Česky

 

El la nuntempa ĉeĥa literaturo

 

Věra Ludíková

 

Sendu_ĝin_pluen_I

 

 Sendu_ĝin_pluen_II

 

 Sendu_ĝin_pluen_III

 

Ekaŭdi la animon

 

Interparolo_por_Astro

 

 

Enkondukaj vortoj

 

 

 

Novjara poezio 2002

Enkondukaj vortoj

        Por ke vortoj disvastiĝu kiel la cirkloj sur akvo, sendu ilin pluen. Bonajn vortojn, tiajn, per kiuj vi transdonas lumon kaj esperon. Disvastigu la amon kaj esperon en pentrita formo, ĉar, kiel diras ĉina proverbo, unu bildo estas pli ol trimil vortoj. Se vi vere travivis ion malbonan, ĉiam vi sukcesis super la malbono kaj kapablis pardoni, vi havas eĉ devon dividi tiun ĉi sperton kun aliaj, diri ĝin al pluaj kaj fortigi ilin tiel. Helpu, mi petas, al la malfidelaj, kiuj dronas kiel muŝo en kulero da akvo kaj ne estas kapablaj vidi la mondon belega, ankaŭ la misteran Universon de la Dio kreitan, ili ne vidas la malfermitan dian ĉirkaŭbrakon, ili ne konas la Amon celantan de la Dio al ni. Tio estas ekzamenoj, per kiuj, konkerinte ilin, vi spirite kreskas, kvazaŭ naskiĝas kristalo en solvaĵo nur en la momento, kiam ĝi estas saturita. Sendu ĝin pluen. Sendu sciigon veran, sendu ĝin rapide kaj sendu ĝin en konciza formo, ĉar la tempo akiras rapidon, sed samtempe mallongiĝas ĝuste tiu, kiu estas al ni donita por la transformo de ĝenerale rekonataj valoroj. Precipe se vi estas honorita per la donaco de vorto, se vi regas penikon aŭ eĉ se vi ekkonis la Favoron de la kreado kaj klarvidado samtempe, mi petas, avertu la ceterajn! Inspiru ilin! Diru al aliaj pri la dia amo kaj transdonu ĝin pluen! Tiaj voĉoj estas kvazaŭ malmulte aŭdeblaj, kaj eĉ ŝajnas, ke ili perdiĝas en la materiala socio, kiu scias nenion pri malteniĝo.

        La ideojn mi formulis en la formo de teksto "Sendu ĝin pluen" kaj publikigis printempe 2002 dum la aŭtora vespero de la libro "Estas printempo", tradukita en 36 lingvojn. Sinsekve mi invitis konatajn personulojn al kontribuaĵoj, por ke el ili povu estiĝi libro de komunikoj al la estontaj generacioj, kaj mi dissendis novjarajn libretojn kun tiu ĉi multlingva teksto. La alvokon "Sendu ĝin pluen" aperigis ankaŭ Literární noviny (Literatura gazeto) en sia kristnaska aldono, kaj nome inkluzive de la intenco prepari el la kontribuaĵoj libron. Mi povas diri, ke grandparte mi ne eraris pri la homoj. La entuziasmuloj, kun kiuj mi kunlaboras pri la multlingvaj eldonoj de mia poezio kaj tekstoj, estis tiom koncernitaj, ke ili reagis tre belege kaj la tekston ili ne nur tradukis, sed alskribis ankaŭ alilingvajn mesaĝojn. Ĉe la laboro super la libro "Sendu ĝin pluen" mi havis grandan honoron ekkoni brilajn homojn kaj mi esperas, ke ankaŭ novajn amikojn. Ĝi estas eĉ nekredebla kaj la kapo turniĝas pro la feliĉo, kiom mirige al mia letero reagis la pentristo Zdene~k Hajný, nome ne nur per propra kontribuo kaj afabla permeso uzi lian bildon sur la kovrilon de la libro, sed ankaŭ per tio, ke kun la teksto li konatigis ankaŭ siajn plej bonajn amikojn kaj petis ilin ankaŭ pri kontribuaĵoj. Mi estas feliĉa, ke al la legantoj kaj aŭskultantoj povas esti prezentita la libro, kiu estiĝis el la plej noblaj motivoj de multaj homoj.

 

(tradukis Jiří Patera)