BAZA ĈEĤA

KONVERSACIO

 

 

 

 

BAZA ĈEĤA

KONVERSACIO

 

 

 

 

Stanislava Chrdlová, Miroslav Malovec

 

 

 

 

Eldonis:

KAVA-PECH

Anglická 878, CZ-25229 Dobřichovice

© KAVA-PECH, 1996

ISBN 80-85853-22-1

 

 

ENHAVO

Enkonduko 6

Pri la ĉeĥa lingvo 8

Prononco 9

Salutoj, jes, ne 11

Trafiko, vojaĝado 13

Kalkulado 14

Horoj, tagoj, monatoj 16

Mono, aĉetado 19

Poŝto, telefonado 20

Hotelo 22

Restoracio, tipaj ĉeĥaj manĝoj 23

Trinkado, manĝado 25

Urbo 26

Arkitekturo 27

Kulturo 28

Familio 30

 

 

ENKONDUKO

La libreto, kiun vi ĵus enmanigis, estas daŭrigo de nia serio por eksterlandanoj, kiuj volas ĝis iu grado konatiĝi kun la ĉeĥa lingvo. Post la Esperanta-ĉeĥa vortaro de la aŭtoroj K. Kraft kaj M. Malovec sekvis Gramatiko de la ĉeĥa lingvo de M. Malovec, kiu fakte estis celanta la eksterlandanojn, kiuj aĉetis la vortaron, ke la baza superrigardo pri la ĉeĥa gramatiko helpu al ili orientiĝi dum uzado de la vortaro.

Ĉi tiu libreto kompletigas la du antaŭajn eldonaĵojn, sed ĝi estas ankaŭ uzebla memstare. Temas pri baza ĉeĥa konversacio, kiu helpu al uzantoj aktive kompreniĝi kun ĉeĥoj dum siaj vizitoj en Ĉeĥio. Nek ĝi do estas sistema lernolibro de la ĉeĥa, tamen ĝi povas tre bone utili, ĉar la aŭtoroj uzis siajn multjarajn spertojn (M. Malovec kiel aŭtoro de Gramatiko de Esperanto, Gramatiko de la ĉeĥa kaj kunaŭtoro de Esperanta-ĉeĥa vortaro, S. Chrdlová kiel ĉemetoda instruistino ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de la ĉeĥa al eksterlandanoj kaj kunverkistino de lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj) kaj elektis ĝuste tiajn esprimojn kaj frazojn, kiuj estas plej ofte renkontataj dum multflankaj konversacioj.

La unuaj du lecionoj ne estas nekonataj al tiuj, kiuj jam posedas la Gramatikon de la ĉeĥa lingvo. En la unua oni denove (kvankam de iom alia rigardo) ekscios koncize pri la ĉeĥa lingvo, sed la dua (Prononco) estas tute identa kun la teksto en la Gramatiko. Estas tial, ke ni ne devigu ĉiujn, kiuj volas uzi nur la konversacion, aĉeti ankaŭ alian libron. Kaj sen klarigo de prononco ne eblas ja konversacii. Mi esperas, ke la legantoj, kiuj posedas la Gramatikon, pardonos al ni, ke ili aĉetis nun duan fojon la saman ĉapitron.

Mi esperas, ke vi helpe de ĉi tiu modesta libreto havos ŝancon pli rekte komuniki kun ĉeĥoj kaj tial pli intenzive ĝui la restadon en Ĉeĥio.

Petr Chrdle

PRI LA ĈEĤA LINGVO

La ĉeĥa lingvo apartenas al la slava branĉo de la hindeŭropa lingva familio.

Ĝi estas lingvo fleksia, uzanta 7 deklinaciajn kazojn kaj tri gramatikajn genrojn (vira, ina, neŭtra). La gramatika genro ne estas natura kiel en Esperanto, tial necesas lerni ĉe ĉiu substantivo, al kiu genro ĝi apartenas. La ĉeĥa ne posedas artikolojn, nek la difinan, nek la nedifinan, nur ĉe emfazo oni uzas pronomojn (tiu, iu). Deklinaciataj estas ankaŭ adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj.

Verboj havas nur tri tempojn (preterito, prezenco, futuro), sed preskaŭ por ĉiu signifo ekzistas du verboj (verbaj duopoj), el kiuj unu esprimas la agon en ĝia daŭro kaj la alia en ĝia rezulto. Ekz. preni = brát/vzít, aĉeti = koupit/kupovat, telefoni = telefonovat/zatelefonovat, skribi = psát/napsat: psal dopis li estis skribanta leteron (ne estas certe, ĉu li finskribis ĝin), napsal dopis li skribis leteron (komplete, la letero estas finita). Negativon esprimas la vorteto ne, sed skribata prefikse: nepsal dopis li ne estis skribanta leteron, nenapsal dopis li ne skribis leteron.

Por deklinaciado kaj konjugaciado ekzistas multaj modeloj kaj esceptoj, tial la ĉeĥa estas relative tre malfacila.

Danke al akuzativo ĝi ne havas firme ligitan vortordon, kies ŝanĝado povas reliefigi aŭ malemfazi frazelementojn laŭ deziro de la parolanto.

 

PRONONCO

Alfabeto:

a á b c č d ď e é ě f g h ch i í j k l m n ň o ó p r ř s š t ť u ú ů v x y ý z ž

Prononco:

a) á é í ó ú vokaloj prononcataj pli longe ol la samaj vokaloj sen streketo. La streketo ne signas akcenton, kiu estas ĉiam sur la unua silabo, dum longaj povas esti ankaŭ silaboj senakcentaj. Longeco povas ŝanĝi signifon de vortoj (dráha fervojo, drahá kara, multekosta). y, ý estas elparolataj same kiel i, í (la plej ofta ortografia stumbligilo de ĉeĥaj infanoj), ů (deveninta de uo) estas prononcata same longe kiel ú: být esti, bít bati, útok atako, dolů malsupren. En la ĉeĥa oftas la diftongo ou = oŭ, en fremdvortoj ankaŭ au = aŭ: mouka faruno; jedou ili veturas; auto aŭto(mobilo); pauza paŭzo. Silaboformaj konsonantoj r, l povas krei silabojn ŝajne sen vokaloj (en la realo ili funkcias kiel veraj vokaloj, kun kiuj ili havas tre similan artikulacion): krk [kr k] kolo, vlk [vl k] lupo, mlha [du silaboj: ml -ha] nebulo, brzo [br -zo] baldaŭ.

b) č = ĉ; ch = ĥ; š = ŝ; ž = ĵ; x = ks, kz; ř = rŝ, rĵ (kiel unu sono): čokoláda ĉokolado; chameleon ĥameleono; šakal ŝakalo; žurnál ĵurnalo; experiment eksperimento; exekuce ekzekuto, ekzekucio; kalendář [kalendárŝ] kalendaro; řeka [rĵeka] rivero. Al la voĉaj konsonantoj b d g h v z ž apartenas ankaŭ voĉa prononco de x [kz] kaj de ř [rĵ], al la senvoĉaj konsonantoj p t k ch f s š apartenas ankaŭ senvoĉa prononco de x [ks] kaj de ř [rŝ]. Fine de silaboj eĉ voĉaj konsonantoj estas prononcataj senvoĉe: hrob [hrop] tombo, hrad [hrat] burgo, kruh [kruĥ] cirklo, keř [kerŝ] arbedo. Okazas ankaŭ asimiliĝo kun sekva konsonanto: podchod [potĥot] subpasejo; kdo [gdo] kiu; včera [fĉera] hieraŭ ktp.

c) ď ť ň estas molaj konsonantoj prononcataj proksimume kiel dj, tj, nj, sed ĝi devas ĉiam esti unu sono (kiel ĉe la hispana ń aŭ franca gn en cognac, d'Artagnan; dum ĉe la malmolaj konsonantoj d, t, n la langopinto nur ektuŝas la suprajn dentojn, ĉe ď, ť, ň ĝi premiĝas al la dentoj pli forte): káď kuvo, lať lato, laň cervino, ňadra mamoj, brusto, ďábel diablo, ťukat frapeti. La moliga signo ( ) ne estas uzata, se sekvas la vokalo i, kiu moligas aŭtomate: di, ti, ni legu ďi, ťi, ňi, diference de dy, ty, ny, kiujn oni prononcas sen moligo. Simile se sekvas la vokalo e, ĝi transprenas la moligan signon: dě, tě, ně prononcu ďe, ťe, ňe. La silabon oni elparolas mňe: v domě [v domňe] en la domo, měsíc [mňesíc] monato. La ortografio malgraŭ la sama prononco povas distingi diferencajn signifojn: [mňe] min (de mi, pri mi), mně [mňe] al mi. La vokalo ě estas uzata ankaŭ en la silaboj bě pě vě prononcataj bje pje vje: běhat [bjehat] kuradi, opět [opjet] denove, věk [vjek] aĝo. Ankaŭ ili povas distingi signifojn: oběd [objet] tagmanĝo, objet [objet] ĉirkaŭveturi, vědu [vjedu] sciencon, vjedu [vjedu] mi enveturos.

d) La akcento estas ĉiam sur la unua silabo, ne grave, ĉu la silabo estas longa aŭ mallonga. Male, longaj povas esti eĉ senakcentaj silaboj: kamarád kamarado, amiko. Prepozicio kunfandiĝas kun la sekvanta substantivo en unu prononcan blokon kaj tial ĝi transprenas la akcenton: se mnou [legu: semnou] kun mi; na stole [nastole] sur la tablo.

 

SALUTOJ, JES, NE

Jes.

Ano.

Ne.

Ne.

Mi dankas.

Děkuji.

Dankon.

Dík. Díky.

Nedankinde.

Není zač.

Mi petas.

Prosím.

Bonvolu.

Prosím.

Bonan matenon.

Dobré ráno.

Bonan tagon.

Dobrý den.

Bonan vesperon.

Dobrý večer.

Bonan nokton.

Dobrou noc.

Gis la revido.

Na shledanou.

Adiaŭ.

Sbohem.

Saluton.

Ahoj.

Cion la plej bonan.

Všechno nejlepší.

Je via sano.

Na zdraví.

Pardonu, mi petas.

 

Promiňte prosím.

 

Nenio okazis. Nic se nestalo.

Vi estas tre afabla. Jste velmi laskav(a).

Mi volonte prezentus al vi sinjoron, sinjorinon...

Rád(a) bych vám představil(a) pana, paní

Permesu, ke mi prezentu min...

Dovolte, abych se představil(a)...

Mi estas fremdulo. Jsem cizinec.

Mi ne komprenas ĉeĥe. Nerozumím česky.

Pardonu, mi petas, mi serĉas...

Promiňte prosím, hledám ...

Kiel vi nomiĝas? Jak se jmenujete?

Mi ĝojas, ke mi ekkonas vin.

Jsem rád, že Vás poznávám.

Mi nomiĝas ... Jmenuji se...

De kie vi estas? Odkud jste?

Mi alveturis el ... Přijel jsem z ...

Mi loĝas en.. Bydlím v ...

Ĉu vi parolas ĉeĥe? Mluvíte česky?

Mi ne komprenas vin. Nerozumím Vám.

Skribu tion al mi, mi petas. Napište mi to,prosím.

 

TRAFIKO, VOJAĜADO

fervojo železnice

trajno vlak

metroo metro

tramo tramvaj

buso autobus

taksio taxi, taxík

horaro jízdní řád

labortago pracovní den

festotago svátek

enirejo vchod, vstup

elirejo východ, výstup

ŝanĝo de trajno/tramo/buso přestup

Finu la eliradon kaj eniradon, la pordo fermiĝas.

Ukončete výstup a nástup, dveře se zavírají.

La venonta stacio Viŝehrad. Příští stanice Vyšehrad.

Kontrolo de veturbiletoj, mi petas.

Kontrola (revize) jízdenek, prosím.

Veturbileton al Prago, Vieno...

Jízdenku do Prahy, do Vídně...

Kiom ĝi kostas? Kolik to stojí?

Mi volas aĉeti sidlokon, kuŝlokon, liton, ekspresan suplementon.

Chci si koupit místenku, lehátko, lůžko, expresní příplatek.

Rapidtrajno forveturas de la dua kajo.

Rychlík odjíždí z druhého nástupiště.

Pardonu, ĉu la loko estas libera?

Je to místo volné, prosím?

Kie staras taksioj? Kde tu stojí taxíky?

 

KALKULADO

Numeraloj

Bazaj (popola prononco) Ordaj

1 jeden, jedna, jedno první, prvý

2 dva, dvě druhý

3 tři třetí

4 čtyři (štyry) čtvrtý

5 pět pátý

6 šest šestý

7 sedm (sedum) sedmý

8 osm (osum) osmý

9 devět devátý

10 deset desátý

11 jedenáct jedenáctý

12 dvanáct dvanáctý

13 třináct třináctý

14 čtrnáct (štrnást) čtrnáctý

15 patnáct patnáctý

16 šestnáct šestnáctý

17 sedmnáct (sedumnást) sedmnáctý

18 osmnáct (osumnást) osmnáctý

19 devatenáct devatenáctý

20 dvacet dvacátý

21 dvacet jedna dvacátý první

22 dvacet dva dvacátý druhý

30 třicet třicátý

40 čtyřicet (štyrycet) čtyřicátý

50 padesát padesátý

60 šedesát šedesátý

70 sedmdest (sedumdesát) sedmdesátý

80 osmdesát (osumdesát) osmdesátý

90 devadesát devadesátý

100 sto stý

200 dvě stě, dvě sta dvoustý

300 tři sta třístý

400 čtyři sta čtyřstý

500 pět set pětistý

600 šest set šestistý

700 sedm set sedmistý

800 osm set osmistý

900 devět set devítistý

1 000 tisíc tisící

2 000 dva tisíce dvoutisící

4 000 čtyři tisíce čtyřtisící

5 000 pět tisíc pětitisící

20 000 dvacet tisíc dvacetitisící

300 000 tři sta tisíc třistatisící

1 000 000 milión milióntý

Rimarko: en la ĉeĥa lingvo post numeraloj 1 - 4 estas uzata nominativo, ekde 5 uziĝas genitivo de pluralo, ekz.: unu biero = jedno pivo, kvar bieroj = čtyři piva, kvin bieroj = pět piv (laŭvorte: kvin da bieroj). Ĉar ankaŭ la numeraloj sto (cent) kaj tisíc (mil) havas substantivan formon, ili akceptas genitivon:

400 = čtyři sta 500 = pět set

4000 = čtyři tisíce 5000 = pět tisíc

Unu kafon, mi petas! Jednu kávu, prosím!

Du /tri, kvar/ kafojn, mi petas!

Dvě /tři, čtyři/ kávy, prosím!

Kvin kafojn, mi petas! Pět káv, prosím!

 

HOROJ, TAGOJ, MONATOJ

Kioma horo estas? Kolik je hodin?

Estas la unua horo. Je jedna hodina.

Estas la dua horo. Jsou dvě hodiny.

Estas la kvina horo. Je pět hodin.

Estas kvarono post la dek-unua.

Je čtvrt na dvanáct.

Estas duono post la dek-unua.

Je půl dvanácté.

Estas kvarono antaŭ la dek-dua.

Je tři čtvrtě na dvanáct.

Estas 5.30. Je pět hodin třicet minut.

Je pět třicet.

tempo čas

sekundo vteřina, sekunda

minuto minuta

horo hodina

kvaronhoro čtvrthodina

duonhoro půlhodina

tago den

mateno ráno, jitro

antaŭtagmezo dopoledne

tagmezo poledne

posttagmezo odpoledne

vespero večer

nokto noc

noktomezo půlnoc

lundo pondělí

mardo úterý

merkredo středa

ĵaŭdo čtvrtek

vendredo pátek

sabato sobota

dimanĉo neděle

Kiam? Kdy?

Mi venos lunde, marde, merkrede, ĵaŭde, vendrede, sabate, dimanĉe, ĉiutage, morgaŭ vespere.

Přijdu v pondělí, v úterý, ve středu, ve čtvrtek, v pátek, v sobotu, v neděli, každý den, zítra večer.

Post dek minutoj, post du tagoj, post unu monato.

Za deset minut, za dva dny, za měsíc.

januaro leden

februaro únor

marto březen

aprilo duben

majo květen (poetisme: máj)

junio červen

julio červenec

aŭgusto srpen

septembro září

oktobro říjen

novembro listopad

decembro prosinec

semajno týden

monato měsíc

jaro rok

printempo jaro

somero léto

aŭtuno podzim

vintro zima

jarcento století

 

MONO, AĈETADO

krono koruna

helero halíř

1 krono = 100 heleroj

centkrona noto stokoruna

milkrona noto tisícikoruna

Kie mi povas aĉeti...? Kde mohu koupit ...?

Mi dezirus... Chtěl/a/ bych...

Donu al mi, mi petas.. Dejte mi prosím...

Ĉu vi povas afable montri al mi...

Můžete mi, prosím, ukázat...

Ĉi tion mi prenos. Tohle si vezmu.

Ĉu mi rajtas pagi per kreditkarto?

Mohu platit kreditní kartou?

Ĉu vi povas ŝanĝi al mi milkronan bankbileton?

Můžete mi rozměnit tisícikorunovou bankovku?

Pagu ĉe la kaso. Zaplaťte u pokladny.

laktovendejo mlékárna, mléko

nutraĵvendejo potraviny, lahůdky

viandovendejo masna, maso

vendejo de fumaĵita viando uzenářství, uzeniny

frukto-legomvendejo ovoce-zelenina

restoracio restaurace

gastejo hospoda, pohostinství

bierejo pivnice

vinejo vinárna

refreŝigejo, bufedo občerstvení, bufet

grandmagazeno obchodní dům

librovendejo knihkupectví, knihy

vestaĵvendejo oděvy

ŝuvendejo obuv

 

POŜTO, TELEFONADO

poŝto pošta

telefono telefon

telegrafo telegraf

telegramo telegram

letero dopis

poŝtmarko poštovní známka

poŝtkarto korespondenční lístek

bildkarto pohlednice

pakaĵo balík

sendaĵo zásilka

registrita sendaĵo doporučená zásilka

Mi volas sendi leteron registrite (aerpoŝte).

Chci poslat dopis doporučeně (letecky).

Mi bezonas poŝtmarkon por la bildkarto.

Potřebuji známku na pohlednici.

Kie mi povas aĉeti telefonkarton?

Kde mohu koupit telefonní kartu?

Kiom kostas telefono al ...

Kolik stojí telefon do ...

Mi bezonas telefoni al Londono.

Potřebuji telefonovat do Londýna.

Bonvolu prunti al mi telefonlibron.

Půjčte mi, prosím, telefonní seznam.

Germanio Německo

Pollando Polsko

Rusio Rusko

Francio Francie

Finlando Finsko

Svedio Švédsko

Nederlando Nizozemí

Danio Dánsko

Hungario Maďarsko

Hispanio Španělsko

Usono USA, Spojené státy

Japanio Japonsko

Koreio Korea

Ĉinio Čína

 

HOTELO

Ĉu vi havas liberan ĉambron? Máte volný pokoj?

Mi havas ĉe vi rezervitan ĉambron.

Mám u vás rezervovaný pokoj.

Mi deziras dulitan ĉambron kun banĉambro (kun duŝo).

Přeji si dvoulůžkový pokoj s koupelnou (se sprchou).

Ĉu la prezo de la ĉambro inkluzivas matenmanĝon?

Je v ceně pokoje i snídaně?

Kiam oni servas matenmanĝon?

Kdy se podává snídaně?

Ĉu en la ĉambro estas telefono/monŝranko/harsekigilo? Je na pokoji telefon/trezor/fén na vlasy?

Ĉu estas saŭno en la hotelo? Je v hotelu sauna?

Kie mi povas parki mian aŭton?

Kde mohu zaparkovat auto?

Morgaŭ mi forveturos. Zítra odjíždím.

 

 

 

RESTORACIO, TIPAJ ĈEĤAJ MANĜOJ

Ni petas tablon por kvar personoj.

Prosíme stůl pro čtyři (osoby).

Ĉu ĉi tiu tablo estas libera? Je tento stůl volný? Manĝokarton, mi petas! Jídelní lístek prosím!

Malvarma antaŭmanĝo: Praga ŝinko kun kukumo kaj butero, kokida salato.

Studený předkrm: Pražská šunka s okurkou a máslem, kuřecí salát.

Varma antaŭmanĝo: Miksitaj ovoj kun cepo, panrostaĵo kun ĉampinjona ŝmiraĵo.

Teplý předkrm: Míchaná vejce s cibulkou, topinka s žampionovou pomazánkou.

Supoj: Cepa supo, ajla supo, terpoma supo, buljono kun hepataj buletoj.

Polévky: Cibulačka, česnečka, bramboračka, hovězí vývar s játrovými knedlíčky.

Senviandaj manĝajoj: Fritita florbrasiko (fromaĝo) kun terpomoj, terpomaj patkukoj.

Bezmasá jídla: Smažený květák (sýr) s brambory, bramboráky.

Pretaj manĝoj: Gulaŝo kun farunbuloj, fumaĵita porkaĵo kun terpomoj kaj brasiko.

Hotová jídla: Guláš s knedlíkem, uzené vepřové s bramborem a zelím.

Salatoj. Saláty.

Desertoj. Farunaĵoj. Zákusky. Moučníky.

Aldonaĵoj: Terpomoj, rizo, farunbuloj.

Přílohy: Brambory, rýže, knedlíky.

Mi dezirus ĉeĥan specialaĵon: cepan supon, porkaĵon kun brasiko kaj farunbuloj.

Chtěl bych českou specialitu: cibulačku a vepřovou se zelím a knedlíky.

Kio estas Svíčková? Co je to Svíčková?

Svíčková estas bovidaĵo kun legoma saŭco kun kremo kaj farunbuloj.

Svíčková je hovězí maso se zeleninovou omáčkou se smetanou a s knedlíky.

Fruktaj farunbuloj estas tre bongustaj.

Ovocné knedlíky jsou velmi chutné.

Kion vi prenos por trinki? Co si dáte k pití?

Ni prenos botelon da vino. Dáme si láhev vína.

Kian deserton vi deziras? Jaký si přejete moučník?

Mi volas gustumi kukon kun dolĉa kazeo aŭ palaĉinkon.

Chci ochutnat tvarohový koláč nebo palačinku.

Sinjoro ĉefkelnero, mi pagos. Pane vrchní, zaplatím.

Estas kutimo doni trinkmonon (proksim. 5%).

Je zvykem dávat spropitné.

 

 

 

 

TRINKADO, MANĜADO

trinkaĵo: nápoj:

akvo voda

mineralakvo minerální voda

limonado limonáda

lakto mléko

teo čaj

kafo káva

kakao, ĉokolado kakao

vino (ruĝa, blanka) víno (červené, bílé)

biero (hela, malhela) pivo (světlé, tmavé)

manĝaĵo: jídlo:

pano chléb, chleba

bulko houska, rohlík

torto dort

dolĉaĵo sladkost, zákusek

kuko koláč, buchta

glaciaĵo zmrzlina

viando: porka, bova, bovida, kokido, fiŝo

maso: vepřové, hovězí, telecí, kuře, ryba

ŝinko, salamo, cervelasoj šunka, salám, párky

legomoj: brasiko, lento, fazeolo, pizo, karoto, kukumo

zelenina: zelí, čočka, fazole, hrách, mrkev, okurka

fruktoj: pomo, piro, ĉerizo, pruno, abrikoto, persiko, oranĝo, mandarino, frago, frambo

ovoce: jablko, hruška, třešně, švestka, meruňka,

broskev, pomeranč, mandarinka, jahoda, malina

manĝilaro: kulero, tranĉilo, forko; telero, glaso

příbor: lžíce, nůž, vidlička; talíř, sklenice

matenmanĝo snídaně

lunĉo, intermanĝo svačina

tagmanĝo oběd

vespermanĝo večeře

 

URBO

centro de la urbo centrum města

placo, strato náměstí, ulice

univerzitato, lernejo univerzita, škola

univerzitata librejo univerzitní knihovna

banko, poŝtoficejo banka, pošta

ekspozicejo, ekspozicio výstaviště, výstava

teatro, koncertejo divadlo, koncertní síň

policoficejo policejní stanice

ŝtelisto zloděj

hospitalo, kuracisto nemocnice, lékař

nova urba kvartalo nová městská čtvrt

necesejo WC, toalety, záchodky

viroj, virinoj muži, ženy

sinjoroj, damoj páni, dámy

Mi vojeraris, bv. montri al mi vojon al la hotelo, (al poŝtoficejo, al stacidomo)

Zabloudil jsem, ukažte mi cestu k hotelu, (k poště, na nádraží)

 

ARKITEKTURO

historiaj konstruaĵoj: muregoj, katedralo, preĝejo, urbodomo kun astronomia turhorloĝo

historické stavby: hradby, katedrála, kostel, radnice s orlojem

interesaĵoj en la ĉefa urbo: Praga kastelo kun konstruaĵoj en romanika, gotika, renesanca kaj baroka stiloj, ŝtona ponto kaj gotikaj turoj

zajímavosti v hlavním městě: Pražský hrad se stavbami v románském, gotickém, renesančním a barokním slohu, kamenný most a gotické věže

Mi volas trarigardi ĉiujn memoraĵojn.

Chci si prohlédnout všechny památky.

Pragaj memoraĵoj: Pražské památky:

Karola ponto Karlův most

Pontaj turoj Mostecké věže

katedralo de st. Vito chrám svatého Víta

Praga kastelo Pražský hrad

Belvedero (somera palaco de reĝino Anna)

Belveder (letohrádek královny Anny)

Strahova monaĥejo Strahovský klášter

katedralo de st. Nikolao chrám sv. Mikuláše

Malnovnova sinagogo Staronová synagoga

Juda tombejo Židovský hřbitov

Malnovurba urbodomo Staroměstská radnice

Klementino Klementinum

Nacia teatro Národní divadlo

 

KULTURO

Mi akompanos amikinon en teatron.

Doprovodím přítelkyni do divadla.

Mi bezonas rezervigi du biletojn.

Potřebuji rezervovat dvě vstupenky.

Mi volas lokon sur balkono meze de vico.

Chci místo na balkóně uprostřed řady.

Kiu aktoras ĉefan rolon?

Kdo hraje hlavní roli?

Kiu estas reĝisoro?

Kdo je režisér?

Komenco de la prezentado estas je la oka vespere.

Začátek představení je v osm večer.

Kion signifas nigra teatro? Co je to černé divadlo?

Tio estas arto de aktoro kaj filmo kaj muziko.

Je to umění herce a filmu a hudby.

Nigra teatro ekestis en Prago jam en sesdekaj jaroj.

Černé divadlo vzniklo v Praze již v šedesátých letech.

Mi ŝatas vizitadi muzeojn kaj galeriojn.

Rád navštěvuji muzea a galerie.

En monaĥejo de st. Georgo estas ekspozicio de Malnova Ĉeĥa arto.

V klášteře sv. Jiří je expozice Staré české umění.

Mi ŝatas simfonian muzikon.

Mám rád symfonickou hudbu.

Mi volas aŭdi orgenan koncerton en katedralo de st. Vito.

Chci slyšet varhanní koncert v chrámu svatého Víta.

Kinejo Iluzion prezentas nur ĉeĥajn filmojn.

Kino Iluzion hraje jen české filmy.

Nun ni prezentas dokumentan filmon.

Právě promítáme dokumentární film.

Filmfestivaloj okazadas en banurbo Karlovy Vary. Filmové festivaly se konají v lázních Karlovy Vary.

 

 

FAMILIO

familio rodina

patro, patrino, gepatroj otec, matka, rodiče

filo, filino syn, dcera

gefiloj, infanoj, infano děti, dítě

frato, fratino bratr, sestra

gefratoj sourozenci

avo, avino děd (děda, dědeček), babička

geavoj prarodiče

onklo, oĉjo, onklino, onjo strýc, strýček, teta, tetička

kuzo, kuzino bratranec, sestřenice

nepo, nepĉjo, nepino, vnuk, vnouče, vnučka

nevo, nevino synovec, neteř

bopatro, bopatrino tchán, tchyně

bofilo, bofilino zeť, snacha

bofrato, bofratino švagr, švagrová

bebo, suĉinfano miminko, kojenec

knabo chlapec, hoch, kluk

knabino děvče, holčička

viro, virino muž, žena

edzo, edzino manžel, manželka

bela geedziĝfesto krásná svatba

ekami belan junulinon zamilovat se do krásné dívky

pardoni malfidelecon odpustit nevěru

inviti geparencojn pozvat příbuzné

KAVA-PECH

vojaĝagentejo de Petro Chrdle

membro de la asocio de ĉeĥaj vojaĝagentejoj AČSCK

altnivele laŭ viaj deziroj

aranĝos en Prago:

* * *

tranoktadon, de kvarstelaj hoteloj ĝis junulargastejoj (pli favoraj prezoj ol rekte de la hoteloj)

* * *

turisman, kulturan aŭ sportan programon

* * *

specialajn programojn, vizitojn de bierfabrikoj, produktejoj de bohemia kristalo, ...

* * *

fakajn kunvenojn aŭ prezentojn de firmaoj inkluzive preparon kaj eldonon de bezonataj katalogoj, informfolioj, prelegkolektoj, ktp.

Jen la adreso, kiun valoras uzi

antaŭ via ajna veno en Ĉeĥion:

KAVA-PECH Dobřichovice (Praha)

Anglická 878, CZ-25229 Dobřichovice

Tel: ..42.2.991 2201

Fakso: ..42.2.991 2126

E-mail: chrdle@kava-pech.cz

 

 

 

Stanislava Chrdlová, Miroslav Malovec:

Baza ĉeĥa konversacio

Eldonis: KAVA-PECH Dobřichovice (Prago)

kiel sian 33-an publikaĵon (14-an en Esperanto).

Enpaĝigo: Petr Chrdle

Kovrilo: Luděk Neužil

Presis: UNITISK, s.r.o. Praha

32 paĝoj, la unua eldono, Dobřichovice 1996

Eldonkvanto: 1000 ekz.