Jiĝí Mahen

 

LUNATIKA

 

Drama skizo

 

Tradukis J. V. Šamla

 

1934

 

 

Personoj:

 

                                               Markizo

                                               Lia edzino

                                               Vikomto

                                               Ĉambristino

 

Okazas ĉirkaŭ la jaro 1765

 

 

 

(Antaŭĉambro al dormejo de la markizino. Malantaŭe granda pordo kondukanta sur larĝan kastelan peristilon; maldekstre de

la pordo larĝa fenestro, ĉe la muro granda tualettablo, en la antaŭo pordo en ĉambron, dekstre granda kanapo kaj pordo en antaŭ­ĉambron.)

 

 

Markizino         (sidas vestita en duonnegliĝo antaŭ la tualettablo). Kiel mal­frue estas?

Ĉambristino      (devestas la sinjorinon) Duonnokto.

Markizino         Vi iru jam dormi. Kial vi he­zitas?

Ĉambristino      Mi volus akompani sinjorinon markizinon en la liton.

Markizino         Vi estas superstiĉa, Adelo, en ĉio kaj superstiĉeco, mia kara, ne estas jam laŭmoda. Tuj frumatene vi rakontas al mi pri sovaĝa virbovo, kiu en sonĝo vin pelis tra vilaĝoj,-- sovaĝa virbovo, ho, ho, - pri malklara akvo super tuta lando vaste kaj malproksime -- ni ne scias, neniam ni scias, kio okazos kaj plej bone estas resti trankvila. Iru dormi kaj ĉion ceteran translasu al la preĝo. (Ŝi ekstaras kaj iras tien kaj reen.)

Ĉambristino      (foriras, hezitas) Ankoraŭ ion mi diros al la markizino.

Markizino         Ĝi estas --?

Ĉambristino      (flustras) Estia al mi transdonita saketo da ormoneroj.

Markizino         De kiu?

Ĉambristino      Mi ne scias.

Markizino         (mezuras la ĉambristinon per sia esplorema rigardo, glacie - malarde) Almenaŭ vi havos por edziĝfesto kun la supera ĉambristo. Kaj kie vi trovis la monon?

Ĉambristino      En mia ĉambreto. Ĝi estis en ŝranko. Ĝi aperis kvazaŭ mirakle.

 

(Paŭzo)

 

Markizino         (ekskuas la kapon) Vi iru jam.

Ĉambristino      Ĉu sinjorino markizino ordonas?

Markizino         Jes.

Ĉambristino      (riverenco) Mi preĝos por sinjorino markizino, tio estis abomenaj kaj teruraj sonĝoj.

Markizino         Jes, mia infano, sed dormu trankvile. Mi esperas, ke ni ĉiuj trankvile dormos.

Ĉambristino      (malrapide foriras)

Markizino         (duonkokete ridetante). Esccpte min. (Ŝi iras tra la ĉambro, eksidas antaŭ la spegulo, subite ŝi rektiĝas, turnas sian vizaĝon kontraŭ la dekstra pordo, aŭdiĝas paŝoj).

Vikomto           (kurenfalas. Junulo. Li duonfermas la pordon kaj staras.)

Markizino         (ridetante, tamen severe). Mi sciis tion.

Vikomto           Mia, mia belega, sopirata.

Markizino         Sinjoro vikomto!

Vikomto           Mia kun ĉio kio estas plej bela sub tiu ĉi ĉielo, por eterne mia! (Li iras al ŝi).

Markizino         Ĉu vi frenezas?

Vikomto           Certe, sed mi estas feliĉa.

Markizino         Li ekvidos vin ĉi tie - ni estos malfeliĉaj.

Vikomto           Mi scias pri neniu.

Markizino         Vi devas scii pri li.

Vikomto           Mi scias pri neniu escepte vin. Ferminte la okulojn, mi vidas vin serĉese antaŭ mi, kiel mi vidis vin hodiaŭ, la plej belan de ĉiuj reĝinoj.

Markizino         Sinjoro vikomto, la afero estas ekstreme grava. Vi subaĉetis la servistinon, ĉu vi alvenis por travivi aventurojn kun mi? La afero estas en maksimuma grado saerioza. Ĉu vi scias pri tio?

Vikomto           Mi scias pri tio.

Markizino         Ĝi estas frenezaĵo.

Vikomto           Sorĉa frenezaĵo..... (li falas sur genuojn.)

Markizino         Ekstaru, rapide foriru.

Vikomto           Mi ne kapablas, mi ne darfas. Ĉiuj miaj sensoj malpermesas ĝin al mi. Ĝin malpermesas al mi mia pasio, ne konanta limojn kaj kiu eĉ tra la koridoro ne iris piedfingre, sed rapidis ĉi tien per flugiloj kvazaŭ fulmo rekte kaj senhezite.

Markizino         Vikomto de Brazay.

Vikomto           Ĉu vi ne aŭdas min?

Markizino         Li mortigos vin, trovinte vin ĉi tie.

Vikomto           (ridetante) Ne mortigos. (Li volas ekpreni ŝin en siajn brakojn).

Markizino         (rapide returnpaŝas).

Vikomto           Mi amas vin .... hieraŭ, kiam vi staris en la arbaro sub branĉaro de fago, ĉiela rigardo por la okuloj de nimfoj, hodiaŭ, kiam vi sidis ĉe la tablo, ĉiela bildo por la rigardo, sankta virgulino sur vando -

Markizino         (returniras al la muro).

Vikomto           (ekstaras, sed denove falas al ŝiaj piedoj). Aĥ, mi volus ĉe vi konfesi ĉiun mian feliĉon, kiu nun plenigas mian bruston, mi volus rakonti al vi pri unusola sinjorino, kiun konas mia animo!

Markizino         (severe) Vi blasfemas.

Vikomto           (ĵuras) Eĉ la Dio en la ĉielo ne havas tian potencon super mi kiel mia amo al vi. Mi estas tute konfuzita pro ĝi, mi ne plu estas sperta pri io ajn en la mondo kaj mi scias, ke ĉio, kion mi nur kapablas adori, estas la unusola nomo, la nomo de ĉiuj nomoj: Mnon, Manon, Manon... (Li kisas randon de ŝia vesto).

Markizino         (metas sian manon sur lian kapon). Vikomto.

Vikomto           Kion vi respondos al mi?

Markizino         Eĉ nur momenton vi ne rajtas resti ĉi tie.

Vikomto           Ĉu vi elpelos min kvazaŭ malsaĝan knabon?

Markizino         Estu saĝa. La nokto estas profunda, sed perfida por intrigoj de ĉiuj geamantoj, kiuj ni ne povas esti.

Vikomto           Ni devas esti tiuj.

Markizino         Ne eble.

Vikomto           (malrapide leviĝis, iom cedas). Vi amas alian.

Markizino         Kiun?

Vikomto           Oni diras -- oh, ĉu entute mi parolu pri tio, mi, kiu vidas en vi sian diaĵon?

Markizino         Parolu. Ni estas homoj.

Vikomto           Vi amas alian.

Markizino         Kiun?

Vikomto           La markizon de Berthelemont, kiu estis amiko de via edzo...

Markizino         (havante manon sur sia frunto). Markizo de Berthelemont, pri kio vi rakontas?

Vikomto           (konfuze) Do ĝi ne estis vera?

Markizino         (Paŭzo) Li estis kiel vi ...

Vikomto           (arde) Markizino.

Markizino         (rifuze) Ni ne povas fariĝi geamantoj, ĉar ...

Vikomto           Do ĉu li estis iu alia?

Markizino         Kiu?

Vikomto           (kun kunpremitaj lipoj) Sinjoro de Groailles.

Markizino         (kvazaŭ en sonĝoj). Markizo de Berthelemont kaj sinjoro de Groailles -- pri kio vi parolas kun mi, penetrinte nokte en mian ĉambron?

Vikomto           Mi amas vin, vi devas aparteni al neniu, neniu en la mondo krom al mi. (Denove li aliras ŝin).

Markizino         (fiere) Mi apartenis, al kiu mi apartenis ... (Ŝi staras severa kaj bela kontraŭ li). Sinjoro Vi komto.

(Paŭzo)

Vikomto           (arda rigardo).

Markizino         Vi ne estas malbona vi estas eĉ io, kio povus imponi al virino ...

Vikomto           Aĥ, vi ludas kun mi, kiel vi ludis ankaŭ kun ili.

Markizino         Mi ne ludis kun ili, ili estis demonkaptitaj de pasio same kiel vi, kaj mi ne kulpis pri tio. Mi sciis, ke vi alkuros surda kaj blinda kaj mi povis tion ankaŭ malhelpi -- mi povis fermi la pordon... sed estas aferoj en la mondo, kiujn neniu komprenas (ŝi ekrigardas tra la fenestro).

Vikomto           (malrapide alpaŝas la pordon). Dolĉa luna nokta krepusko, trilado de najtingaloj (senintence li etendas sian manon kontraŭ la pordon, li malfermas ĝin) kaj aero, kia aero.

Markizino         (mirigita, konfuze). La pordo - kiu - estas - ĉiam - fermita .... luno, nokto, najtingaloj kaj aero ... (ridetante) danĝero, kiu estas la plej dolĉa de ĉiuj kaj kiun estas necese malhelpi, se ni estas ĵus atingonta ĝin kaj al la vera feliĉo... (Enigma ekrideto). Kiel eble, ke la pordo estas malfermita?

Vikomto           (reve) Anĝelo malfermis ĝin, por ke ni eliru montri nin al la tuta mondo.

Markizino         (revanta, profunde pensante). Al la tuta mondo (simpla rigardo) sen mia edzo.

Vikomto           (malame). Sen via edzo.

Markizino         Mia edzo estas via amiko.

Vikomto           Mi malŝatas lin.

Markizino         (rideto) Nature.

Vikomto           Kiel eble, ke iam li povis akiri vin, en la ĉielo?

Markizino         Ĉu mi scias? (kun arda pasio) Li venis, li estis forta, neelkalkulebla, bela, terura kaj iel ĉiele malbona ...

Vikomto           (sible) Mi mortigos lin.

Markizino         (simpla ekrideto) Vi ne mortigos, li estas la plej vireca de ĉiuj, sed eble ĝuste pro tio li en la lasta tempo forlasis min kaj ne havas, kion li dirus al mi ....

Vikomto           Tion mi ne komprenas. Oni diras --

Markizino         Kion oni diras?

Vikomto           Ke li freneziĝis ... ke li estas lunatika ... ke li vagas sur balkonteraso kaj ke lia blanka ombro dronas sub peristilo en la profundo de lago ...

Markizino         Ĉu lia ombro...? Tio estas li mem.

Vikomto           Kion vi diras? Do ĉu ĝi estas vero?

Markizino         Jes ...

Vikomto           Stranga historio. Mi ne komprenas ĝin.

Markizino         Ankaŭ mi ne, vikomto (etendas sian manon al li). Bonan nokton. La tempo venis. Vi devas foriri. (Virine kaprice) Ne estis du homoj, perdintaj sian prudenton, sed tri: la markizo de Berthelemont, la sinjoro de Groailles kaj vikomto de Brazay

(Paŭzo)

Vikomto           (energie) Mi ne foriros.

Markizino         Vi devas.

Vikomto           Mi ne iros.

Markizino         Mi ordonas.

Vikomto           Vi ne darfas. (Kun rigardo, fascinanta ŝin, li postsekvas ŝin ... Ludo. Atente, sed firme, vire li ĉirkaŭbrakas ŝin, rigardas en ŝiajn okulojn).

Markizino         (konsternite) Vikomto,

Vikomto           (laŭte ekkisas ŝiajn lipojn, gvidas ŝin al la otomano, genufleksas antaŭ ŝi, metas sian kapon sur ŝiajn genuojn, kisas ŝiajn manojn).

Vikomto           Mi sciis tion .. ni estas predestinitaj al ni ... La Dio kreis nin unuajn en la mondo ... nin kaj nian unuan pekon... (pli longa paŭzo).

Markizino         (delikate): Kompatinda, freneza knabo. (Kiel en sonĝoj ŝi karesas liajn harojn ... Paŭzo. Subite ŝi mallaŭte ekkrias kaj rigardas fikse al la fenestro).

Vikomto           (rekonsciiĝas, fiksas siajn okulojn al 1a markizino, ekrigardas la fenestron).

Markizino         (terurigite) Li.

Vikomto           (eksaltas, rigardas al la fenestro) Li. (Vikomto ĝibiĝas) Vere li, lunatika ...

Markizino         (gesto). Forkuru, ol estos malfrue.

Vikomto           (mallaŭte) Ĉu li iam venis ĝis al via pordo?

Markizino         Neniam..

Vikomto           Li surpaŝas la randon de ŝtona bariero. . kaj iras sur ĝi  ... li haltis . . ĉu tio estas statuo ... ĉu tio estas homo?

Markizino         Forkuru.

Vikomto           Liaj okuloj estas fermitaj ... ĉu li scias pri la ega profundaĵo sub si? Ĝi estas terura ... Ne valoras, li ĉiam havis feran volon kaj logikon. . . (malice) eble li gardas...?

Markizino         Mi petegas vin, forkuru. Ne temas nur pri vi.

Vikomto           Havi pistolon, mi faligus lin kvazaŭ birdon de la arbo.

Markizino         (terurigita) Vikomto.

Vihomto           (ridezante) Sinjorino markizino ? Kvazaŭ statuo ... Vere kvazaŭ statuo ... (Paŭzo. Tre mallaŭte.) Aĥ, li ne moviĝas ... ĝi estas fantomo kaj ne homo ... Kaj tamen ĝi estas li ... Eĉ lian  hirtigitan lipbarbon mi vidas ... aĥ. Nun subite ekkrii sur la korto, ekpafi malantaŭ la remizo, li defalus.

Markizino         Vikomto ...

Vikomto           Li defalus kvazaŭ ŝtono.

Markizino         Forkuru. Io terura embuskas malantaŭ lia ombro ... mi vidas ĝin ... ĝi iras kvazaŭ sovaĝa besto al nia pordo ...

Vikomto           Li timigas ... li ne timigos ... (akcente) li estas lunatika. Akra, mallonga sono sufiĉas ... (Rapide ĉirkaŭrigardas en la ĉambro, ekkaptas glaseton de la tablo, momenton hezitas, poste ĵetas ĝin subite tra pordo sur la balkonon ... Akra tintado de rompita vitro.)

Markizino         (ekkrias en tiu momento, poste ekrigardas per larĝe malfermitaj okuloj la vikomton).

(Pli longa paŭzo)

Vikomto           (ĝibiĝinta kiel kato li ekrigardas) Li ekŝancelis ... nun ... (li atendas)

Markizino         (ankaŭ atendas, poste konsternite) Li staras ...

Vikomto           (rektiĝas, konfuzite) Li turniĝis ... li deiras ...

Markizino         (senintence ekkaptas la vikomton ĉe la mano) Forkuru,

Vikomto           (furioze) Li ne falis en la profundaĵon.

Markizino         (kun terurigita vizaĝo) Li alvenas.

Vikomto           (per nekredanta voĉo) Li turniĝos, li ne eniros ...

Markizino         (retiriĝas al la otomano, la okuloj direktante al la pordo)

Vikomto           (staras ĉe la tablo rektigita kaj preparita por ĉio)

 

(Paŭzo)

Lunatika           (eniras . . sur la ŝultroj li havas blankan mantelon  ... li eniras, staras, la okulojn fermitaj ... Longa paŭzo. --- Malrapide liaj okuloj malfermiĝas, fiksiĝas al la virino kaj antaŭ la vikomto, de sub la mantelo suprenĵetiĝas du manoj, ili ekpremas la gorĝon de l' markizino kaj subite faligas la kompatindan sur la otomanon ... Ĝi estas sufokado de mortiganto).

Vikomto           (terurigite apogis siajn manojn sur la tablon)

Lunatika           (premas la gorĝon de la virino, poste metas montran fingron de sia libera mano sur siajn lipojn). Pst!

Vikomto           Sinjoro markizo.

Markizo           (senĉese tenanta sian viktimon per la maldekstra mano) Pst.

Vikomto           Kion vi faras?

Markizo           (senĉese la fingron sur sia buŝo, konstante la dekstran manon sur la kolo de la viktimo)  Pst. Pst. (Li kliniĝas super la morta, aŭskultas ĉu ŝi spiras, poste li rekt­iĝas, forigas la manon de la morta ...)

Vikomto           (eltiras sovaĝe sian spadon) Mortiginto.

Markizo           (trankvile deprenas la mantelon de siaj ŝultroj, metas ĝin sur la mortan, enrigardas ankoraŭ unufoje la vizaĝon de tiu kiu pereis per lia mano, poste li denovc rektiĝas. Simple.) Vikomto.

Vikomto           (kun teruro kaj timego) Mortiginto. Kanajlo. Mortiginto. (Stariĝas al atako)

Markizo           (trankvile) Morgaŭ matene en la parko. Ĉu spadon aŭ pistolojn?

Vikomto           (sovaĝe) Pistolojn.

Markizo           (ironie) Ĉu dek paŝojn?

Vikomto           (malestime) Vi sufokis ŝin kvazaŭ stratulinon en kaŝa domo, ŝin sen­kulpan, ĉarman.

Markizo           Mi scias pri tio.

Vikomto           Krimo, kiun povas neniu alia su­peri, ĉar vi mortigis la plej belan de l' virinoj.

Markizo           Mi scias pri tio.

Vikomto           (furioze) Kial mi ankoraŭ rigard­as vian vizaĝon kaj kial mi ne tra­pikas vin?

Markizo           (ironie) Ĉu kun rajto de la amanto?

Vikomto           Estu eble kun lia rajto.

Markizo           (ironie) Vi estis la tria ...

Vikomto           (kriegas) Eble la kvindeka. Mi amis ŝin.

Markizo           (ridetante. Nu? (Etendas la brakojn, atendas) Tiu, kiun vi amis, ne vivas, la virino, kiun mi amis, estss morta -- kial vi lasas fali la spadon al la tero?

Vikomto           (lasis fali 1a spadon, falas sur genuojn) Manon, mia Manon.

Markizo           (akre) Vi ne vekos ŝin.

Vikomto           (malespere) Ŝi estas morta, estas morta.

Markizo           Por ĉiam.

Vikomto           (Ekstaras) Aĥ, mi komprenas vin, vi enlogis nin ambaŭ en kaptilon. (Malestime). Ĝi estis komedio inda de nobelo.

Markizo           (per seka voĉo) Sinjoro vikomto.

Vikomto           Domaĝe, ke vi vere ne estis lunatika, ĥimero, kiu estus ĉe la unua brueto falinta en la lagon.

Markizo           (ordigas sur si la veston, premligas zonon kun la spado, kvazaŭ li volus foriri) Mi diros al vi kelkajn vortojn, por ke vi havu en ĉi tiu nokto ion por pripensi antaŭ la mateno. Sinjoro vikomto, iam mi amis mian edzinon per la plej pura amo, sed ŝia koro estis tro virina kaj ne batis egale kun la mia. Tiel venis certaj malakordoj kaj tiel venis ankaŭ amantoj. Kiam mi rimarkis tion, estis jam malfrue, mi do ĵaluze zorgis pri honoro de la domo. Dufoje mi malsukcesis ... Mi do diris al mi, ke mi atendos ĉiun bonon la trian fojon ...Tial mi ekideis ŝajnigi min lunatika, ĉar mi sciis, ke la morala dekadenco, en kiun mia edzino sin ĵetis, naskos en ŝi, ĉar ŝi tiom estis virino, eble eĉ krimulon ... Iam ŝi estis forta virino, ŝi amis min, ŝi perfidis min kaj mi sciis, ke ŝi ankaŭ ekideos forigi min de la mondo... -- Se mi ŝajnigos lunatika, mi diris al mi, ŝi eble provos pure virinan ruzon, ekkrion en la nokto, pafo por momento,  mendita pafo malsupre en la korto ... ĉu vi komprenas min? Ĝis tie mi vidis mian edzinon, sed mi ankaŭ diris al mi, ke tie,  super la abismo, mi darfas vidi ŝin ne pli longe ol nur momenton. Prefere mi mortigos mian edzinon, ol ke naskiĝu en tiu, kiun mi amis, prostitulino kun trivialaj instinktoj de vagistino ... Lia moŝto la reĝo,  mia majesta amiko, mi sciis ĝin,  ke li komprenos min kaj pardonos al mi, ĉar li apartenas al la plej delikataj viroj, kiujn iam ajn naskis Francio. Kaj hodiaŭ vi ĉe mia edzino, mi lunatika ekstere, subite ekkrako de elĵetita pokalo sur la balkonon,  tio estis la prostitulino en mia edzino. Mi mortigis ŝin -- kaj pri tio eĉ unu vorto inter ni.

 

(Longa paŭzo)

 

Vikomto           (malame retiriĝas) Mortiginto.

Markizo           Vikomto.

Vikomto           Mi estus vin mortpafinta jam ĉe la pasinta ĉaso,  je sankta Georgo, mi estus farinta tion. Mi malŝatas vin,  nun precipe. Se ĝi hodiaŭ estus sukcesinta,  se nur estus eble,  ke ĝi sukcesu. Vi ludis kun ni per via frenezeco,  tio estas ĉio kaj poste nature flugis -- la glaseto el mia mano -- sur la balkonon vane.

(Paŭzo)

Markizo           (rigardas lin, nur post momento ekkomprenas,  ekkaptas sin ĉe la kapo,  iom cedas,  per sovaĝa terura voĉo) Sinjoro Vikomto.

Vikomto           (maldelikate,  mokride) Jes, tio estis mi - ne ŝi.

Markizo           (kun terura voĉo) Vikomto. (eltiras sian spadon).

Vikomto           (Ridas en la okulojn de la markizo) Mortigu min.

Markizo           (Eksvingas la brakon,  poste ekŝanceliĝas, subite rekonsciiĝas) Mi bone komprenis vin.

Vikomto           (Ironie) Vi ne komprenis, vi forta,  neelkalkulebla,  bela,  kruela kaj ĉiele malbona,  kiun la edzino ne ĉesis ami. Vi ne komprenis, vi plej vireca de ĉiuj viroj en la mondo. (Li ekrigardas la markizon,  paliĝas.)

Markizo           (mezuras lin per frosta, rigardo. Poste li iras, la spadon firme tenante en la mano,  malrapide al li, koncize, rigardante en lian vizaĝon). Mi komprenas. Vi atencis kontraŭ la vivo de nobelo kaj mortigis lian edzinon. Lia moŝto la reĝo, mia nobla amiko bone komprenas tiajn aferojn. Mi ne opinias,  ke li por tio ĉi --- konsentus - - al vi glavon --- sur la ekzekutejo.

Vikomto           (terurigite) Sinjoro markizo.

Markizo           (rigardas plu en liajn okulojn),  vi estas kanajlo kaj al kanajloj apartenas nur kanaba ŝnuro.

Vikomto           (fortege ekkriante). Mi estas nobelo mia sinjoro.

Markizo           Kiel vi povus esti?

Vikomto           (terurigite petante)  Vi estis mia amiko.

(Paŭzo)

Markizo           (rigardas en lian vizaĝon,  li deturnas sin ... poste mallonge) Vi pravas. (Iom cedas, ekskuas la kapon,  ekrigardas la horloĝon sur la kameno,  glacie) kvin minutojn,  eĉ unu sekundon pli. Miaj pistoloj en la apuda ĉambro estas je via dispono. Ili estas ŝargitaj ... (Li staras senmove kvazaŭ statuo kaj la spadon senĉese kiel atak-preparitan en la mano.)

Vikomto           (konfuzite ĉirkaŭrigardas en la ĉambro,  ekrigardas la markizon,  poste larĝe riverencas kaj malrapide iras en la pordon maldekstre).

Markizo                                  (staras, eĉ brovon ne movante).

 

           (El la apudĉambro aŭdiĝas mallaŭta brueto ... poste kvazaŭ plorsingulto ... Paŭzo).

 

Markizo           (Staras senmove,  la spadon en la mano.)

 

           (Silento. Subite ekbruas pafo el la apuda ĉambro.)

 

Markizo           (elpuŝas bestan ekkrion de venko, eksaltas kontraŭ la pordo, rapide ĝin malfermas,  enrigardas,  falas renverse,  ellasas la spadon el la mano). A - a - a - a . (Ekŝancel­iĝas - kun manoj etenditaj al la morta kaj kun fermitaj okuloj.) Manon,  mia Manon,  mia malgranda,  malfeliĉa Manon.  (Per preskaŭ in­fana voĉo). Manon,  Manon,  Manon.

 

 

F I N O