Česky

 

El la nuntempa ĉeĥa literaturo

 

Věra Ludíková

 

Sendu_ĝin_pluen_I

 

 Sendu_ĝin_pluen_II

 

 Ekaŭdi la animon

 

Interparolo_por_Astro

 

 

Enkondukaj vortoj

 

 

 

Novjara poezio 2002

SENDU ĜIN PLUEN III

 

Preparu festadon! La ĉielarkaj pontoj supre malfermiĝas, supre direkte de la Universo ĝis malsupren al ni. Malfermu orajn ŝirmujojn, nur ŝajne nerompeblajn, rompu sigelojn kaj el la pergameno legu: En la genomon estis metita Dia intenco krei sur la Tero homon spiritan, post kiam li komprenos sian taskon ekpreni respondece administradon. Dio estas en ni, kaŝita en la homa genomo, aŭ Li jam estas tre proksime de ni. Nur nun la scienco celas kompreni la enkondukon de la Evangelio laŭ Sankta Johano: En la komenco estis la Vorto ... ĉar grandaj malkovroj estis faritaj nur antaŭ nelonge. Vi konstatas, ke la scienco proksimiĝas al Dio. Vi miregas kun ĉiu enrigardo en sekreton ja kaŝitan antaŭ la okuloj, sed tamen evidentan, en sekreton de la genomo, de nia genetika doto, kiu baziĝas nur sur kvar literoj de la alfabeto: A (ademino), G (guanino), T (timino) kaj C (citozino), de magiaj literoj de la mirakla DNA (acido desoksiribonuklea), kies alternado kaj kombiniĝo propre prezentas bazan ĉifron de la genetika informo, la efektiva Vorto en la komenco de ĉio. Plua litero U (uracilo) anstataŭas en la ĉela nukleo la literon T. La tuta beleco de fidelaj okuloj, de flirtemaj flugiloj de kolibro, de maturaj persikoj kaj falintaj strobiloj en arbaro, la tuta senfina varieco estas enskribita en DNA, en nekredeble longa ŝraŭbrubando. Ĝi estas mirakla varpo de la vivo, sed oscilantaj nervaj retoj estas ĝia brilblindiga muziko. En kreivaj momentoj kvazaŭ la tempo disvastiĝis por ampleksi plene per unu fojo la tutan simfonion aŭ tute novan ideon. Tiaj kreaj momentoj de kompreno, sonĝado kun malfermitaj okuloj kaj aliroj al la Konscio de la homaro, efektiviĝas en kompleksa, parte nekonscia spirita stato, kaj riĉigas ne nur la propran animon, sed retre ankaŭ la tutan Konscion de la homaro. La menso estas produkto de sociaj interagoj, de la naskiĝo ĝi evoluas per imitado de aliaj mensoj. Tial ĝi estas unika, neripetebla kaj influebla. Devus efiki sur ĝin viroj kaj virinoj, kiuj mem trovis la sencon de la vivo, ĉar homoj tre bezonas vidi la vivon sencoplena, por ke valoru vivi. Tiuj, kiuj estis pridonacitaj per vizio de la estonteco, devus havi moralan kuraĝon kaj intelektan forton konvinki la ceterajn, ke estas saĝe la vizion realigi. Laŭ vidpunkto de la sciencistoj ekzistas menso de la socio, kiu devus esti alparolata, kuracata, reformata. Mankas tiom multe da komuna menso, mankas ekzemple kompato, la homoj faras eĉ tion, kio estas kontraŭ ilia plej supera intereso.... La homo estis dotita per cerbo kun mirinda kapacito, kiu estas ĝis nun plejparte neuzita. En la plano de la homa genomo estas certe kalkulite kun grandaj taskoj, nuntempe nur antaŭsentataj.

         La polusa lumo elsendas sur la kordoj de radioj renkonten al vi lumajn estulojn, kiujn la muziko dancigis. Akceptoprete turnu plu al la spiritaj mesaĝoj vian polmon, vian frunton kaj eĉ vian vizaĝon.Vi ricevas perlon elmergitan el pleja profundo de la tempo, brile laktan, kristalan kaj ankaŭ roze nuancitan. Ne nigran perlon, ĉar sufiĉe estis da izoleco eĉ inter la proksimuloj. La tutan animon, paletron de koloroj kaj vortoj trapenetras lumo kaj senbordaj gracoj. Vi ekkonas la grandan donacon de proksimeco. Vi estas pridonacita per spirita mesaĝo, per granda ekkono, ke dum vi havas taskon ĉi tie sur la Tero, dum vi komprenas la taskon, dum vi disdonas la Amon, vi ne estas sola, vi neniam estos sola. Sendu ĝin pluen!

 

                                                                           Věra Ludíková

 

P.S. Unu el la elirpunktoj de mia alvoko estis scienca genetika literaturo kun speciala konsidero por la verkaro de profesoro František Novotný, doktoro de medicino.