JAROSLAV HAŠEK

FATALA KUNSIDO DE LA SENARMIGA KONFERENCO

 

            En San-Francisko atendis lamulon Thomas Hawkins jakto, por lin ventumi sur salaj akvoj de Pacifiko en la tuta tempo, dum kiu la senarmiga konferenco, kies li estis prezidanto, faris por si specialan devigan liber­tempon.

            La kuracistoj zorgantaj pri unuopaj membroj de la senarmiga konferenco konstatis ĉe plimulto da ili mal­lakson, simptomon, kiu akompanas melankolion, kap­doloron en la nuko kaj supersatiĝon post ĉiuj bankedoj. La membroj de la senarmiga konferenco iradis post ĉiu bankedo kvazaŭ fantomoj kaj ne konsciis, kion ili paro­las, kaj senmezure miris, legante sekvonttage pri la kunsido de la konferenco, kiajn sensencaĵojn la gazetaro povas presi. Iutage eĉ okazis, ke kiam ili iris de bankedo rekten al la konferenckunsido, viciĝis al ili iu profesoro revenanta de la kongreso kontraŭ alkoholismo, kaj oni donis al li dum la kunsido parolrajton. La trovito parolis dum tri horoj, tenante sin penplene per ambaŭ manoj ĉe la oratora tribuno kaj balanciĝante kvazaŭ birdotimigilo dum ŝtormo pri erupcio de la vulkano "Stromboli" sur Liparaj insuloj en la jaro 1773. Kiam ili fine post lia trihora kriegado al la marmora tablo venis al konkludo, ke li ne parolas pri la temo kaj ke li havas nenion komunan kun kunsido de la senarmiga konferenco, transdonis lin la servistoj al la policaj gar­dostarantoj, senkonsciigitan laŭ instrukcioj per gum­klabo, por preventi lian reziston, kaj forveturigis lin al la polico por konstati lian nomon kaj bandaĝi lian bat­vunditan kapon. Ĉiuj konferencpartoprenantoj estis per tiu ĉi incidento deprimitaj kaj ili mem konstatis, ke ili tagon post tago idiotiĝas. Ili konvinkiĝis pri tio precipe el la lasta referaĵo en gazeto, de kie ili eksciis, ke ili hieraŭ rezoluciis dum la 15-a nokta kunsido de la sen­armiga konferenco pri tiu ĉi deklaro: "Alineo 26":

            "Ĉar estis konstatite, ke Ĉinio posedas ĝis nun neniujn drednaŭtojn (dreadnougt *) kaj grandajn batalŝipojn de la unua klaso, la senarmiga konferenco-decidas: la ŝtatoj, partoprenantaj la senarmigan konferencon, devligas sin disponi al la Ĉina respubliko ĝis tri jaroj seninterezan prunton de la sumo de 300 miliardoj, por ke ĝi povu egaliĝi al aliaj ŝtatoj ĉeestantaj la senarmigan konfe­rencon, koncerne nombron de batalŝipegoj kaj drednaŭtoj. La Ĉina respubliko devligas sin sinsekve konstrui dum tri jaroj 40 drednaŭtojn kaj 30 batalŝipegojn de la unua klaso kaj devligas sin plue likvidi 5 kanonŝipojn de la tria klaso kaj redoni la havenon en Kantono sub kon­trolon de la internacia komisiono. Reciproke ŝtatoj parto­prenantaj la senarmigan konferencon neniel kontraŭas ĉeeston de reprezentantoj de la ĉinia batalŝiparo ĉe konstruado de la tria Simplon-tunelo. . " "Kaj instalo de la telefon-stacio sur la monto Ararat" - legis plue kun teruro la membroj de la senarmiga konferenco.

            La prezidanto Thomas Hawkins komplete pro tio sobri­ĝis, sed tamen li ankoraŭ ekpensis, ke ne eblas, ke ili hieraŭ ion similan deklaris. Sed kiam laŭ lia peto estis al li prezentitaj stenografiaj protokoloj el la lasta kun­sido de la senarmiga konferenco, li konstatis kun im­preso, kvazaŭ li suferus pro astmo, ke ĝi envere estis lia propono tiu tuta 26-a alineo, kiu estis aprobita kun aldono de konferencano Woodward: "Samtempe oni per­mesas al la nigrula respubliko Liberio konstrui kvin submarŝipojn kun tiu kondiĉo, ke ili estu kolorigitaj per nigra farbo".

            Estas do nenio miriga, ke venonttage dum konferenc-kunsido la prezidanto Thomas Hawkins prezentis ĉi tiun belan paroladon per tremanta voĉo, kiu tiel bele kongruis kun lia laca vizaĝo: "Ne eblas nei, sinjoroj, ke la ĝisnu­naj konferenckunsidoj havis brilajn trapason kaj rezul­tojn. Ni ellaboris 26 projektojn kaj akceptis 26 alineojn. La radio, disvastigante tra la tuta terglobo niajn rezo­luciojn, sciigis ĉie, ke ni sesias seninterrompe. Ni ne ŝparis nian sanon kaj ni devas esti al ni sinceraj. Vi bone scias, ke atendas nin ankoraŭ grandega laboro. Kaj ĝuste tial ne darfas okazi, ke ni trolacigu nin per laboro! Eĉ plej fortan bovon malfortigos laborego. Nia nervaro devas ripozi. Mi sentas mem, ke mi malvenkas al la penado. Cerbumadi tagnokte estas, sinjoroj, nenio amuza. Kiam poŝhorloĝo estas trostreĉita, certe rompiĝos en ĝi iu risorto. Tiel estas ankaŭ kun nia cerbo. Ĝi postulas tempon de kvieto. Ni bezonas nun unuavice ripozon al ni apartenantan, por ke ni refreŝiĝu kaj povu amasigi novajn fortojn por nova laboro. Tial mi proponas, sinjoroj, ke ni disveturu je trisemajna libertempo. . . (Tondra aplaŭdo kaj voĉoj "Kvarsemajna").

            La konferencano Le Rouz, kiu ĵus revenis el plej proksima restoracio en senkonscia stato kaj ne sciis pri kio temas, aliras la oratortribunon, bategas sur ĝin per pugno kvazaŭ sur tamburon kaj kriegas: "Forigu min! Elĵetu min! Voĉdonu!" (Li foriras apogata delikate de servistoj en sekretariejon de la senarmiga konferenco, kie li estas metita sur kanapon.)

            Poste petis parolantojn reprezentanto de Bolivio Chua­rez di Vega, kiu deklaris, ke li voĉdonas kontraŭ pro­pono de la sinjoro konferencprezidanto.

            Jam la trian tagon post inaŭguro de la senarmiga kon­ferenco li postulis en nomo de sia registaro, ke al la respubliko Bolivio estu lasitaj ĝiaj 12 viroj de ununura konstanta armeo, konservanta ordon en la palaco kaj en ĉirkaŭaĵo de la respublikprezidento. Dum la debato estis malgraŭ tio rezoluciite, ke Bolivio kun 12 soldatoj de la ununura konstanta armeo altigu sian kontingenton ĝis 120 000 viroj, ĉar samnombrajn armeojn vivtenas respublikoj Ĉilio kaj Peruo, do minacas al Bolivio ver­vera danĝero en kazo de militeksplodo, se ĝiaj 12 sol­datoj de la konstanta armeo estus atakitaj de 120 000 soldatoj de Peruo kaj Ĉilio. Por malebligi militon necesas ekvilibro de la militfortoj kaj rilato 1:1:1.

            "Sinjonoj", diris per altigita voĉo Chuarez di Vega, "altestimata deputitaro! Ĵus hodiaŭ mi ricevis leteron de mia registaro, en kiu oni atentigas min pri absurda decido de la altestimata konferenco. En tuta Bolivio estas eĉ ne 80 000 viraj civitanoj. Kiel vi deziras, sinjoroj, ke ni starigu el ili armeon kun 120 000 soldatoj? Ĉu ni splitigu ilin por vin kontentigi, aŭ ie ni pruntu 40 000 virojn kaj malobservu decidon de la konferenco, per kiu oni malpermesas varbi soldataron en najbaraj ŝtatoj? Veras, estas al ni donita templimo de tri jaroj, sed, sinjoroj agnosku afable, ke ĝis tiu tempo ni ne estas kapablaj tiel rapide reproduktiĝi malgraŭ plej bonaj intencoj.

            Sinjoroj, mi estas ankaŭ iom matematikisto."

            Reprezentanto de Ĉilio lin interrompas: "Vi mensogas, donu ĉi tien enciklopedian vortaron." (Bruo kaj kaoso.) La prezidanto sonorigas kaj sendas sekretarion por enciklopedia vortaro kaj forprenas vorton al la reprezentanto de Bolivio. Kaj per trista voĉo: "Sinjoroj, ĵus vi estis atestantoj de sensenca sceno. Mi ne trovas vortojn por povi esprimi, kiel profundanime mi estas malĝoja."

            Revenas la sekretario kaj petas la prezidanton pri parolrajto: "Sinjoroj, Bolivio mankas en la enciklopedia vortaro." La reprezentanto de Bolivio levas sin pala kaj kortuŝita: "Estimata kunsido, 2 347 000 kvadrataj kilo­metroj. . ." La prezidanto forprenas de li parolrajton kaj petas sekretarion, ke li daŭrigu. La sekretario: "Ĉar Bolivio ne troviĝas en la enciklopedia vortaro, eĉ ne mencio pri ĝi tie estas, ne ekzistas ankaŭ por ni iu sin­joro bolivia reprezentanto kun liaj 12 soldatoj. (Rido en la salono.) Mi proponas, ke al li estu forprenita la mandato kaj ke li estu senigita de partopreno en la konferenco. (Voĉo: "Li entrudiĝis ĉi tien. . .")

            La okazintaĵo estas tre ĝena kaj dokumentas rimar­kindege, kun kiaj malfacilaĵoj devas lukti la senarmiga konferenco, por ke oni pri ĝi ne parolu, ke ĝi ludas komedion... La propono, eligi la reprezentanton de Bo­livio, estis aprobita per ĉiuj voĉoj kontraŭ unu. Ĝi estis voĉo de la konferencano Merian, kiu trankvile dormis malantaŭ sia tablo. Li vekiĝis tuthazarde, ĉar li preskaŭ estus sufokiĝinta per cigarrestaĵo fumata antaŭ la ek­dormo. Li leviĝis kaj diris: "Kontraŭ", kaj intencis tuj residiĝi, kiam la pargetoj de la salonego ekleviĝis kaj terura eksplodo malfermis grandegan truon en subajn ejojn. Poste ekŝutiĝis de la plafono la stukaĵo. La kon­ferencanoj falegadis malsupren. Kiam la fumo kaj la polvo sedimentiĝis, estis klare videble, kiel la konferenc­prezidanto pendas je krurumo sur fertrabo de nova­perinta ĉambrego kaj faras movojn kvazaŭ li vetnaĝus kaj dolorĝemis "Mon dieu, mon dieu." La instancoj unue supozis, ke temis pri atako fare de anarkistoj, sed per esplorado estis konstatite, ke la eksplodo havis neniun politikan fonon. Agento de unu fabriko pro­duktanta eksplodaĵojn atendis malsupre en teretaĝo kel­kajn partoprenantojn de la senarmiga konferenco, por proponi al ili la eksplodaĵon "vaŝingtonito" (washingto­nit), dumiloble pli fortan ol ekrazito kaj 1800 oble ol melinito. Erarokaze li prenis skatoleton kun eksplodaĵ­specimeno anstataŭ alumetskatoleto kaj malfermante ĝin, per frotado kaŭzis la eksplodon.

            Tial forveturis la lamulo Thomas Hawkins por resaniĝi sur sia jakto en Pacifiko. . .

 

 

Rimarko:

Ĉi tiun humuraĵon, pli poste libroeldonitan sub ti­tolo "Packonferenco", publikis J. Hašek la 25-an de decembro 1921 en gazeto Rudé právo (Ruĝa Rajto), taggazeto de la Komunista partio de Ĉeĥoslovakio. Temas pri satiro pri la Vaŝingtona konferenco de imperialismaj ŝtatoj, inaŭgurita la 12-an de novem­bro 1921. Tiu, kvankam ĝia programo estis senarmi­go, alvokis - dirite per hodiaŭa termino - al "armig­kompletigo."

            Genia invento de Jaroslav Hašek estas la nomo de la nova eksplodmaterialo - "vaŝingtonito".