PRI BELA SINJORINO KAJ URSO EL LA VALO ZAĈALJANKA

 

 

Verkis J a r o s l a v H a š e k (aprilon 1914). El la ĉeĥoslovaka lingvo tradukis H. K. B. (februaron 1931).   

 

I.

 

            Iun tagon okazis, ke la registaro re­memoris reĝajn hungariajn arbarojn sur Magura, al kiuj ĝi kondutis ĝis nun kiel duonpatrino. Mi konjektas, ke tiam la supera administrantaro de la reĝaj bienoj estis en sentimentala humoro, kiam ĝi decidis, ke tiuj montarbaroj bezonas zorgiston. Tial oni venigis tien supren sinjoron Ďula Ragás, reĝan ar­bariston, kiu ĝis tiam gardis ŝtatajn arbardistriktojn en Miŝkovce.

            Li ĵus sidis ĉe vino en la kazino kaj amuzis la tutan societon rakontante sian plej novan aventuron travivitan kun ciganinoj trans la rivereto. Ili pro­fetis el lia mano, ke li foriros por ne­niam reveni plu. Li rakontis, ke tiun ĉi profetaĵon li pagis al maljuna ciganino per malnova duonguldeno. Sole preterpase li aludis, ke poste akompanis lin unu juna ciganino kaj tiame temis pri neniu profeto el la mano.

            Certe li estus plu priskribinta la be­lon de la nigrookula junulino, se ne estus veninta por li arbargardisto, ke alveturis la supera inspektisto de la administrantaro de ŝtataj bienoj kaj ke li atendas lin en la arbaristejo.

            Tiel sinjoro Ďula Ragás sciiĝis el la buŝo de la inspektisto mem de ŝtataj bienoj, ke oni kompatis la forlasitajn ar­barojn en Magura kaj ke li estas nomita reĝa supera arbaristo tie supre en Začaljanská dolina.

            Li demandis lin ankaŭ, ĉu sufiĉas al li du monatoj por ĉion ordigi ĉi tie kaj edziĝi.

            "Kiel, mi petas?" demandis timigite sinjoro Ragás, "Sciu," patravoĉe diris la inspektisto, "mi neniel intencas vin konsoli. Mi esperas, ke vi estas sufiĉe kuraĝa por bone sen ĉiaj iluzioj pripensi vian situon." Li parolis tre afable pri tio, kiel ekzistas neniu espero, ke li iam revenus de tiuj montoj. Krom tio oni  devas konscii, ke en tiu pra­arbaro oni trovos neniun vivantan virinan animon. Kiu tien venas, tiu estas fortranĉita de la mondo. La ŝtata admi­nistrantaro tie adaptos al li belan oportunan loĝejon en unu forlasita hajduka kabano, disponigos por li du arbargardistojn kaj la valo Zaĉaljanka denove reviviĝos. En la somero li povas bredi ŝafojn kaj mendi librojn. En vintro ĉio estas superŝutita de neĝo, oni vivas el provizoj. "En la kameno krakas la fajro," poete li diris, "kaj tiam mi rekomendas al vi havi sur genuoj ju­nan edzineton."

            "Bone," konsternite diris sinjoro Ra­gás, "sed kiun mi devas edzinpreni?"

            "Bedaŭrinde, koncerne tion mi ne po­vas konsili al vi, tio estas afero pure privata. Prenu kiel edzinon kiun vi volas, sed ŝi devas esti ia kuraĝa virino, ĉar oni ne povas ekskludi, ke ne venos kun malnovaj pafiloj kontraŭ vin rabistaj hajdamakoj. En Karpatoj ili pafmortigis jam tri niajn reĝajn arbaristojn. "Kompreneble," aldonis la konsolanto, "tio ne bezonas reokazi en Magura. Magura ne estas Karpatoj. Vere, mi ne konas tiean popolon, sed oni ne devas tuj pensi pri ĝi la plejmalbonon. Vi estas tre kapabla homo, kaj vi tute bone taŭgas por tiu sovaĝulejo. Imagu, ke tie ekzistas lupoj, sovaĝaj katoj, linkoj, nigraj aproj kaj ursoj. Ni scias, ke vi nenion timas. Vi bezonas nenion timi, sole zorgi tiujn montarbarojn kaj tio estas bela afero."

            "Imagu," diris sinjoro Ragás, "ke oni vin translokigus tien, kion vi farus?"

            La inspektisto embarase diris, ke li estas maljuna homo kaj li ne taŭgas por tiaj aferoj.

            "Mi kredas," li diris ekscitite, "ke mi pafmortigus min. Sed vi estas juna homo, kies estonteco estas en tiuj mont­arbaroj. Mi iros al la ministro de la internaj aferoj, kaj ni nomos vin direktoro de tiuj arbaroj. Ni plipagos al vi 5000 guldenojn. Vi devas esti konvinkita, ke tio estas idilio. Vi bele edziĝu kaj precipe vi lernigu viajn gardistojn ludi ŝakon. Kiam en vintro tri monatojn oni ne povas eliri eksteren pro blankaj neĝaj baraĵoj, estas tempo de granda enuo. Vi ankaŭ povas havigi ravi pi­anon. Vi povas esti ĉiutage ebria, sed, ĉefe ŝakon kaj edzinon. Kunprenu ankaŭ ludkartojn kaj post du monatoj vi estu en Začaljanská dolina.

            Tiun tagon lia arbargardisto estis en suferplena situo. Sinjoro Ragás kriis, ke li ĉion pafmorfigos, lin, sin, la tutan Miškovce. Poste li forkuris kazinon, kie oni sidis ĉe boteloj de la vino "heďaljský samotok" ĝis la kvara nokte. Post la kvara la sinjoroj el la kazino are venis antaŭ la urbodomon de Miš­kovce kaj ĉiuvoĉe ili kriis: "Donu edzinon al sinjoro Ragás!"

            La notario fortrenis sinjoron Ragás hejmen kaj ĉirkaŭbrakante lin sur la koridoro li sentimentale diris: "Frato Ďula, sciu, mi donos al vi mian ku­zinon Zoška. Tiu junulino neniun timas. Iam en Ráb ŝi eltiris el la rivero dro­nantan pioniron. Vi eĉ ne kredus, ke ŝi estas tiel sentima. Ŝi havas bluajn okulojn, sciu, tiajn komikajn, kaj tio estas gajaĵo."

            Li komencis ridi kaj ankoraŭ sur la lito li ridis kaj diris: "Frato Ďula, ŝi havas tiajn komikajn bluajn okulojn, tio estas gajaĵo kaj en Ráb ŝi eltiris pio­niron, tio estas gajaĵo. Kaj bela ŝi estas. Tio estas, bofrato, gajaĵo."

            Kiam la alian tagon poste en Rimav­ská Sobota, kien ili alveturis, sinjoro Ragás vidis tiujn bluajn komikajn oku­lojn de fraŭlino Zoška, li ekamis ilin.     

 

            Unu semajnon poste li iris kun ŝi tra aleo de salikoj apud rivero Rimava kaj komencis paroli pri tio, ke li neniam en la vivo vidis tiel altan, belan maizon kiel nunjare. Poste li parolis

ion pri piroj, morusoj kaj finis per radikalaj vortoj: "Permesu, fraŭlino Zoška, ĉu ne estus eble iel fari, ke rakonti pri si veran Odiseadon."     

            "Atendu, mi tion pripensos." Ili ĉir­kaŭiris la tutan Rimavská Sobota kaj kiam ili tiel silente promenis pli ol unu horon, fraŭlino Zoška haltis kaj diris: "Mi opinias, ke tio esfus ebla."

            "Mi ĝojas," ekkriis sinjoro Ragás, kaj post du monatoj en Začaljanská dolina ŝi sidis sur liaj genuoj apud la kameno precize laŭ intencoj de sinjoro inspektisto el la administrantaro de reĝaj bienoj.

            Post kvarono de jaro sinjorino Zoška komencis enuiĝi kaj rememoris belajn, klarajn ebenaĵojn apud Rimava prilumitajn de ardanta suno orumanta gren­ojn de maizo.

 

            II.

 

            Začaljanská dolina ne estis tute sen­homa kaj senviva. Sur ĝia alia fino fumumis ŝafan fromaĝon super fajrujo Ondřej Tarasčuk, dum kiam antaŭ lia traba kabano malvigle ruliĝis granda nigra mlsovaĝigita urso Míša. Míša ne devenis de tie el Magura kaj ĝi povus rakonti pri si veran Odiseadon.

            Ĝi naskiĝis sub Popadije en Arbaraj Karpatoj, en tiuj grandaj, sovaĝaj kaj ĉarmaj arbaroj, kie dum la nokto estas aŭdeblaj misteraj hu-sonoj kaj kie ne ekzistas ŝoseoj nek vojoj. Unu tagon ĝia patrino eliris kun ĝi promeni kaj renkontis unu el tiuj sovaĝaj filoj de Arbaraj Karpatoj. Ursido estis tiam okmonata kaj ĝi estis jam bela junbesto. La sekvo de tiu renkonto estis, ke la ursido fariĝis orfo, ĉar tiu viro mortigis ursinon per ĉastranĉilo.

            Ĝi sukcesis forkuri kaj travivis poste malbonan vintron en la plej norda parto de Arbaraj Karpatoj. Ĝi trovis bona foriri iom pli malproksimen kun la es­pero, ke en aliaj arbaroj estos pli bone.

            Ĝi trakuris distriktojn Spiš, Turňa kaj Abauj, trapenetris arbarojn de Ge­mer, travagis eĉ Tatrojn kaj transiris al Magura. Unu tagon ĝi derampis de sur la montoj en la valon Začaljanka kaj nokte ĝi sieĝis baritan ŝafejon kaj kabanon de Taraščuk kun neklara espero, ke ĝi havigos al si liajn ŝafojn. Ĝi ekdormis pro malforto en terura frosto kaj tiel trovis ĝin rigidan Ondřej Taraščuk.

            Li forportis ĝin en la ĉambron al fajrujo kaj eliris eksteren por akrigi sur ŝtono sian tranĉilon, intencante senfeligi la ursideton. Kia estis lia sur­prizo, kiam li revenis kaj la nigra granda harbulo subite komencis streĉi sian korpon. Poste ĝi leviĝis kaj luliris ĉirkaŭ la fajro kaj amike murmuris. Kiam ĝi ĉion ĉirkaŭflaris, ĝi sidiĝis apud sur­prizita Ondřej kaj ridinde lin rigardis.

            Ondřej Taraščuk ekridis super la tiel komika gasto kaj ĵetis al ĝi unu plat­kukon el branoj kaj batetis la dorson de la gasto.

            La ursideto manĝis la kukon, manĝis alian kaj tute kiel hejme ĝi komencis ĉe la fajrujo ordigi sian pelton. Poste ĝi kuŝiĝis al la piedoj de Ondřej kaj endormis kiel la plej justa kreito en la plej granda sendanĝero.

            Kaj Ondřej Taraščuk ridis, ke tio estis aŭdebla ĝis en Začaljanská dolina.

            De tiu tempo tiuj du estis amikoj. Ĝi komprenis, ke li en pli longa pre­diko proponas al ĝi, ke ĝi dece kon­dutu kaj evitu ĉion, kio povus malbo­nigi iliajn amikajn interrilatojn.

            Taraščuk havis ankaŭ neklaran kon­scion, ke li estas kristano, almenaŭ tion diris al li lia patro, kiun li entombigis sur unu monteto kaj sur lian tombon li penege dum somero kolektis tumulon.

            Do unu tagon, kiam la neĝoj degelis, li prenis ursideton kaj forportis ĝin al rivereto Začaljanka, kie li ĝin baptis preĝante: "Plej glora ĉiopotenca Dio! Mi petas vin preni al via konscio, ke tiu ĉi bestido estas nomata Míša kaj mi petas vin ke ĝi prosperu por via kaj mia kontentoj."

            Etektive Míša bone prosperis. Ĝi postiris lin kvazaŭ hundo, ĝi libere vagis en la ĉirkaŭaĵo kaj kaŭzis al li neniujn zorgojn. Ĝia nutraĵo estis eks­kluzive planta krom iam iu sovaĝa kuniklo.

            Ĉiumatene ĝi faris sian tualeton, kaj poste ĝi iris kun sia amiko rigardi ŝafojn en la baraĵo. Kun tiuj ĉi ĝi vivis en amikaj rilatoj. De tempo al tempo ĝi luktis kun Ondřej kaj tiel ili ambaŭ vivis en la arbaro la plej belajn mo­mentojn. Ĝi iris kun li ankaŭ ĉasi kaj tiel okazis, ke en la arbaro sub Zu­brina ili renkontis unu arbargardiston de sinjoro Ragás, Vazila, Slovakon el Spiš.

            Tiun tagon Vazila alkuris la kabanon de sinjoro Ďula Ragás kaj enfalis la ĉambron, kie ĉe piano kantis sinjorino Zoška unu el siaj malĝojaj romancoj el la tempo de la reĝo Mateo. La supera reĝa arbaristo faris rondiron al rivero Poprad kaj la juna sinjorino estis sola kun siaj neklaraj deziroj kaj sopiroj en tiu senhomejo. Imagu, ke ŝi jam kvinfoje oscedis.

            "Grandpotenca sinjorino," vokis terurplene Vazila, "urso kaj viro."

            Poste li fortigis sin per gluto da brando el pendbotelo kaj komencis pa­roli pri sia stranga renkonto.

            Sinjorino Zoška stariĝis kaj diris sole: "Venu montri al mi, kie ili estas." Kaj tiun tagon Ondřej Taraščuk unu­an fojon en sia vivo vidis la bluajn okul­ojn. Li ne komprenis, kion ŝi diris al li, li embarase ridetis, kiam ŝi karesis la urson. Poste vespere li diris al Míša:

            "Certe, Míša, plaĉis al vi la bluaj oku­loj de la grandpotenca sinjorino?"

            Sinjorino Zoška kontraŭe diris al si vespere: "Nagyon szép, vere bela homo."

 

            III.

 

            Začaljanská dolina ne estis vere tute teda. Sinjorino Zoška trovis, ke la vivo en ĝi estas eĉ agrabla, kaj ke la ambaŭ najbaroj estas ĉarmaj. Začaljanská do­lina estis senparola kaj silenta.

            Vazila povis ĝin imiti kiel ekzemplon kaj ne bezonis hodiaŭ diri: "Ho, vi mia malbenita buŝo, vi, mia sentaŭga lango. Kial mi ĉion elbabilis al sinjoro Ragás?"

            Se li estus silentinta, ne bezonis okazi, ke unu tagon sinjoro Ragás strangvoĉe diris al sinjorino Zoška: "Hodiaŭ, mia karulino, mi iras ĉasi ursojn."

            Kiam li post kvar longaj horoj re­venis, li diris tre afable al ŝi, ke unun li mortigis, sed la alia fuĝis.

            Estis vere. Míša forkuris montojn Magura.

            Post kelkaj tagoj sinjoro Ďula Ragás ne revenis plu el sia rondiro en sian kabanon. Li malaperis por ĉiam sen iu postsigno.

            * *

            *

            Kiam mi iun fojon venis sub Dobšina'n, sinjoro Mikleš, konata en la tiuta regiono pro tio, ke li mortigis jam dek­duon da ursoj, montris al mi grandan freŝan ursan felon.

            "Tion al mi klarigu, mi petas," li di­ris, "kiam mi sentripigis la urson, mi trovis en ĝia stomako oran ringon, vi­deble geedzecan, en kiu estis gravurite: Zoška 19-8/VII.-09."

 

            El "Dva tucty povídek" (Du dekduoj da rakontoj)

 

 

            HAŜEK.

 

            Jaroslav Hašek (1884 Praha - ­1923 Lipnice, ĈSR), ĉeĥoslovaka hu­moristo, humoristo ne sole de la litera­turo, sed ankaŭ de la vivo, verkisto kaj ĵurnalisto, kiu bonhumoron ne sole kreis, sed ankaŭ vivis, granda mistifikanto, estas unu el la plej unuaj - kiel tempe tiel kvalite - verkistoj, kiuj literature faris konton de la monda mi­lito. Li majstre kun bonhumoro kaj satiro ridindigas kaj mokindigas la idi­otecon de la milito en sia mondfama verko "Historioj de la bona soldato Ŝvejk dum la monda milito" (Osudy dobrého vojáka Švejka za světové vál­ky. I-IV. 1919-20) kaj en multaj hu­morplenaj rakontoj, precipe en la ko­lekto "Dum la milito kaj sovetoj en Rusujo"(Za války i sovetů v Rusku). Lia figuro de babilema, optimista kaj stoika "bona soldato Ŝvejk" konata el diverslingvaj tradukoj, teatraĵoj kaj filmoj fariĝis figuro de internacia monda litenaturo. Hašek estas aŭtoro de gran­da nombro de groteskaj humoraĵoj,pa­rodioj kaj mistifikaĵoj, en kiuj multaj apartenas al la plej bonaj ne sole en la ĉeĥoslovaka, sed eĉ en la monda hu­moristika literaturo (tamen multaj estas ne tro valoraj). Ilia kolekto konsistas el pli ol dudeek volumoj (Bona soldato Ŝvejk 1912, Malfacilaĵoj de sinjoro Tiamulo 1912, Gvidanto de fremduloj 19l3, Mia vendejo de hundoj 1915, His­torioj de Ŝvejk 1920, Du dekduoj da rakontoj 1920, Tri viroj kun unu ŝarko 1921, Paca konferenco 1922, Feliĉa do­mo, Konfesoj de needziĝinto, Rememo­roj de honorinda familio, El malnova drogejo, Pedika historio, Aventuroj de kato Markus, Mia amiko Hanuška, Kiam floras ĉerizoj k. a. krom versaĵoj "Krioj de majo" 1903). Liaj verkoj estas malŝate preterrigardataj de la oficiala ĉeĥoslovaka literatura kritiko, sed tro­vas plaĉon eksterlande - tio estas: li havas la saman sorton kiel ĉiuj gloraj boemoj, kiuj per sia vivo, per inklinoj al vagado kaj trinkado, per nedelika­taj esprimoj estis ekscitantaj filistrojn

de siaj nacioj kaj landoj. Kaj "la lasta ĉeĥoslovaka boemo" Hašek sukcesple­ne sciis eksciti ĉeĥoslovakan filistron - kaj ĉeĥoslovaka filistro ne forgesas. Tial Hašek ne apartenas al la ĉeĥoslo­vaka literaturo, sed li fariĝas kaj fariĝos glora mondliteraturisto; lia "bona solda­to Ŝvejk" estas kaj restos nemortebla.

            B š k.

 

(La Progreso, jaro XIII, n-o 1-2, 10. marto 1931, p. 2-6)