Jaroslav Hašek

 

Joĉjo Nový rakontas pri la fianĉiĝo de sia fratino

 

            Mia patro estas supera ŝtata oficisto kaj nomiĝas Nový. Mia fratino nomiĝas Matilda. Ŝi edziniĝis ankaŭ al ŝtata ofi­cisto. Tiu nomiĝas Hsndšlág.

            Plej frue mia fratino rendevuis kun iu sinjoro de gubernia oficejo. Paĉjo prizorgis, ke tiun sinjoron oni rangalti­gu. Post kiam oni rangaltigis lin, panjo kun Matilda ploris, ĉar tiu sinjoro ĉesis post tio kun Matilda rendevui.

            Poste venadis al ni iu profesoro. Tiu konstante gestis per la manoj jene, jene, kaj post ĉiu dua vorto li diris:

            "Rigore konsiderante." Foje li alportis al mi globuson, kaj post kiam li ĉesis venadi al ni, li sendis por rericevi ĝin.

            Post la profesoro rendevuis kun Matilda iu inĝeniero el la landa komita­to. Tiu havis kutimon senĉese disputi kaj diradis: "La intereso de la lando tion volas." Matilda lin tre amis kaj ploris tutan tagon, kiam paĉjo elĵetis lin de ni, ĉar li volis, ke mono restu en la lando kaj ne estu sendata en Vienon.

            Poste la patro venigis al ni iun ofi­ciston el sia fako. Tiu estis tia silente­ma homo. Ili kune babilis longe ĝisnok­te pri ŝtataj aferoj.

            Matilda brodis kaj paĉjo kun tiu sin­joro parolis pri politiko kaj trinkis akvon.

            Matilda tiun silenteman sinjoron tre amis. Poste evidentiĝis, ke tiu silente­ma sinjoro havas tri infanojn en Mora­vio. Li venis neniam plu kaj paĉjo diris, ke oni translokigis lin.

            Duonjaron vizitadis nin neniu. Ma­tilda rendevuis, por ke hejme oni tion ne sciu, kun iu oficiro.

            Poste paĉjo malkovris tion kaj paro­lis al ŝi, ĝis ŝi ruĝiĝis. Post tio ni ĉiuj ploris, ĉar paĉjo diris: "Kia honto, kia honto!"

            Tuj la sekvintan tagon venigis paĉjo ian maldikan homon, kaj li estas ĝuste tiu Handšlág. Paĉjo diris post lia foriro, ke li estas tre talenta homo. Post ĉiu vorto li diris: "Mankison, moŝta sinjo­rino konsilant-edzino!" kaj al paĉjo li diris: "Via moŝto, sinjoro konsilanto!" Paĉjo estas lia ĉefo. La trian tagon li venis denove kaj estis konstante tia res­pektoplena, senĉese li diris "bonvolu permesi" kaj "moŝta sinjorino" kaj kisis la manojn. Li vespermanĝis ĉe ni, al ĉio kion paĉjo diris, li kapjesis, ĉiun manĝopecon li glutis respekte kaj silente li maĉis dirante: "Ĝi estas, bonvolu per­mesi, eminenta!" Li ankaŭ diris: "Kiel vi bonvolas ordoni, sinjoro ĉefo!"

            Post lia foriro ili diris al mi, ke mi iru dormi, kaj interkonsiliĝis en la man­ĝejo. Mi aŭskultis post la pordo, kiel mi faras ĉiam, kaj aŭdis, kiel paĉjo diras: "Vi edziniĝos al li laŭ mia patra ordono kaj li edziĝos al vi laŭ la ofica devo!" Post tio mi aŭdis, ke Matilda diras, ke li estas idioto.

            Panjo suspiris kaj diris, ke komence ŝi ne devas ami lin, ŝi fraŭline ankaŭ ne amis paĉjon, nur kvin jarojn post la nupto, sed ke al tiu ŝlemilo ŝi ne rajtas konigi, ke li estas idioto kaj ke ŝi ne amas lin.

            Matilda diris, ke ŝi prefere pasigos tempon en akuŝejo ol edziniĝi al iu, kiun ŝi ne amas. Sed panjo deturnis ŝin de tiu intenco, ĉar nun ne plu estas se­kreta separeo.

            Post tio paĉjo promesis al Matilda braceleton, briliantan broĉon kaj anko­raŭ aliajn aĵojn.

            Matilda diris, ke ŝi do edziniĝos al li, por ke ne estu hontindaĵo en la fami­lio.

            Poste paĉjo kaj panjo kisis ŝin kaj diris: "Tio estas nia bona Matilda."

            Post tio mi aŭdis, kiel ili parolis pri Handšlág. Paĉjo diris, ke tiun idioton li rangaltigos, sed nur post la edziĝfesto, por ke li ne povu fuĝi aŭ elgliti. Li estas stulta, sed alikaze honora oficisto, por kiu la ofica devo estas sankta.

            "Nur se li edziĝos al ŝi," diris panjo.

            "Mi ordonos tion al li kiel lia ĉefo," parolis paĉjo, "kaj mi diros al li ĉion."

            Kiam la sekvintan tagon sinjoro Handšlág venis, li kondutis tre nekura­ĝe kaj konstante observis Matildan. Al Matilda ili antaŭe diris, ke ŝi multe ridu al li kaj babilu al li. Ŝi obeis kaj li kon­stante silente respondis: "Jes, moŝta fraŭlino." Poste ili alportis vinon, li sorbetis iom kaj diris: "Bonvolu perme­si, sinjoro ĉefo!" kaj komencis paroli pri oficaj registroj. Tiun tagon ili paro­lis pri li nenion, post kiam li foriris.

            Sekvatage diris paĉjo en la loĝo­ĉambro, por ke mi tion ne aŭdu: "Hodi­au venos mia oficisto peti vian manon. Matilda, surmetu rozeton sur bluzon!" Servistino iris aĉeti rozeton kaj panjo koleris, ke ŝi povis ne aĉeti rozojn por tridek krejceroj, ke sufiĉis ankaŭ por dek kvin. Poste ili Matildan parfumis. Per la resto de la parfumo mi ŝmiris nian hundon.

            Sinjoro Handšlág venis en nigra vesto kaj en blankaj gantoj. Li estis ankoraŭ pli pala kaj pli maldika ol hieraŭ. Post kiam li sidiĝis, li parolis denove pri registroj. Panjo alportis likvorbotelon kaj verŝis al li tri glasetojn. Kiam ŝi estis verŝanta la kvaran, li diris: "Jam sufiĉas, moŝta sinjorino," kaj al paĉjo li diris: "Mi petas, sinjoro ĉefo, privatan interparolon."

            Paĉjo montris al mi per fingro al pordo: post tio foriris panjo al Matilda, kiu oscedis apude en la ĉambro kaj diris: "Tiu fuŝulo longe prokrastas la geedziĝon!" Panjo ankoraŭ repudris Matildan kaj en tiu momento estis aŭdebla la voko de paĉjo: "Matilda!"

            Mi starigis min al la pordo kaj aŭdis paĉjon diri: "Kara Matilda, jen sinjoro Handšlág petis de mi vian manon. Mi ne estas kontraŭ, sed la ĉefa aganto estas vi. Kion vi opinias pri tio?"

            Mi aŭdis, ke Matilda ploras kaj diras: "Jes, jes!" Poste mi aŭdis: "Panjo!" Panjo alkuris kaj diris: "Infanoj, mi tuj rimarkis tion ĉe vi. Kiel bele tio konvenas al vi!" Post tio ili kriis: "Joĉjo!" Mi venis kaj tiam ili diris al mi, ke sinjoro Handšlág edziĝos al Matilda. Panjo demandis min, ĉu mi ŝatos lin. Mi ne povis diri, ke ne, kaj li kaptis min, kisis kaj kriis: "Joĉjo de sinjoro ĉefo!" Ekde tiu tempo li diris al paĉjo: "Bonvolu ordoni, sinjoro ĉefo kaj patro" kaj al patrino: "Mankison, moŝta sinjorino kaj panjo!"

            Kiam li estis foriranta, li donis en la antaŭĉambro oran moneron al servistino kaj al mi kronon kaj diris: "Jen havu, Joĉjo de sinjoro ĉefo!"

            La sekvintan tagon sinjoro Handšlág alportis ringojn kaj kiam venis la vico de vino, li levis la glason kaj diris: "Je nia feliĉa geedzeco, bonvolu permesi, sinjoro ĉefo patro kaj moŝta sinjorino kaj panjo!"

            "Estu feliĉaj, infanoj!" diris panjo kaj ploris. Kiam pli poste Matilda lin akompanis en la antaŭĉambron, tiam ili elpelis min el la ĉambro, kaj panjo diris al paĉjo: "Matilda akuŝos en novembro, tio estas post du monatoj."

            "Post unu monato estos la geedziĝa festo," diris al tio paĉjo,"kaj post tio ni nur tiam donos al li la dekreton, ke li avancis..."

            Poste venis Matilda kaj diris, ke tiu idioto volis de ŝi kiseton.

            "Kia aŭdaco!" konstatis panjo.

            "Sed li estas honesta oficisto!" diris paĉjo.

 

Tradukis Jiří Patera