Věra Ludíková

Forgesitaj valoroj


Kiam la temon: „Pri kiuj forgesitaj valoroj de la ĉeĥa literaturo vi ŝatus atentigi“ mi menciis al nia eminenta tradukistino, ŝi tuj diris al mi: „Nu ja pri ĉiuj!“ Simile reagis d-ro Josef Lebeda, kiu supozas, ke mankas la kultureco, regas nekultureco. Ankaǔ mi havas similan senton, mi nur ne scias, per kiu valoro mi komencu. Supozeble per la memrespekto, kiun havis la literature formita avineto de Božena Němcová, per la estimo al la propra historio, kiun posedas la protagonistoj de Jirásek, per la spiritualeco de Březina, per la kritikemo de Šalda, per la spriteco kaj kosmaj dimensioj de Neruda, per la genieco de Čapek, per la monda vidakreco de Kafka kaj per liaj precizaj formuladoj ktp. ktp. Sed antaǔ ĉio mi volas emfazi la ideojn kaj la verkon de tia respektinda personulo, kia estis T. G. Masaryk.

Malfacile ni sentos la mankon de valoroj en tia formo, kiam nia nacio devis sub forta ekstera premo defendi sian lingvon kaj ankaǔ la ekziston. Nuntempe ni atendas valorojn, kiuj respondas al la moderna tempo, al la vivo akcelanta per geometria progresio. Ĝuste la iom forgesitaj valoroj – la konscio pri propra valoro, la bela lingvo, kia la ĉeĥa nenegeble estas, la belegaj ĉeĥiaj landoj, kiujn por ni la antaǔuloj sukcese defendis kaj ni ja ne volos ilin forlasi, la memrespekto, la sprito al la ĉeĥoj propra (ankaǔ kun la iomo da ŝvejkado), sed ĉefe la kreemo – tio estos la plej gravaj devizoj en la mondo, kiu tutmondiĝas. Kial protesti kontraǔ la tutmondigo, kiu estas la natura konsistaĵo de la evoluo de la mondo, de la ĉefa fluo, komparata al konuso de la biologia evoluo, kiu kondukis al ni, Homo sapiens, homo saĝa, kaj kiu daǔros plu al homo spirita. Ĝi estas la natura konsekvenco de la fizikaj kosmaj leĝoj: la partikloj kombiniĝas en pli altajn tutaĵojn ĉe la samtempa eligo de energio.

Iam ni havas tendencon fidi aliajn pli multe ol niajn fortojn kaj opiniojn. Mi scias, ke kiam nia lando fartis malbone, mi diris al mi, ke vivas ĉi tie kun ni personuloj kaj tiuj scias, kiel plu. Iliaj reagoj estas sufiĉa sismografo de danĝero por ni, certe ankaǔ ekzistas ia saĝa centro de la planedo Tero kaj ie en malproksimo iu saĝulo por ni ĉion solvos. Nuntempe ĉio vidiĝas al mi alimaniere, nome ke ĉiu, kiu estas kapabla, vidas la mondon kaj la tutan nian civilizon komplekse. Do ne nur tiun, kiu troviĝas en atingodistanco, sed scipovas rigardi pluen en la futuron, ĉar en la tempo de la tutmondiĝo de la planedo Tero tre gravos la kreaj kapabloj kaj lerteco de kiel eble plej granda nombro de individuoj. Mi kredas, ke tiam ni povos, kvankam nacio malgranda, sed plena de spertoj kaj brava, al la mondo proponi verajn valorojn samkiel ideojn indajn je spirita renaskiĝo de la homaro.

(Esperantigis Jiří Patera)