Věra Ludíková

La lando de graco


Inspiro estas subite elŝprucinta fonto de viva akvo, liberigita fare de mistera forto, ĝuste nun malkovrita fluo de kuracfonto en la kolonaro de ordina-raj tagoj, kiun vi ĉerpas plenmane por sattrinki, por froti al si la okulojn per freŝa akvo. Sed ĝi likas inter fingroj, ensorbiĝas inter pavimerojn de ĉiutageco. Ek-kaptu ĝin en pokaleton, prenu plumon kaj skribu. Tiam prijuĝu, ĉu tiun ĉi akvon vi povas trinkigi al alia, se ĝi estas tia akvo, kiu helpas kuraci nekredemajn. Ĉerpu akvon el puto delonge uzata, ĉar eĉ tiel estas grave proponi akvon ĝusta-tempe, aǔ el fonto, kiun vi mem per via serĉemo mem malkovris, ĉiukaze zorgu pri ĝia nesekiĝo, al verkita poemo havigu flugilojn kaj flugigu ĝin en la mondon.

Kiu valoras tion? Se ĝin verkis via koro kaj vi estas konvinkita, ke ĝi povas esti ŝatata de Dio. Tiam vi povas senti grandan laciĝon, perdi la fidon en la sencoplenon de via agado, tiukaze petu pluan forton per similaj vortoj: Se vi volas, Sinjoro, ke tiuj ĉi ideoj povu alparoli pluajn animojn, bonvolu doni al mi forton por tio. Tio ĉi estas ebla sub la kondiĉo de donaco de vorto kiel eteta memstara estulo, kapabla krei superbajn komunumojn, tio estas metaforojn.

La serĉado de vortoj estas dume agado, kiu faras nin senpezaj, ĉar la vortoj mem nin portas aliloken, en regionojn, kie estas al ni ebligite per niaj propraj imagoj ekkoni, kiel survolviĝas la kosma spindelo, kiel esti proksime al la kreema kosma forto, kiel estus eble kontribui al spiritualigo de la planedo Tero. Tiu, kiu sencoplene estras la Kosmon, nia Patro, ja ne povas deziri, ke ni turmentiĝu, li deziras, ke ni trovu lin mem en la amo, ke li estu kun ni pere de donaco de la Vorto, por ke ni komprenu la ĝustan signifon de la Vorto laǔ la Evangelio laǔ Sankta Johano: En la komenco estis la Vorto.

La unuaranga tasko estas ekkoni sian donacon de Dio – la donacon de vorto – kaj per tiu ĉi rimedo diri sian mesaĝon al homoj. La donaco de vorto ĉe tio ne rajtas esti misuzita. Ni devas senteme distingi ĉiujn signifojn de vortoj, la metaforajn signifojn de vortoj. Se Dio volas, ke ni amu lin, tio signifas ankaǔ, ke ni devus strebi simili al li, ke ni devus serĉi la vojon kaj proksimiĝi al la punkto Omega, por ke ni trovu Dion iam ĉeestantan en ni.

Esperantigis Jiří Patera