Česky

 

El la nuntempa ĉeĥa literaturo

 

Věra Ludíková

 

Sendu_ĝin_pluen_I

 

 Sendu_ĝin_pluen_II

 

 Sendu_ĝin_pluen_III

 

Ekaŭdi la animon

 

Enkondukaj vortoj

 

Novjara poezio 2002

 

(El ASTRO n-ro 15 tradukis M. Turková)

 

SENDU TION PLUEN...

 

„Kreivaj kapabloj devus neniam esti misuzitaj“

 

diras VĚRA  LUDÍKOVÁ

           

 PROLOGO

 

 Instigo de Věra Ludíková „Sendu tion pluen“ havis tiel pozitivan eĥon, ke estis eldonita jam tria samnoma libro kun esprimoj da dekoj de eksterlandaj kaj ĉeĥaj personoj, kiuj apartenas al vicoj de literatura, belarta, filozofia kaj teologia sferoj.

 

„Sur oran tabuleton devenantan el la Universo vi estas devigata skribi legeblan mesaĝon. Se vi havus nur malmulte da tempo, nur kelke da momentoj, eĉ nur la lastan spirogeston, kion vi sendus al la Kosmo?“

 

Kun la aŭtorino de ĉi-projekto mi renkontiĝis antaŭ kelkaj monatoj en la GALERIO VOJO AL LA LUMO, kiun posedas Zdeněk Hajný, kaj poste en la NÁPRSTEK-MUZEO, dum la publika legado de ŝia libro Sendu tion pluen III.

 

Mi konfesas, ke je la unua rigardo tiu ĉi ŝia aktivado ŝajnis al mi iom utopia. Serĉi sian vojon kaj lumon en la formo de Dio en la mondo, kie ekonomiaj starpunktoj superas tiujn spiritajn...

 

Tamen, la aktivado de sinjorino Věra Ludíková igas onin pripensi spiritan staton de la nacio, kaj de la civilizo ĝenerale.

 

Kaj novaj duboj – interparoli (eĉ publike) pri Dia amo, kaj sendadi ĝin pluen en la tempo, en kiu la mezuroj de l´sukceso, precipe por juna generacio, troviĝas tute alie?!

 

„La literatura projekto SENDU TION PLUEN estas eble same neprudenta, kiel skribi poezion, precipe la poezion spiritan; estas tio same naiva, kiel demandi pri la senco de l´estado, tiel malprudenta, kiel la altruismo mem. Sed pli malprudenta estas opinii spiritajn valorojn nevaloraj, kaj la valorojn, kiujn la homaro posedas – neŝanĝeblaj. Multaj rememoru, kiel arde ili sopiris „gustumi“ liberan mondon, kiu troviĝis post la „fera kurteno“...

 

Hodiaŭ la libereco estas preskaŭ memkomprenebla, ni apartenas al tiu pli riĉa minoritato de la homa populacio. Tamen ni ne povas agnoski, ke nin ne koncernas diversaj homaj turmentadoj, ke ni jam ne volas pri io klopodi, ion plu, ol povas al ni oferti la konsum-ema socio. Ne nur, ke ĉiu generacio havas siajn idealojn, havas grandan serĉ-emon kaj demandas kia estas senco de la vivo (junaj homoj inkluzive), sed ni supozu, ke sur la TERO, kiu estiĝas pli kaj pli ĉerpata, ekvaloriĝos tute aliaj reguloj kaj leĝoj. Ke estos estimataj tiuj, kiuj scipovas saĝe travivi ne nur sian propran vivon, sed kiel lumportantoj scipovos montri la vojon ankaŭ al aliaj, misorientitaj kaj konfuzitaj kunhomoj, en la nova vivo-ĥaoso. Super tiuj malfortaj ili kapablos disvastigi ŝirm-vualon de la konscio, ke ni havas sur la TERO grandan taskon, kiu estis donita al tiuj konfidemaj, al tiuj, kiuj havas inteligentecon – konservi la vivon en plena diverseco,  ĝin flegi ĝis spirita belo. La vojo de ĉi-tasko estas longa kaj malfacila, sed unusole ebla. Trovi la enirejon en krizaj situacioj – tio estas tasko respektinda, kaj kiuj tion kapablos, estos estimatj pli ol serĉistoj de oraj trezoroj.“  

 

Kio igis vin alparoli konatajn personojn kaj peti aldonon por la libro “Sendu tion pluen?“

 

Mi opinias, ke ĉiu homo, kiu en si trovis forton venki en si la aferon ŝajne nevenkeblan, kaj kiu krom tio posedas talenton parol-sciigi, sciigu al aliaj la mesaĝon. La mesaĝon – ke per ĉiu venko de la viv-pruvo, oni faris en sia spirito-disvolvo  paŝeton pluen. „ Se la solvaĵo estas saturita, fariĝos kristalo. Sendu tion pluen“ skribis mi iam, en mia poemo. La ideon mi konservis dumtempe en mia kapo,  al ĝia realiĝo ia tempo forfluis... Unue  mi alparolis personecojn, kun kiuj mi jam estis konata. Ekzemple prof. Zdeněk Matějček, pentristo Jan Kristofori – kiuj mian koncepton agnoskis.

 

Helpis al mi la redakcio de Literární noviny, kiu represis mian alvokon kaj instigon. Je ĝi reagis kelkaj sciencistoj kaj belartistoj. Mi ne povas ne paroli pri granda helpo de Zdeněk Hajný, pentristo, kiu la alvokon disvastigadis inter siaj geamikoj. Artikoloj amasiĝis, kaj mi povis, printempe 2003, prezenti la unuan libron de la koncepto – „Sendu tion pluen I“. La solena legado okazis en Náprstek-muzeo kaj en la menciita Galerio Vojo al la Lumo. Ni daŭrigis en nia klopodo, kaj naskiĝis la libro „Sendu tion pluen II“ .La lasta  „Sendu tion pluen III“  estis prezentita  unuavice en Jindřišská věž, poste en la du jam menciitaj spacoj.

 

Ĉiujare multiĝas ne nur amplekseco de la tekstoj, sed ankaŭ diverseco de la artikoloj. Se la alvoko unua estis en sia senco ĝenerala, la dua direktis KOSMON, kaj ĉefa temo de la tria estas malkovroj en sfero de la homo-genomo . „ Vi ekscias, ke la scienco proksimiĝas al Dio.

 

Vi miregas ĉiu nova enrigardo en la misterion, kiu estas al la homa vidkapablo malkovrita, sed tamen evidenta, en la misterion de l´genomo, de nia genetika ekipaĵo, kiu eliras de nuraj kvar literoj – A,G,T,C, de magiaj literoj, kiuj konsistigas miraklan DNA-acidon, kies alternado kaj kombinado propre prezentas bazan ŝifron de la genetika informo, de vera LOGOS – komenco de ĉiuj aferoj“ – tio estas citaĵo el la instig-alvoko de la libro Sendu tion pluen III, la ideo de la prof. MUDr. František Novotný, DrSc., kiu min tre inspiris. Sed la ĉefa celo, kiun mi en la libro intencis, estas transdoni mian propran devizon, fordoni mian speron, kiel plenumi vivan ekzamenon, kiel transpaŝi la sortajn mejloŝtonojn kaj resti ne nur konservita, sed eĉ plifortigita dank al tiaj obstakloj kaj ekzamenoj. Inter miaj alskribantoj estas veraj herooj. Kvankam handikapitaj, ili trovis sian vojon en formo de Dio kaj de bona homo; kaj siajn spertojn ili disvastigas tiamaniere, ke ili vivas sen plendoj, kvankam malfacile, tamen ekvilibre.

 

Ĉu vi alparolis ankaŭ niajn politikistojn? Se jes, do kiujn? Kaj kia estis la sukceso? Oni diras, ke oni havas tiajn gvidantojn kiajn oni meritas...

 

El tiuj alparolitaj respondis per siaj vortoj nur Václav Klaus, nelonge antaŭ sia prezidanteco. Lia respondo troviĝas en la libro Sendu tion pluen I. Václav Havel, kiel finonta prezidanto, estis ŝirmita per nerompebla bariero administrativa....

Per simila bariero estas ĉirkaŭita ankaŭ la sinjoro kardinalo Miroslav Vlk... Male – el Vatikano alvenis bela, persone esprimita saluto, kiun mi publicis en  Sendu tion pluen III.

 

Kiel vi taksas la nuntempan staton de nia socio?

 

Ne estas ĉio en ordo, sed por la plendoj loko ne estas. Cetere estas da pozitivaoj pli multe, ol ni tion emas konstati. Ne estas ni tielgrade nur konsumema socio, kaj mi esperas, ke ĝuste ĉe ni, en nia nacio estos ĉiam la loko por spiritajn valorojn, sendepende de tia – aŭ alia registaro. 

 

Kaj kion vi opinias pri la sfero de arto kaj de kulturo entute?

 

Mi volas taksi nur la sferon, kiun mi konas. Mi estas poetino, kaj mi povas kun bedaŭro konstati, ke la spiritinstiga poezio estas en nia kulturo „la Cindrulino“, tiu „dormanta belulino“, kiun la socio vekigos nur tiam, kiam ĝi troviĝos en mizero. Spite tion mi povas diri, ke mi trovis tre kreivajn personojn inter tiuj homoj, kiuj okupiĝas pri poezio, pri belarto, en scienaj sferoj k.s., kaj tio koncernas ankaŭ niajn legantojn. Se mi kalkulas la aktivajn aŭtorojn, la legantojn kaj la partoprenantojn de nia publika legado – do ni estas jam miloj da homoj. Kaj precipe ĝojiga estas la fakto, ke inter ili estas multaj homoj junaj, kiuj tiamaniere deklaras sian emon por la valoroj spiritaj.

 

 

Kiel vi mem perceptas la demandon de Dio, de la Dia providenco, de la Dia forto kaj amo?  

 

Mi estas kreitanino kaj por mi Dio kompreneble estas. LI estas preskaŭ je nia atingo, kvankam neatingebla. Al LI certe ne plaĉas, kiel LIN diversaj grupoj alproprigas ĝis grado de homa malŝatado reciproka. Li estas Patro, kiu nin amas kaj senkulpigas nin, sed tion saman LI atendas de ni koncerne interhomajn rilatojn. Ni de Li gajnas gracon en formo de kreivaj kapabloj, sed tiuj neniam devas esti misuzitaj. Ni eksentos LIAN volon tiam, kiam ni estas perceptpretaj kaj aŭskultadas. Eĉ kvankam niaj projektoj ŝajnas esti tro ambiciaj, se ili estas en la harmonio kun Dia volo, do ni ricevos pluajn ideojn kaj fortojn por ilin realigi. Miaj spertoj rilate la projekton Sendu tion pluen pruvas jen ĉi-diritan opinion. En certaj malfacilaj situacioj neatende malkovriĝas la solvo kiel lumo, kiel vojo kaj espero. Tio estas la etendita helpmano de la Dia providenco. Havi puran konsciencon, tio estas grava postulo. Tiam, eble, oni povas atendi kaj helpon kaj pardonon.

 

Ĉiu el ni estas ekspoziciita al granda premo de la socio kaj de sia ĉirkaŭo – en la okupejo, en la lernejo, en la familio, k.t.p. Ĉio plirapidiĝas, postuloj pligradiĝas. El tio elfluas tuta vico da problemoj – kreskas la laciĝo, streso k. s. Ĉu oni povas kontraŭ tio efike defendi sin?

 

Ĉio estas en mirinda rapideco, nenio estas malŝanĝebla, la aferoj evoluas laŭ siaj internaj leĝoj, kiujn ni strebu kompreni. Estas ja sensence anticipe timi ion nekonatan kaj sin ŝildi  kontraŭ ĉiuj eventualaĵoj, kiuj eĉ ne devus alveni. Sed, kompreneble, tio ne signifas esti senrespondeculoj – male, tio signifas plenkonscie kaj respondece sin prepari por la taskoj, kiujn ni konas aŭ ilin atendas; kaj fari tion jam nun, ne atendi ĝis la  tempopremo. Ni devus kredi, ke, se la antaŭsupozata situacio okazos, ni estos kapablaj ĝin solvi. Nenion ni forŝovu pro nia faŭleco. Prioritaton ni donu al la aferoj plej gravaj. Al la taskoj ni alpaŝu sen antaŭtimo, sed kun plena memfordono. Agordigu nin por pozitivaj emocioj kaj al ondoj de  bono, ne helpu ni al malĝustaĵo, ne ebligu ke malbono alvenu en nian ĉirkaŭaon. Jes, agordigi interesojn familiajn, okupajn kaj privatajn, tio estas por junaj homoj certe tre stresiga, sed tia ĝi estis kaj estas en la tuta progresinta parto de la mondo. Pli esenca estas havi fidindan partneron ol posedi luksaĵojn. La koro kaj la senco memproklamas siajn postulojn, nur ili ne devas esti superŝutitaj. Por ĉio ni estas du... Ni estas familio...

 

Kaj je la fino ankoraŭ mia konsilo por la komencantaj aŭtoroj: ne sidi ĉe la malplena papero, sed noti, senĉese noti siajn ideojn, proponojn, vortkunligojn, metaforojn; ĉar ili kutime ne ripetadas, ne revenadas...