Jaroslav Hašek

 

Supo por malriĉaj infanoj

 

            Princo Roberto estis tre humana homo. Iun tagon li ekdecidis fondi en la vilaĝo, en kiu li havis kastelon, sup-institucion por malriĉa lerneja junularo, sekve li konstruigis per granda kosto pavilonon kaj el Vieno li mendis transporteblan militkuire­jon. Kiam la kuirejo alvenis, la princino surgenue petis lin, ke li rezignu pri sia intenco. Sed la prin­co diris: "Ne, princino, mi mem kui­ros terpoman supon por tiu aĉularo." Poste petis lin ankaŭ la frato de l' princino, grafo Manhard, ke li lasu tion, ĉar tio estas maldigna por ­princo.

            Sed princo Roberto ekkriis, ke li kuiros la terpoman supon mem kaj ke li estas kompleza kiki ĉiun, kiu volus lin deturni de tio. Princo Roberto estis tre humana sed ankaŭ tre incitiĝema homo.

            Tiel okazis, ke iun tagon oni florkronis la pavilonon kaj la trans­porteblan militkuirejon per freŝa pinglobranĉaro, super la pavilono levis surskribon: ,Dank' al Dio", en la branĉaron enplektis standardetojn kaj dukolorajn rubandetojn kaj la ĉefa ĉambristo staris ĉe la forno kaj hejtis vestita en frako, kun cilindra ĉapelo sur la kapo. Tiel deziris tion princo Roberto.

            Li mem do senpacience rigardis tra fenestro, ĝis la ĉefa ĉambristo demetos la cilindran ĉapelon de sur la kapo kiel signo de tio, ke la akvo jam bolas kaj ke estas tempo, por ke Lia Ekscelenco senŝeligu ter­pomojn. Tio nome estis la programo de la princo.

            Fine las princa moŝto eliris el la kawstelo kaj paŝis serioze kaj dig­ne al la pavilono, antaŭ kiu staris la militkuirejo.

            Tie vilaĝestro estis tre okupita per tio, ke li pugne fosis sub la ri­poj de kelkaj malriĉaj infanoj, kiuj neglektante Lian Ekscelencon havis ankaŭ en tiu ĉi momento la fingrojn en la nazo.

            Sed la vilaĝestro sciis kio de­cas. Li ordonis al ĉiuj 23 malriĉaj lernantoj en la vilaĝo, ke ili voku "Vivu!" al la princa moŝto, ĵetis su­praĵan rigardon, ĉu ili estas lavi­taj kaj signis al policano Pazourek, kiu bruligis brulŝnuron ĉe la unua bombkanono kaj rapide saltis al la a­lia. Du pafbruoj ektondris kaj la princa moŝto eliris al la fumo, kiu ŝvebis super la bombkanono. La infanoj kriegis surdige. La princa moŝto afa­ble mansvingis kaj eksidis antaŭ la militkuirejo. Du lakeoj donis al li terpomon. En blankaj gantetoj la princa moŝto senŝeligis ĝin, ĵetis en kaldronon kun bolanta akvo. La infa­noj ne plu povis kriegi pro ĝojo, ĉar ili raŭkiĝis kaj Lia Ekscelenco ko­mencis senŝeligi alian terpomon. De­nove li ĵetis ĝin en la kaldronon; nova ĝojkrio aŭdiĝis. Princo Roberto leviĝis kaj ekparolis: "Vi infanetoj ĝoji, manĝi supo kaj esti ĝojaj, ke mi vin kuiri. Vi infanetoj rememoris al vi, ke via princino, mi esti via pa­trino, ke vin..." Denove aŭdiĝis ĝoj­kriego kiel signo de tio, ke faras al ili grandan plezuron, kiam Lia Eksce­lenco tiel bele esprimas sin.

            "Vi infanetoj, mi esti hodiaŭ la plej bona monumento via ke mi kuiri," daŭrigis la princa moŝto digne. "Vi fari ham ham el la bona supo, kiun mi terpomigis. Preĝi por Dio ĉe mi!"

            Persona ĉasgardisto alkondukis jam ĉevalon al la princo, Lia Ekscelenco fortrotis al arbaro, kaj lakeoj kaj la ĉambristo foriris fiere en la kastelon.

            La vilaĝestro ŝovis gantojn en poŝon kaj rigardis la 23 malriĉajn in­fanojn, poste la komunuman policanon Pazourek, poste li rigardis en la gan­tojn, ĉu tamen eble tie io estas, post kio li turnis sin al la komunuma kon­siliano Veĝina per vortoj:

            "Jes, sed kiu nun finkuiros la supon por la kanajlaro?"

            "Pazourek kaj la infanoj finsen­ŝeligos la terpomojn," diris la komu­numa konsiliano Veĝina.

            "Pazourek, mi ordonas al vi ku­iri do la supon, kaj vi, knabinoj, finu la senŝeligadon de la terpomoj!"

            Li foriris kun la konunuma unua kaj dua konsilianoj kaj lasis la po­licanon kun la infanoj sola.

            Estis nepriskribeble varmege, kaj la policano Pazourek severe rulis la okulojn kaj insultis la infanojn.

            "Mi ne regalus vin per supo! Lia Ekscelenco ankoraŭ faros frandenulojn el vi!"

            Li kunmetis la supon el provizoj sur la tablo kun solideco de maljuna soldato, fumante pipon. Nun jam la knabinoj senŝeligis ĉiujn terpomojn, kaj Pazourek turnis sin ĉe la kaldrono, viŝante per maniko la abundan ŝviton de sur la frunto. Subite li haltis en la kirlado kaj kiel fulmo traflugis lian kapon ideo. Li ekri­gardis la knabojn, kiuj petolis sur gazono antaŭ la pavilono, kaj ekkriis en la grupon: "Malina, venu ĉi tien!"

            Nenion malbonan supozante stariĝis Malina antaŭ Pazourek. "Ci bubo damnita!" ekkriis Pazourek al li, "hieraŭ mi vidis vin sur la komunuma kampo pluki guŝojn. La monpuno estas unu ormonero. Donu al mi unu kronon kaj alvoku la fraton Joĉjon. Joĉjo, bubo damnita, ĉu vi scias, ke vian fraton Karlon mi arestos, hieraŭ li plukis guŝojn. La monpuno estas unu ormonero. Unu kronon li ricevis de la princa moŝto, vi ankaŭ havas unu kro­non, kaj danku al Dio, ke ni havas tian bonan princon. Kiu anstataŭ vi, fiknaboj, pagus la monpunon? Tiu ĉi krono de Karlo kaj jen tiu ĉi krono de vi, Jocjo, estas ĝuste la ormone­ro. Sed kiam mi ankoraŭfoje vidos vin pluki guŝojn, tiam mi fermos vin en stalon ĉe la oficejo, kaj vi malsupr­enigos la pantalonojn kaj kanvergo havos festenon. - Ŝteli estas, infanoj, granda peko. Mi pardonas al vi, kaj vi, Joĉjo, kuros por duonbotelo da sekalbrando, kaj Karlo kirlos la supon."

            Pazourek kontente sidigis sin sur la herbon. Poste Joĉjo alportis duon­botelon da sekalbrando, Pazourek ri­markinde sattrinkis, alvokis ĉirkaŭ sin la infanojn kaj parolis al ili longe, kiel ili devas estimi sian no­belaron. "Tiu ĉi nobelaro estas de la Dio mem, fiuloj!"

            Kaj sendis por ankoraŭ unu duon­botelo da sekalbrando.

            La suno estis alte sur la firma­mento, kaj Pazourek demetis siajn bo­tojn. Poste kuŝiĝinta sur la herbo o­portune li ekdormis ĉe la kaldrono, dum la atendantoj de la princa terpo­ma supo komencis ludi je "rabistoj".

            Sed la bruo ne vekis Pazourek; cetere la rumoro malproksimiĝis, ĉar la "rabistoj " moviĝis al arbaro.

            Estis tagmeze, kiam la princa moŝto estis revenanta el la promen­rajdo hejmen en la kastelon.

            Lia unua rigardo falis sur la forlasitan militistan kuirejon kaj malplenan pavilonon.

            El la kaldrono leviĝis vaporo, estis aŭdebla la sono de bolado, kaj el la kaldrono elstaris kaj sal­tetis botoj de la komunuma policano Pazourek, kiun la princa moŝto per kiko vekis, ĉar li ja estis humana, sed ankaŭ tre incitiĝema.

            Kaj el profunda veturvojo super la deklivo, kaŝitaj de prunela ar­bedaro, kun plezurego en la koro la fratoj Malina rigardis la botojn en la kaldrono kaj la tutan scenon, sam­kiel artisto rigardas sian verkon, kiu estis honorita per la unua premio.

            Tiu rigardo kompensis al ili la perdon de du kronoj.

            La princa moŝto senprokraste li­kvidis la sup-institucion, kaj kiam lia bofrato, grafo Manhard, tre bon­kora sinjoro, renkontis foje en ar­baro la komunuman policanon Pazourek, demandis lin kun intereso, kiel ili kuiris la unuan kaj lastan terpoman supon.

            "Grafa Moŝto," diris sincere Pazourek, "estis terure. Se estus tie vi, tiam vi certe mortaĉus...!"

 

(Tradukis Jiĝí Patera)