kastelestron, ĉar li estas malobeema. Li komencis malsani, nia kuracisto volis doni al li bonan medikamenton, sed li diris, ke li mem iros al si por sanigaj kreskaĵoj. Li iris kaj revenis nur post du tagoj, lamanta kaj pli malsana ol antaŭe."

La reĝo turnis sin al Bajaja, sed tiu ekridis kaj sur kalkano turniĝis kvazaŭ montrante, ke nenio mankas al li. Kiam la princidinoj aŭdis, ke ilia liberiginto denove helpis al ilia patro en la batalo, nur malvolonte konsentis fariĝi edzinoj de princoj, ĉar ili konjektis, ke tamen la kavaliro povus veni por iu el ili. Neniu ja sciis, ĉu li estas bela, ĉar ili ne vidis lian vizaĝon, sed ĉiu imagis lin kiel anĝelon.

La reĝo estis en embarasoj, kiel aranĝi la rekompencon. Ĉiu el la princoj helpis el ĉiuj fortoj kaj ĉiuj brave kondutis en la milito. Al kiu doni la filinojn? Do li elpensis manieron, kiu konvenus al ĉiu kaj irinte al la princoj li diris:

"Karaj amikoj! Mi diris, ke miajn filinojn mi donos kiel edzinojn al tiuj, kiuj pleje helpos al mi en la milito. Sed vi ĉiuj fidele helpis kaj tial mi volas fari la jenon, por al neniu maljustumi. Vi viciĝos kaj miaj filinoj ĵetos de sur balkono ĉiu po unu ora pomo; al kiu la pomo alruliĝos, tiu fariĝos edzo de la princidino. Ĉu vi estas kontentaj?"

Ĉiuj konsentis. La reĝo anoncis tion al la princidinoj, kaj tiuj ankaŭ devis konsenti por ne lasi la patron en malhonoro. Belege ili vestis sin, ĉiu prenis oran pomon en la manon kaj iris sur balkonon, sub kiu viciĝis princoj kaj nobeloj. Inter spektantoj, ĝuste ĉe fianĉoj, staris Bajaja. Unue ĵetis la pomon Zdobena; ĝi ruliĝis, ruliĝis kaj ĝuste al la piedoj de la muta Bajaja. Sed Bajaja evitis ĝin kaj ĝi ruliĝis al iu bela princo, kiu ĝoje ĝin levis kaj forlasis la vicon. Nun ĵetis Budinka, kaj kiel antaŭe ankaŭ la dua ruliĝis al la piedoj de Bajaja; sed la mutulo ĝin tiel lerte rebatis, ke ŝajnis ruliĝi rekte al alia bela sinjoro, kiu ĝin levis kaj sopire la belan fianĉinon sur la balkono rigardis. Nun ĵetis Slavena; sed ĉifoje Bajaja ne evitis la pomon, sed ĝoje ĝin levis, kuris supren, ekgenuis antaŭ la princidino kaj ŝian manon kisis. Sed ŝi elglitis de li, fuĝis en sian ĉambron kaj amare ploris, ke ŝi devas edziniĝi al la mutulo. La reĝo koleris, la princoj grumblis, sed kio okazis, okazis kaj estis nerebonigebla. Sekvis festeno kaj post ĝi turniro, ĉe kiu premiojn disdonadus unu fianĉino. Dum la festeno Slavena sidis konsternita kaj eĉ ne unu vorton diris; fianĉon Bajaja oni nenie vidis kaj la reĝo opiniis, ke eble li, kolerigita, fuĝis. Ĉiuj bedaŭris la povrulinon kaj volante ŝin iom distri, petis, ke ŝi mem disdonadu premiojn.

Slavena fine konsentis. Jam sidis sinjoroj ĉirkaŭ la bariero, la rivaloj luktis kaj unu la alian venkis, kiam heroldo anoncis, ke ekstere staras kavaliro sur eta ĉevalo kaj postulas esti allasita al la turniro. La reĝo signis, ke jes. Tiam enrajdis en la arenon kavaliro en blua kaj arĝenta vesto, sur arĝenta kasko blankan kaj bluan hupon. La princidinoj preskaŭ ekkriis, vidante staturon kaj ĉevalon de la kuraĝa liberiginto. La kavaliro riverencis al la sinjorinoj kaj komencis batali kun princoj; sed tiom da ili estis kaj ĉiujn li venkis restante sola venkinto. Slavena descendis al li kaj portis oran zonon. La kavaliro genuis antaŭ ŝi kaj ŝi pendigis sur lian kolon zonon, de ŝi mem broditan. Ŝiaj manoj tremis, la vangoj brulis; ŝi ne sciis, ĉu la suno tiom ardas, aŭ la flagraj okuloj de la bela kavaliro. Fermante la okulojn ŝi aŭdis nur la dolĉajn vortojn: "Bela fianĉino, ankoraŭ hodiaŭ mi revidos vin."

La reĝo kaj ambaŭ fianĉinoj descendis por reteni la kavaliron kaj por reservi al li ĉion. Sed li kisis manon de Slavena kaj jam malaperis. Tiu pensis pri la flustritaj vortoj. Denove estis festeno kaj nur Slavena sidis en sia ĉambro kaj ne volis inter la gastojn.

La luno lumis kaj de la roko la ĉevaleto la lastan fojon portis sian mastron. Kiam ĝi lin alportis al la kastelo, saltis Bajaja de sur ĝi, kisis ĝian kolon kaj verton kaj la ĉevaleto malaperis for de liaj okuloj. Malvolonte perdis nia kavaliro fidelan amikon, sed des pli dolĉa kompenso lin atendis.

Enpense sidis Slavena kaj opiniis, ke jam apenaŭ la kavaliro venos; jen korteganino malfermas pordon kaj diras al ŝi, ke Bajaja volas kun ŝi paroli. Slavena ne respondis kaj ŝia kapo sinkis en kusenon. Tiam iu ekprenis ŝian manon, ŝi levas la kapon kaj antaŭ si ŝi vidas belan heroon, sian liberiginton.

"Ĉu vi koleras je via fianĉo, ke vi kaŝas vin antaŭ li?" demandis Bajaja.

"Kial vi demandas, ja vi ne estas mia fianĉo," flustris Slavena.

"Mi estas, Slavena, antaŭ vi staras la muta Bajaja, kiu bukedojn ligis al vi, antaŭ la morto vin savis kaj al la patro en la milito helpis. Mi estas via fianĉo."

Ke Slavena ne koleris, mi povas ĉiun certigi. Post konsiderinda tempo oni dispordis la festenan halon kaj enpaŝis Slavena kun la kavaliro en blanka vesto kaj ora kasko, prezentante lin al sia patro kiel fianĉon, la mutan Bajaja! La patro ĝojis, la gastoj miris kaj la fratinoj okulumis. Nur nun komenciĝis la vera gajeco kaj oni tostis je la sano de la gefianĉoj ĝis la hela mateno.

Post la edziĝfesto forveturis Bajaja kun sia Slavena, por viziti la gepatrojn. Kiom li ektimis, vidante la tutan urbon de nigra tolo tegita. Tuj li demandis, kion ĝi signifas kaj aŭdis, ke mortis la juna reĝido. Li rapidis en la kastelon, por konsoli siajn gepatrojn, kion nur li povis sukcesi, ĉar ankaŭ lin ili opiniis mortinto, ja longan tempon nenion ili aŭdis pri li. Denove venis ĝojo en la kastelon, la nigra tolo estis forigita kaj anstataŭis ĝin la ruĝa. Bajaja estis reĝo en sia reĝolando kaj ĝuis kun sia edzino ĝis sia morto neĝenatan feliĉon.