Jaroslav Hasek

 

P s i k i a t r i a    m i s t e r o

 

I.

 

            Estis proksimume la dua horo nokte, kiam sinjoro Hurych estis revenanta el kunveno de abstinenculoj, okazinta en iu restoracio en Malgranda Urbo. La kunveno daŭris tiom longe pro tio, ke oni pritraktis rezignon de la prezidanto, kiu estis implikita en malbelan aferon. Nome estis pruvita lia kulpo, ke en iu restoracio li fortrinkis glason da pilzena biero. Kiel honesta viro li eksiĝis.

            Sinjoro Hurych do iris hejmen sur la Karola ponto. Li iris kun feliĉiga konscio, ke li laboras por la bono de la homaro. En sia stomako li ja dume sentis la malvarmon de sodakvo, sed iom pli alte, tie batis varma, arda filantrola koro, kiu preskaŭ grasiĝus, se kuracisto ne malpermesus al li trinki bieron. Tial li duonjaron estis abstinenculo, decideme li ĵetis sin en la batalon kontraŭ alkoholo, li fariĝis sekretario de societo de abstinenculoj, abonis „Interesoj tuthomaraj“, lernis Esperanton kaj manĝis legomon.

            Liajn meditojn interrompis ekkrio sur la rivero. Ĝi verŝajne estis unu el tiuj ekkrioj dum nokto, kiujn ŝatas junaj poetoj kaj kiuj alportas al ili profiton de 16 heleroj, ĉar tiom oni pagas por unu linio kun ekkrio, mistera, nekonata, fluanta de la rivero en la nokta silento.

            Sinjoro Hurych klinis sin trans la balustradon de la ponto kaj ekvokis al la supro de Vultavo, estante plena de prema antaŭsento: „Ĉu vi deziras ion?“ Neniun pli saĝan ideon li ekhavis en la momento, kiam lia filantropa koro kliniĝis de sur la ponto. 

            En tiu momento, kiam sinjoro Hurych esploreme rigarids malsupren en la akvon, paŝis sur la ponto en la direkto al Malgranda Urbo la frizisto Bílek.

            Li estis sinjoro, kiu ja ne estis abstinenculo, precipe tiutage, sed kiu havis nemalpli noblan koron, entuziasmigitan de vera amo al la proksimulo, kiel sinjoro Hurych, koron oran kaj ofereman.

            Rapidrigarde li rekonis, ke sinjoro Hurych kliniĝas suspektinde de sur la ponto. Sinjoro Bílek estis rapidagema viro. Senbrue kiel kato li linkrapide de malantaŭe proksimiĝis al sinjoro Hurych, kaptis lin je la manoj kaj provis fiksi lin al la tero. Sed sinjoro Hurych  ne hezitis, kaptis la nekonatan viron je la kolo kaj vokante „Patrol´!“ ambaŭ noblaj viroj luktis kune, dum la frizisto kriis: „Trankviliĝu, kial vi malesperas?“

            Polica patrolo venis ĉi tien trote, kaj sinjoro Bílek, per ĉiuj fortoj tenante sinjoron Hurych en la brakoj, renkonte vokis al ĝi spirmanke: „Sinjoroj, tiu ĉi sinjoro volis salti en la riveron kaj mi savis lin!“

            Sinjoron Hurych kaptis nun kvar pli spertaj manoj, prenis lin subbrake kaj unu el la policanoj per patra voĉo komencis al sinjoro Hurych malkonsili sinmirtigajn ideojn.

            Sinjoro Hurych, surprizita de tiu situacio, kriis kiel dum atakoj de histerio: „Estas miskompreno, sinjoroj!“

            Post tio li ekridis strange, afekte, kaj ripetis: „Vi eraras, sinjoroj, mi efektive ne saltis en la riveron!“

            La nobla frizisto iris malantaŭe kaj interrompis lin: „Mi jam kelkfoje savis la vivon al homoj, kiam ili volis salti en riveron, sed neniu ankoraŭ tiom furioze defendis sin, kiel vi. Estas klare, ke vi estas terure ekscitita. Vi ja disŝiris mian veŝton.“

            Poste admonis sinjoron Hurych la alia policano: „Mia Dio, kial vi devus mortigi vin  pro ĉiu bagatelaĵo! Ĉio estos ree pli bona! Estu la motivo de via ekscitiĝo kia ajn, ĉio denove reboniĝos. Kaj vi vidos, post kiam vi matene resobriĝos, ke la mondo tamen estas bela.“

            „La mondo estas belega,“ parolis al sinjoro Hurych la policano ĉe la dekstra flanko, „se ĉiu, al kiu enkapiĝas la ideaĉo, volus salti en akvon, tiam devus droni ĉiu dua homo.“

            Sinjoro Bílek dum tio tiris sinjoron Hurych je la mantelo kaj emfazeme aldonis:

            „Por ke vi sciu, kiu savis vian vivon, rememoru, post kiam vi resobriĝos, ke mia nomo estas Bílek kaj mi estas frizisto en Smíchov.“

            Sinjoro Hurych komencis denove histerie voki:

            „Mi petas vin, sinjoroj, lasu min, mi ja nenion intencis, mi nur kliniĝis trans la barilon, ĉar ŝajnis al mi, ke malsupre sur la rivero iu vokas.“

            „Mi petas vin,“ refutis tion la frizisto, „ĉu vi ne volis salti? Mi havas, sinjoro, spertojn. Kiam mi ekrigardas iun, mi scias tuj, ĉu li volas salti aŭ ne. Sinjoro, se vi ne volus salti, vi ne defendus vin tiom furioze. Kiam vi matene rememoros pri tio, danku al Dio, ke la gardanĝelo sendis min al vi survojen.“

            Sinjoro Hurych jam senpacienciĝis, turnis sin malantaŭen kaj ĵetis al la nobla kaj oferema viro en la vizaĝon kelkajn krudajn ofendojn.

            Sinjoro Bílek per afliktita voĉo komencis klarigi al la policanoj: „Tion oni ricevas por sia boneco! Kiam tiu ĉi sinjoro matene resobriĝos, li ekhontos pro tio, kiel li repagas al sia savinto.“

            Sinjoro Hurych faris provon ĵeti sin sur la friziston, sed li ĉesis, kiam la policanoj diris al li, ke ili venigus arestveturilon.

            Proksime de la polica direkcio li provis lastafoje klarigi la situacion kaj diris: „Ĉu vi ne kredas min? Mi ĵuras al vi, ke estis hazardo.“

            „Nur trankviliĝu,“ kvietigis lin la policanoj, „post kiam vi satdormos, kiam ĉio elvaporiĝos el via kapo, vi tute alimaniere rigardos la vivon.“

            „Pro Jezuo Kristo,“ ekveis sinjoro Hurych.

 

II.

 

            Ekzistas tuta vico da psikaj malsanoj, kiuj estas akompanataj per provoj pri sinmortigo, kiel ekzemple la progresiva paralizo, paranojo, melankolio, diversaj specoj de manioj, histerioj kaj psikozoj.

            Policaj kuracistoj, venigitaj al savitaj sinmurdintoj, utiligas demandan sistemon kiel plej gravan psikiatrian helpilon. La respondoj, kiujn la savitaj sinmurdintoj diras, estas orientilo por la kuracisto por konstati la specon de la psika malsano, kiuj ĉiam estas akompanataj per konfuzo de konceptoj kaj imagoj.

            Ankaŭ en tiu ĉi kazo estis venigita polica kuracisto, por esplori la psikan staton de sinjoro Hurych.

            Sed antaŭ ol li venis, la deĵoranta ĉefĝendarmo demandekzamenis la ofereman friziston kaj surpaperigis  kun li protokolon.

            Ankaŭ li ne detenis sin por ne serenigi al sinjoro Hurych la malgajan humoron per aludo de plezurego, kiun la mondo donas.

            „Ĉio estos denove bona, sinjoro, ĉio reakordiĝos, eĉ se kaŭzis tion malfeliĉa amo. Tio solviĝos. Oni ja diras: Por unu floro la suno ne lumas! Post kiam vi matene resobriĝos, vi iros danki al sinjoro Bílek, ke li savis vian vivon. Kaj se kaŭzis tion familiaj malharmonioj, forloĝiĝu, ne prenu tion tiom serioze. Kaj se kaŭzis tion eble financaj malfacilaĵoj, mi ja ne povas koni viajn cirkonstancojn, jen honesta homo povas vivteni sin. Laboro nobligas la homon!“

            Kaj kion al tio respondis sinjoro Hurych? Kovrante sian vizaĝon per la manoj li vokis: „Pro Jezuo Kristo, mi ja ne volis tion fari!“

            Poste denove sinjoro Bílek parolis al li: „Mi estas frizisto Bílek el Smíchov, al mi vi povas konfesi, kio igis vin fari tion.“

            Sinjoro Hurych ekploris.

           

III.

 

            Venis la polica kuracisto kaj diris: „Alkonduku la esploraton!“

            Ili alkondukis sinjoron Hurych. Lia vizaĝo estis terurita, lipoj palaj, hararo taŭzita.

            „Kial vi volis salti en la riveron?“

            „Mi ĵuras, ke mi ne volis!“

            „Ne malkonfesu, pruvas tion sinjoro Bílek kaj ankaŭ la sinjoroj ĝendarmoj. Kiam li estis savanta vian vivon, vi furioze defendis vin.“

            „Estas terure!“ eklamentis sinjoro Hurych.

            „Diru al mi, kial la suno subiras?“

            „Pro Dio mi petas vin, sinjoro doktoro!“

            „Ĉu vi konas iujn liberajn ŝtatojn en Azio?“

            „Mi petas vin, sinjoro doktoro!“

            „Kiom estas sesoble dek du?“

            Sed tiam sinjoro Hurych ne plu detenis sin, kaj anstataŭ diri „sepdek du“, li maldelikate kapofrapis la polican kuraciston.

            Matene ili forveturigis lin en frenezulejon, kie li estas flegata jam unu jaron kaj duonon, ĉar kuracistoj ĝis nun ne trovis ĉe li la konscion de psika malsano, kio laŭ la psikiatrio estas signo de la psika stato.

                                                                                                                     (Tradukis Jiří Patera)

 

Malgranda Urbo, Smíchov /smiĥof/ - kvartaloj de Prago, sur la maldekstra bordo de Vultavo

Vultavo – rivero en Prago