KAREL JAROMÍR ERBEN
BUKEDO


EL ĈEĤAJ NACIAJ MITOJ

El ĉeĥa lingvo tradukis Dro Tomáš Pumpr
Ilustris Riko Mikeska.

Eldonis Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko. Praha 1938.
Presis Jaroslav Strojil, Přerov.



ENHAVO

BUKEDO
TREZORO
NUPTO-ĈEMIZOJ
TAGFEINO
ORA RADŜPINILO
KRISTNASKA VIGILIO
KOLOMBO
LITO DE GREGORO
NIKSO
SALIKO
LILIO
MALBENATA FILINO
PROFETINO
Komentaro
Lingvaj klarigoj


 

BUKEDO

Mortis patrin' kaj dormas sub razeno;
orfojn ŝi lasis sur la mond'.
Ili ŝin serĉis en ĉiu mateno
kaj reesperis pri renkont'.

Ŝia anim', sentante kordoloron,
revenis laŭ ilia pet':
enkorpis sin en et-folian floron,
kiu elkreskis sur la bed'.

Ili sciante laŭ la spir' intima,
ke ŝirmas ilin panja man',
la floron nomis: »Flor' Patrin-Anima«
(estas aroma timian').

Vi patruj-fabloj, mitoj de nacio,
Patrina Spiro kaj Arom',
mi ŝiris vin sur tomb' de l' historio -
Mi ŝiris. . . sed por kiu hom'?

Mi vin modeste ligos kaj bukedos,
orname maŝos per ruband',
kaj tiel mi vin sendos kaj ekspedos
al parencar' en fremda land'.

Eble filin' de familio sama
ekĝojos pro aroma flor',
eble eĉ filon spiro patrin-ama
ravos per sia bonodor'.

TREZORO

Sur monteto fagoj tronas
ĉe preĝejo malalttura;
de la turo tonoj sonas
tra vilaĝ' kaj forst' obskura.
Ne sonoroj delikataj
sin de rokoj reciprokas:
ligno-frapoj obtuzbataj
homojn al preĝejo vokas.

La vilaĝo ilin aŭdas,
supren kuras kaj laŭ kredo
en preĝejo Dion laŭdas. . .
Estas ĝuste Pask-vendredo.

Navo estas nuda, trista,
nigra drap' altaron tegas,
sur ĝi pendas korpo Krista,
ĥoro Pasionon legas.

Ĉu vi blankan inon vidas
post river' en forsto nigra?
Iras ŝi en marŝo vigla,
ion tenas, tre rapidas. . .
Kampistino tio estas!
Kaj ŝi ĉiam supren venas;
ŝin solena robo vestas
kaj ŝi idon brake tenas.
Kuras la virino pia
desur la dekliv' arbara,
kuras al montet' najbara,
kie altas Domo Dia.
Kaj nun antaŭ rivereto
ŝi rapidas kun impeto,
ĉar ĵus nun blovanta vento
de l' preĝejo portis tonon:

Ĥoro kantas Pasionon
pri terura Krist-turmento.
Preter roko ŝi rapidas. . .
»Ĉu ne vidas mi fantomon?
Ĉu min sensoj ne perfidas?. . .«
Tuj ekhaltas ŝiaj gamboj,
ŝi rigardas, retro paŝas,
ree haltas, vojon lasas:
»Jen la vojo inter kampoj,
jen la forsto, dens' arbusta!
Do ĝi estas vojo ĝusta. . .!
Dio, ĉu inkub' min premas?
Mi ja estas ĉe l' ŝtonbloko!
Kia ŝanĝo sur la loko. . . !«
Ŝi re haltas, re iremas,
kvazaŭ sonĝus ŝi post ŝoko;
mane viŝas vidon sian,
faras unu paŝon plian:
»Kia ŝanĝo sur la loko. . . !«

Kie ĉe l' densaĵ' arbara,
de preĝejo tricent paŝojn
granda ŝtono estis stara:
kiajn vidas ŝi vidaĵojn?

En montflanko fenomenas
granda pordo apertura,
kaj - ŝi tion ne komprenas -
vojon baras ŝtono dura,
vojon baras tuta roko,
kvazaŭ jam de praepoko.
Sub la teron iras halo,
iras koridor' sen fino,
masonita el kristalo.

Malproksime sub plafono
en malluma monta sino
fajro brilas en la fono:
Flamas blanka fajro pure
kiel nokte pala luno,
flamas ruĝe kaj purpure
kiel subiranta suno.

Dum ŝi vidas ĝin konsterne,
ĝis la pordo ŝi alvenas,
vidon per la man' subtenas
kaj rigardas al-interne.
»Dio! Kia estas helo!«
Iras unu paŝon pli ŝi,
daŭras la okulojn viŝi;
»Tio estas stranga helo!
Kio estas tiu belo?«
Sed ŝi iri ne aŭdacas,
nur ekstere embarasas.
Dum ŝi staras kaj hezitas,
ŝia timo jam degelas,
tiu groto ŝin incitas,
la sciemo ŝin plu pelas.
Kaj ŝi plu komencas marŝi,
kvazaŭ io vokus al ŝi.

La interno ŝin altiras
ŝi al-meze iri ekas,
paŝ-post-paŝe ŝi plu iras. . .
Paŝoj surdan eĥon vekas.
Ju plu la virino venas,
kreskas tiu stranga helo. . .
Jam finiĝas longa kelo.
La virino preskaŭ svenas,
fermas vidon ĉe l' spektaklo,
ĉar la lumo faras blinda
kaj videblas plej mirinda
fenomeno de miraklo.
Tiom hele, tiom bele
povas esti nur ĉiele!
Kaj la pordo staras dise
al salono alabastra:
Oro tegas ĝin kulise,
kristal-pura ar' pilastra
staras sub plafono vasta
kaj rubenoj ĝin ornamas.
Ĉe l' ambaŭa pordoflanko
sur marmora glata planko
en duopo fajro flamas
- vi ne vidis, vi ne kredas -
kaj la flam' neniam cedas.
Super la arĝent' sinistre
fajro al la lun' similas,
dekstre - super or' - persiste
fajro kiel suno brilas.
Brilas, brilas flam' senfine
brilas groto ilumine,
trans trezoroj en kaverno
flamas fajroj ĝis eterno,
kaj la flam' neniam cedas.

Kaj ŝi haltas, kaj hezite
sur la sojlo sin ne movas,
staras, staras blindigite,
alrigardi ŝi ne povas.
Sidas al ŝi la infano
sur maldekstra; dekstra mano
la okulojn viŝas frote.
Sed postkiam ŝi engrote
iomete kuraĝemis,
jen profunde kaj envie
el la koro ŝi ekĝemis
kaj ekrezonadis tie:
»Dio! Tiom da mizero
havas mi en vivolukto!
Eĉ malsaton! - Kaj sub tero
en la groto sen produkto
kiom kuŝas da trezoro,
da arĝento kaj da oro!
Se mi prenus nur etkvante
el tiu amaso riĉa,
ho, mi estus plej feliĉa,
ĉion por la knab' havante. . .«

Dum ŝi staras duonvole,
ŝia timo de ŝi falas,
ŝi sin signas kruc-simbole,
iras, kie fajro palas.
Iras, levas arĝentpecon,
sed rapide ĝin remetas -
ree levas kaj provetas
ĝian pezon kaj brilecon.
Ĉu ĝin lasos la virino?
Ne! Ŝi kaŝis ĝin en sino. . .
La eksperiment' sukcesis:
»Dio gvidis mian paŝon
en ĉi tiun trezor-kaŝon!
Certe Dio ĝin permesis.
Tion devas mi profiti,
nevolante Dion spiti!«

Tiel la virin' konjektas,
sin senigas de l' infano,
sur la planko genuflekse
jupon sternas plej amplekse,
kaj plezure kun elano
la arĝenton ekkolektas.

»Jes, min gvidis Dia mano,
kaj riĉigi nin afablas!«
El trezoro ŝi akceptas -
Ŝia sin' jam tiom plenas,
ke ŝi stari ne kapablas,
sed ŝi eĉ en tukon prenas. . .
La arĝento ŝin infektas!
Ŝi foriri volis ĵuse,
kaj la filon ŝi forgesus. . .
Kiel ŝi lin prenu pluse?

Estas knabo dujar-aĝa.
Ĉion perdi ja necesus.
Tio ŝajnas ne tro saĝa.
Kion fari nune? Ĉar ŝi
kun ambaŭ ne povas marŝi!

Panjo kun arĝent' survojas
kaj la knabo pri ŝi ĝojas:
»Panjo, panjo!« li balbute
vokas, plaŭdas man-salute:
»Nu, silentu, eta filo,
restu iom en trankvilo,
mi revenos postminute!«

Kaj ŝi tra la pord' malferma
kuras el la ej' kaverna,
transrivere, transdeklive
kuras ĝoje, kuras vive. . .
Kaj tuj kure ŝi revenas,
ŝia sino re malplenas.
Kaj ŝi ŝvitas, lace spiras,
kiam ŝi al cel' aliras.
Kaj la blovetanta vento
de l' preĝejo portas tonon:
Ĥoro kantas Pasionon
pri terura Krist-turmento.

Dum ŝi tra la hal' rapidas
»Panjo, panjo!« knab' balbutas,
antaŭĝoje ŝin alridas
kaj mangeste ŝin salutas.

Sed ŝi kuras kun ignoro
al la dua flank' de l' halo:
Pli valoras la metalo
kaj el la metaloj : oro!
Ŝi sur planko genufleksas,
jupon sterne disampleksas
kaj plezure kun fervoro
ĝin plenigas per la oro.
Kvankam stari ŝi klopodas,
ŝi eĉ plenan tukon nodas. . .
Ŝia koro dance batas,
ŝi feliĉa sin konstatas.

Ŝi kun oro for pilgrimas
sed la knabo plore timas:
»Panjo! Panjo!« knabo plendas
manojn al patrin' etendas,
timon montras kaj esprimas.
»Nu, silentu, eta filo,
restu iom en trankvilo!«
Ŝi al ido sin klininte
manon en la sinon metas,
du monerojn elserĉetas,
ilin interfrapas tinte:
»Vidu! Panjo havas oron!
Tin. . tin. . ! Aŭdu la sonoron!«
La infana plor' ne haltas,
ŝia koro dance saltas.
Kaj ŝi tiras el la sino
oron per tutplena mano,
donas ĝin al la infano:
»Kion donos la patrino?
Nu, silentu, eta filo!
Tin. . tin. . ! Ĝi sonoras tinte!
Restu iom en trankvilo,
mi vin prenos reveninte.
Ludu, ludu nur ĝentile
kaj atendu min trankvile!«

Kaj ŝi kuras tra la pordo,
idon lasas en interno,
ŝi elkuras el kaverno,
venas al la riverbordo;
transrivere, transdeklive
kuras ĝoje, kuras vive. . .
kaj kun oro en la mano
haltas antaŭ la kabano:

»He, vi dom' maleleganta
kaj senĉarma! do adiaŭ!
Ĉar mi eble jam hodiaŭ
estos de vi foriranta.
For el la obskur' arbara
for de l' patra domtegmento!
En komforto senkompara
vivos mi, kaj en kontento.
For, for el ĉi tiu lando
iros mi kun gaja volo,
kaj min portos mia plando
al la riĉa metropolo!

Mi aĉetos burgojn, teron,
regnon kun titolo digna
kaj forlasos la mizeron -
Do adiaŭ, domo ligna!
Ne plu estas mi vidvino,
kiun vivo premas dure,
ĉar jen al mi en la sino -«
nun rigardis ŝi plezure.
Ho, kial ŝi rigardemis!
De teruro ŝi ekpalis,
de teruro ŝi ektremis
kaj eĉ preskaŭ svene falis.
Ĉar ŝi vidas. . . kion vidas?
Eble sensoj ŝin perfidas?
Kio, kio ŝin teruras?
Ŝi la putran pordon puŝas,
al la kesto krie kuras,
kie la arĝento kuŝas
kaj la keston malseruras. . .
La arĝento ne troveblas -
- ŝi delire preskaŭ febras -
ŝtonoj ĝin nur anstataŭas!
Ĉu ŝi or-dukatojn havas?
En la sin' argilo flavas!
Ŝi la ŝancojn adiaŭas. . .
Ŝi sin peke kompromitis,
la feliĉon ne meritis.

II.

Dum imagis ŝi dolore
tiun perdon kun deprimo,
jen tra koro kaj animo
la tranĉil' penetris bore.
Sub ekkrio tremis muroj:
»Mia ido, ido kara!«
»»Ido kara - kara - kara- ««
eĥis en arbar-obskuroj.
En terura antaŭsento
ŝi kuregis kun lamento,
fluge kiel bird' rapidis
tie en arbar' serĉonte
kaj sub la preĝej' surmonte,
kie ŝin la or' perfidis.

De l' preĝej' blovanta vento
portas plu nenian tonon:
Ĥoro finis Pasionon
pri terura Krist-turmento.
Kio ŝanĝis regionon?
Kiajn vidas ŝi vidaĵojn?
Huhu! En la dens' arbara
de l' preĝejo tricent paŝojn
estas granda ŝtono stara!
Ŝi ne vidas la salonon,
ne videblas eĉ la roko
kvazaŭ jam de praepoko!

La hororo ŝin teruras
kaj ŝi serĉas pli detale
tra densaĵoj, kaj mort-pale
trans la monto krie kuras. . .
Okulumas ŝi freneze
kun pal-griza buŝ' kadavra
kuras, kuras arbarmeze
kun rapido plej kapabla.
»Ve! Ne estas loko ĝusta!«
Membrojn vundas branĉo-ŝiro,
krurojn pikas dorn' arbusta,
malproksimas cel-akiro,
ne troveblas la eniro!

Ree ŝi lamentas krie,
kaj dolore ploras vee:
»Kiu vin alportos ree?
Ho, kie vi estas, kie?«

»Mi sub ter' profunde sidas -«
flustre ventbloveto venas:
»la okuloj min ne vidas,
la oreloj ne komprenas.
Estas tio stat' beata:
Mi senmanĝe kaj sentrinke
sur marmora planko glata
oron interfrapas tinte.
Tag' ne sekvas noktan horon,
dormo sin neniam trudas,
mi senĉese bele ludas:
Tin... tin...! Aŭdu la sonoron!«

Sed ŝi harojn ŝire taŭzas,
kaj ne ĉesas ŝi nek paŭzas
por momento intervala.
Sangas, falas ŝi altere
kun vizaĝo morte pala,
ve! vokas ŝi malespere:
»Kie vi nun estas, ho ve!
Ĉu mi vidos vin retrove?
Mia, mia ido kara!. . .«
»»Ido kara - kara - kara!««
eĥas la densaĵ' arbara.

III.

Pasas tago, unu, dua,
baldaŭ jam semajno pretas,
eĉ monato jam kompletas
kaj somero kontinua.

Sur monteto fagoj tronas
ĉe preĝejo malalttura;
ĉiutage tonoj sonas
tra vilaĝ' kaj forst' obskura.
Se matene eksonoras
la invito al altaro,
venas viro el kamparo,
Dion laŭdas kaj adoras.
Ĉu vi povas min instrui,
kiu tie kapon klinas?
La kandeloj bruli finas,
sed ŝi daŭras plu genui.
Eble ŝi ne spiras tute?
Ne, ŝi tiel preĝas mute,
pala, en rigida pozo.
Eble trafas la supozo. . .?!
Se preĝejon ŝlosas oni,
ŝi foriras interfage
kaj ni povas ŝin rekoni
kiel ŝi promenas vage.
Kaj ŝi paŝas, paŝas lante
la irejon traarbaran
sub la roko reserĉante
la konatan ŝtonon staran.
Nun ŝi ĝemas: »Ho infano!«
kaj dolore eklamentas,
frunton kovras per la mano
kaj la larmoj eltorentas.

Povrulino el kabano!
Ĉiam palas trist-miene,
vagas mute, sen ekrido,
ne klariĝas ŝia vido
al-vespere de-matene.
Nokte sonĝoj ŝin turmentas;
se vekiĝas ŝi ĉagrene,
jam ŝi sian faron pentas. . .
»Ido kara, kara ido!
Ho ve, Dio, ve, kompaton!
Ho, indulgu mian staton!«

Pasis la someraj varmoj,
la aŭtuno, vintro pasis -
La ĉagreno ne forpaŝis,
ne sekiĝis ŝiaj larmoj.
Ree la printempo belas,
sub sunkisoj tero floras;
la ĉagreno ne degelas,
la vidvino ĉiam ploras.

IV.

Aŭdu! Supre inter fagoj
de l' preĝejo malalttura
disaŭdiĝas ligno-krakoj
tra vilaĝ' kaj forst' obskura.
La vilaĝo ilin aŭdas,
supren kuras kaj laŭ kredo
en preĝejo Dion laŭdas.
Estas ĝuste Pask-vendredo.

Blovetanta printemp-vento
de l' preĝejo portas tonon:
Ĥoro kantas Pasionon
pri terura Krist-turmento.

La virino el arbaro
venas al rivera rando.
Kial tardas ŝia plando?
Datreveno de la jaro
kiel ŝarĝo ŝin deprimas!
Paŝ-post-paŝe jam proksimas
tiu kruta roka vando.
Vidu! Ĉe l' densaĵ' arbara
de l' preĝejo tricent paŝojn,
kie l' ŝtono estis stara,
kiajn vidas ŝi vidaĵojn?
En montflanko fenomenas
granda pordo apertura,
kaj - ŝi tion ne komprenas
vojon baras ŝtono dura,
vojon baras tuta roko
kvazaŭ jam de praepoko.

Kiel la virino timas!
Ĉar vidiĝas kun aflikto
tuta pezo de l' delikto,
kaj ĉagreno ŝin deprimas.
Sed ne baras ŝin hororo:
Ŝi kun timo kaj espero
salte kuras sub la tero
tra l' konata koridoro.
Kaj la pordo staras dise
al salono alabastra.

Kaj kristala ar' pilastra
staras sub plafono vasta
kaj rubenoj ĝin ornamas.
Ĉe l' ambaŭa pordoflanko
sin marmora alata planko
en duopo fajro flamas:
Super la arĝent' sinistre
fajro al la lun' similas,
dekstre super or' persiste
fajro kiel suno brilas.

Ŝi alkuras kaj hororas
en la tim-espera sento,
sed trezorojn ŝi ignoras:
Nek je oro nek arĝento
ŝi rigardas kaj avidas.
»Panjo! Panjo!« jen ŝi aŭdas
idon, kiun ŝi priploras,
ŝia knabo ŝin alridas
kaj per manoj ĝoje plaŭdas.

Ŝi ne spiras, ne haltemas,
ŝi de timo tute tremas,
knabon kapti tuj decidas
kaj en malespera troto
kuras kun li el la groto.
Krak! Krak! Huhu! Ekas muĝi
post ŝi en la mont-interno:
Rube falas la kaverno,
post ŝi ne ekzistas plu ĝi.
Krakoj, frapoj, vento bruas,
forta movo teron skuas. . .
»Ho Madono! Helpu fuĝi!«
Ŝi sin kun angora voko
retroturnas al la pordo.

Kia ŝanĝo sur la loko!
Ĉesis bru', ĉe rand' arbara
granda ŝtono estas stara,
ĉio estas en la ordo.
Ne troveblas koridoro. . .
ĵus nun la preĝeja ĥoro
ĉesis kanti pri Krist-morto.

La virino pene spiras,
timigate de l' hororo
en malaspera angoro
kun infan' galope iras.
Ŝi lin al la brusto premas,
ja eĉ nun ŝi pri li timas. .
Tiu rok' jam malproksimas,
sed ŝi ne rerigardemas.
Ŝi al forsto venas kure
kaj timeme kaj plezure
al la forstkabano venas.
Ŝi genuas sur la plankon
kaj nun ŝi ekpreĝas varme.

Ho kiel ŝi ploras larme
kaj al Di' esprimas dankon!
Ŝi la idon kis-karesas,
lian frunton, manojn, vangon
kaj ĝojegi ŝi ne ĉesas.

Sed jen: Kia estas brilo?
Kio tintas? Or-dukatoj,
kiujn donis ŝi ludilo
lastan jaron al la filo
tie en la kazematoj!

Sed ne vekis la atenton,
kio kaŭzis tian penton!
Kiom ŝi priploris tion!
Sed ŝi tamen dankas Dion ,
idon tenas pli intense. . .
Estis sperto tre amara,
ke ne o r o, sed kompense
i d o estas la pli kara.

V.

La preĝejo ekruinis
kaj disfalis ĝiaj brikoj;
ĝia sonorado finis,
putras eĉ la fag-radikoj.
Avoj scias la rakonton,
kvankam multon jam forgesis.
Tamen la popol' ne ĉesis
montri tiun faman monton.

Al geknaboj dum nokthoro
ĉe la vintra kamen-brulo
rakontemas maljunulo
pri vidvino kaj trezoro.

NUPTO-ĈEMIZOJ

Post dekunua hor-kulmin'
plu lumas lampa ilumin'
ankoraŭ lumas, lumas hel'
en lampo super preĝ-skabel'.

Malalta ĉambro; sub plafon'
pendas bildeto de Madon'
roz' kun burĝono: jen portret'
de Di-Patrin' kun Jezuet'.

Sub la potenca Sanktulin'
virgino pie klinas sin.
La brakojn kruce metas ŝi,
kun kapo-klino petas ŝi
kaj ĝemas en humila poz' ,
el la okuloj fluas ros'.
La larmoj fluas cent kaj cent
sur blankan bruston en torent'.

»Ho Dio! Kie la patret'?
Jam kreskas sur li tomba bed'.
Ho Dio! Kie la patrin'?
Oni ŝin metis apud lin.
Fratino mortis kiel id',
la frato falis en milit'.

Mi amis knabon. . Por la fraŭl'
mi riskus vivon sen bedaŭr'.
Foje foriris la amant'
kaj lin forglutis fremda land'.

Li en la mondon iris for
kaj min konsolis en la plor':
»»Prisemu kampon per la lin',
kaj ĉiam rememoru min!

Ĉi-jaron: ŝpinu kun preciz';
la duan: kresku tol-proviz';
la trian: brodu sur ĉemiz'!
Kudru ĉemizojn du, kaj jen:
vi kronos vin per rosmaren'.««

Ĉemizoj pretaj sen la mank'
jam longe kuŝas en la ŝrank',
jam velkas rosmarena plant',
sed ne revenas la amant'.
Lin sorbis fremda homa ar'
kiel ŝtoneton vasta mar'.
Li ne aŭdiĝis jarojn tri. . .
Kaj ĉu li vivas - scias Di'.

Madono, via helpa kor'
plenumu petojn kun favor'.
Plenumu vortojn de l' preĝad',
revenu al mi la amat'.
Bonvolu hejm-eskorti lin -
aŭ lasu, lasu morti min!

Plej grandajn ĝojojn kaŭzas li.
Sed vivi sen li? Naŭzas ĝi.
Maria, helpu per subten',
se mi vin petas en ĉagren'!«

Moviĝis la Madon-portret' -
ekkriis ve! la knabinet'.
Malhela meĉo de l' lantern'
estingiĝis kun sibla tern'.
Estis la mov' nur venta blov'?
Aŭ signo pri la katastrof'?

Paŝ-paŝoj preter parapet',
frap frap frap! sur fenestra bret':
»»Ĉu dormas aŭ ĉu viglas vi?
knabino, hejmen migras mi. . .
Kiel vi fartas, ho trezor'?
Ĉu min vi portas en memor'
aŭ aliulon en la kor'?«

»Ho Dio! Estas vi, amat'?
Mi pensis ĵus pri via stat'.
Ĵus nun mi preĝis, vidu jen,
pri via sano kaj reven'. . .«

»Por kio preĝ'? Ne faru ĝin;
al longa voj' preparu vin.
Lumas la lun'. Jen bona ŝanc'
por forvojaĝo kun fianĉ'.«

»Pro Dio, ĉu nun sen neces'
vojaĝu ni en noktomez'?
Aŭskultu: Muĝas uragan'. . .
Atendi tagon : bona plan'!”

»He, tagas nokto, noktas tag' -
min tage premas sonĝ-imag. . .
Antaŭ matena kokerik'
nin kroĉu la geedza lig'.
Preparu vin kun rapidec',
hodiaŭ estu mi la edz'!« -

Dezerta estis nokt-pejzaĝ',
profunde dormis la vilaĝ',
pendis la lun' sur firmament'
kaj uraganis ŝtorma vent'.

Li iris en galopa kur'
ŝi sekvis pene en konkur'.
Ulule bojis hunda ar',
kiam preteris la hom-par'.

Avizis ja la hunda hojl':
Mortinto marŝas preter sojl'. . .
»En tiel luna nokta hor'
revivas la mortinta ĥor'. . .
Ĉu sen atend' la morta gent'
ne premas vin per tima sent'?«

»Kial? En via akompan'?
Krome min ŝirmas Dia man' -
Diru, ĉu vivas famili'?
Patro? parolu ja pri li,
kaj pri patrin', ilia san'. . .
Ĉu ili prenos min infan'?«

»Vi tro demandas, mia am',
rapidu, vidos vi ja jam. . .
Rapide pasas hor' post hor',
sed celo ĉiam estas for.
Kion vi portas en manplat'?«

»Ĝi estas libro por preĝad'.«
»Kial la libron sen neces'?
Ĝi ŝarĝas kvazaŭ ŝtona pez'.
For la balaston! Vidos vi,
ke kiel mi rapidos vi. . .«

- Forĵetis ĝin mem la fianĉ'
kaj pasis tuj dekmejl-distanc'.
Trans monto li plu gvidis ŝin,
trans rok', arbaro, trans ravin'.
Ie en boskoj ĉe la voj'
refrenis sovaĝ-hunda boj'.
Avizis la noktua kriĉ' ,
ke proksimiĝas malfeliĉ'. -

Li iris en galopa kur',
ŝi sekvis pene en konkur'.
Sur dornoj, ŝtonoj, sur rokar'
marŝis la blanka kruro-par'.
Ŝi marŝis, marŝis sen ekhalt',
kaj sange farbis sin la kard'.

»Ĉe tiel hela luna brul'
mortintoj iras kun vivul'.
Ĉu akcident' ĉe l' morta gent'
ne premas vin per tima sent'?«

»Kial ja, se min gardas vi?
Kaj krome min rigardas Di'.
Rakontu pri alia tem'!
Pri via domo diru mem
ĉu estas gaja?
Gravas plej,
se ne tro foras la preĝej'!«

»Vi tro demandas, mia am',
sed baldaŭ vidos vi ja jam.
Kaj ne ekhaltu la pilgrim',
ĉar celo en la malproksim'. . .
Kion ĉe zono portas vi?«

»Ĝi estas mia rozari'.«
«Vin premas la serpenta ĉen'
per sufokanta ĉirkaŭpren'
kaj vin senigas de la spir'.
For ĝin, ĉar urĝas plua ir'!«

- Do ĝin forĵetis la fianĉ'
kaj pasis dudekmejl-distanc'. -

Ili plu marŝis trans eben',
trans marĉoj, akvo, trans razen'.
Petole el la marĉ-vapor'
ascendas la vagluma ĥor';
kvazaŭ kun ĉerko marŝas laŭ
du longaj vicoj: naŭ kaj naŭ.
El marĉo sonas rana kvak'
kvazaŭ la ĥor' ĉe sarkofag'. .

Li iras en galopa kur',
sed jam malfortas ŝia krur'.
Kaj la knabinon, ve sen help' -
en krurojn vundas akra herb'.
Sur la folioj de filik'
sango atestas pri la pik'. ,

»Belas la luna nokto, ĉu?
Nun homojn vokas tombo-tru'.
Ĉu sen atend' la tombo-tent'
ne premas vin per tima sent'?«

»Ĉe vi? Malpravas la parol'.
Krome min ŝirmas Dia vol'. -
Sed iom haltu en la kur',
iom ripozi lasu nur!
Mi perdas fortojn sen ekhalt'
kaj koron pikas la ponard'!«

»Nur pli, nur plu, kaj kun kuraĝ',
baldaŭ finiĝos la vojaĝ'.
Fulme rapidas tempopas',
atendas fest' kaj gast-amas'.
Kion ja pendas - diru nur -
ĉe via kolo sur la ŝnur'?«

»De panjo la Savint-figur'.«
»La ora kruco de Savint'
per akraj eĝoj, akra pint'
nin ambaŭ pikas. Sen la bild'
vi flugos same kiel bird'.«

- Do ĝin forĵetis la fianĉ'
kaj pasis tridekmejl-distanc'.

Kaj vidu jen: Sur la eben'
domego - stranga fenomen':
kun sonoril' sur kampanil',
fenestroj en ogiva stil'.

»Ĉu vi jam vidas, karulin'?
Jen nia cel', rigardu ĝin.«

»Preĝejo? Pro la Di-indulg'!«

»Kia preĝejo? Mia burg'!«
»Tombejo? Krucoj en seri'?«

»Ne tomboj! Parko estas ĝi!
Rigardu nur kaj kun plezur'
rapide saltu trans la mur'!«
»Lasu min, lasu sen invit'!
Sovaĝa estas via vid',
vi havas spiron de serpent',
en frosta koro mankas sent'!«

»Kial nun tia malkuraĝ'?
Mi havas ĉion laŭ la plaĉ'!
Eĉ da la sang' necesa kvant'
hodiaŭ estos kun viand'.
Kion vi portas en valiz'?«

«Por mi kaj por vi po ĉemiz'.«

«Por mi kaj vi sufiĉas ĝi.
Ni nepre ne bezonas pli.«

Kaj la valizon kun grimac'
li ĵetis al la tombo-plac'.
«Rigardu min, ne timu, hej!,
trans muro saltu al tombej'!«

»Ĝis nun vojaĝon gvidis vi,
sur misa voj' rapidis mi,
sekvante vin kun kor-fidel'.
Eĉ nun min gvidu al la cel'!«

Kaj li transsaltis sen hezit',
ne ekpensinte pri perfid'.
Li saltis supren klaftojn kvin,
sed malaperis la knabin'.
Sola atest' pri la forest':
ekflirtis ŝia blanka vest' -
Kaj tre proksimis ŝia kaŝ',
li ne suspektis pri ruzaĵ'.

Jen kamereto por eskap':
Malalta pordo, rigla klap'.
Fermiĝis pord' kun laŭta knar',
riglilo estas ŝia bar'.
Fenestroj mankas. En obskur'
lumas la lun' tra fendoj nur.
Fortika estas tiu dom';
en ĝi sur breto - morta hom'.

Ekstere bruo kaj alarm':
multiĝas tomb-fantoma svarm';
klaketas la skeleta band'
kaj jene sonas raŭka kant':

»La karnon tomben! La anim'
eterne pentu pro la krim'!«

Kaj la fianĉ' insistas jam
frap frap frap! sur la pordo-fram':
»Mortint', vekiĝu el la mort',
malriglu anson de la pord'!«

Kaj sur tabul' leviĝas li,
per man' okulojn viŝas li,
moviĝas korp', leviĝas kap'
kaj ronde serĉas lia gap'.

»Ho Dio, nun protektu min!
Diablo ne difektu min!
Mortinto, kuŝu! Dia grac'
vin benu per eterna pac'!«

Sur bret' kuŝiĝis la mortint',
liajn okulojn tegis blind'. -

Frap frap frap! ripetiĝas jam
pli forte sur la pordo-fram':
»Hola, mortinto, sonas vek',
malfermu pordon, hola ek. . . !«

Post tiu voĉ' kaj sono, ve,
vekiĝas morta homo re. . .
rigida mano - ho misŝanc' -
jam celas al la pordo-ans'.

»Kristo, mi petas pri kompat'
en mia plej mizera stat'. . .
Kuŝu, mortint'! Vin savu Di',
Dian pardonon havu mi!«

Post tiu preĝ', post tiu pet'
la hom' rektiĝis sur la bret'.

Frap frap...! kun pli intensa laŭt';
preskaŭ surdiĝas ŝia aŭd'.
»Hola, mortinto, hola ho,
tiun vivanton donu do!«

Je tria foj' - ho misa fat'
la hom' vekiĝas el dormad';
serĉas l' okul' sen vivo-brul'
la preskaŭ-mortan en angul'.


»Maria, en la malfacil'
subtenu min ĉe via Fil'!
La preĝo estis erareg',
ekskuzu min en mia pek'!
Ho Helpantino, ho Madon',
nun min senigu de malbon'!«

Subite jen sonora vok':
ekkantis la vilaĝa kok'.
Kaj ĉiuj kokoj per refren'
avizas: venas la maten'.
Ĉe ŝia flank' - al Dio dank' -
la morta falis al la plank'.

Homoj irante al la mes'
miregas pri strangaĵ': ja jes!
Malplena tombo sen argil',
knabino en kamer-azil';
sur ĉiu tombo - ho surpriz' -
blanka ĉifono el ĉemiz'.

Knabin', vi en ekstrema hor'
vin turnis al la Di-favor'
kaj la fianĉon sendis for!
Alie vin, ho junulin',
trafinta estus vivofin'.
Pereus via korpo, ĉar
ĝi samus kun la ĉemiz-par'.

TAGFEINO

Staras bub' ĉe benkorando,
krias kun plej verva ard'. . .
»Mutu!« laŭtas la komando.
»Do silentu, vi bastard'!

Jam tagmezon aŭdas ja mi,
patro venos el okup',
kaj pro vi jen ĉesas flami
en la forn', vi aĉa bub'!

Jen husaro, koko, ĉaro;
ludu, ludu do, karul'. . . !«
Sed la tuta ludilaro
krak...! krak...! flugas al angul'

kaj la krio plu refrenas. . .
»Vi fripon', vi ŝokas min! - -
Tagfeino por vi venas!!
Aŭdu, mi jam vokas ŝin:

Prenu mian aĉan filon ,
Tagfeino, prenu nur. . . ! « -
Sed jen aŭdu: La ŝlosilon
iu turnas en serur'.

Bruna, ĝiba in-staturo
kun bastono en la man',
kun kap-tuk', kun kurba kruro ,
voĉo kiel uragan'.

»Donu idon!« - »Kristo mia!
Pro la pek' ne punu min!«
Kvazaŭ morto-vent' glacia
spirus ĵus: jen Tagfein'!

Kaj ŝi tablon jam proksimas,
kiel ombro ŝovas sin. . .
La patrin' terure timas
knabon kaŝas en la sin'

kaj lin al si firme premas
kun horora rerigard'.
La Feino plu iremas,
plu iremas sen ekhalt'. -

La Feino jam atakas,
jam la knabon prenas ŝi. . .
»Kristo, helpu!« filon brakas
la patrin' kaj svenas ŝi.

Jen: unu- du- tri-. . . avizas
la tagmezon son-agord';
klinko klakis, pordo disas,
patro staras en la pord'.

Kuŝas la patrino svene,
knabon premas al la mam'. . .
Ŝin li vekis - kvankam pene -
sed la knab' ne spiris jam.

ORA RADŜPINILO

I.

Arbaron ringas kampa val'. . .
Sinjoro rajdas sur ĉeval',
li rajdas sur ĉevalo nigra
kaj sonas huf-tintado vigla,
sola rajdas li.

Li haltas antaŭ kabanet'
kaj frapas pordon kun la pet':
»Trinkigu min el akvo-glaso,
mi erariris dum la ĉaso;
kaj gastigu min!«

Knabin' eliras : Rozburĝon',
plej bela en la region'.
Akvon alportas ŝi elpute
kaj ĉe ŝpinil' eksidas mute,
ŝpinas ŝi el lin'.

Li staras kvazaŭ sen la viv',
li scias eĉ ne pri soif',
ne ĉesas ŝin observi gvate,
kiel ŝi ŝpinas delikate -
bela ŝpinistin' !

»Ĉu vin jam svatis la fianĉ'?
Se ne, jen via nupto-ŝanc'!«
Kaj li komencas ŝin karesi.
»Ho, tion povas al vi jesi
nur patrina vort'.«

»Sed kie estas la patrin'?
Mi tie ĉi ne vidas ŝin.«
»Kun la filin' post tagofino
revenos la duon-patrino
el proksima urb'.«


II.

Arbaron ringas kampa val'
sinjoro rajdas sur ĉeval'.
Li rajdas sur ĉevalo nigra,
kaj sonas huf-tintado vigla,
al la ligna dom'.

Li haltas antaŭ la kaban'
kaj pordon frapas lia man':
»Malfermi pordon jam bonvolu,
ke mia kara min konsolu,
ke mi vidu ŝin!«

Eliris seka virinaĉ':
»Kion alportas via plaĉ'?«
»Mi portas en la domo ŝanĝon:
Por vi bofilon, kaj fianĉon
por la adoptin'.«

»Kia feliĉo kaj surpriz'
kia feliĉo sen aviz'!
Bonvolu iri en la domon!
Sed mi ne scias vian nomon,
kiel venis vi?«

»Min, reĝon de la imperi',
hazardo gvidis tien ĉi.
Vi en arĝent' kaj oro dronos,
se vi filinon al mi donos,
tiun de l' ŝpinrad'.«

»Ho reĝa moŝto, ho surpriz'!
Tia feliĉo sen aviz'!
Mi staras tute konfuzite.
Ni restu - kvankam senmerite -
sub la reĝa grac'.

Sed mi vin ĝenos per la pet':
Pli taŭgus mia filinet'.
Ili similas - ho miraĵo -
kiel okuloj en vizaĝo. . .
Silke ŝpinas ŝi!«

»Ne plaĉas al mi la sugest'.
Do min obeu sen protest'!
Kaj morgaŭ ĉe la matenhelo
mi vin atendos en kastelo
kun la adoptin'.«

III.

»Filinjo, estas jam maten'.
Atendas reĝo kaj festen'.
Kiu profetis la avancon?
Sed mi favoras vian ŝancon
al vi en kastel'.«

»Fratin', rapidu, jen la vest'!
Oj, tio estos edziĝfest',
oj, tio estas kariero,
dume mi restas en mizero. . .
Nu, je via san'!

Vestu vin en la rapidec',
malpaciencus via edz'!
Malantaŭ forstoj nia Dora
ĉesos nin esti rememora -
Tamen, venu jam.«

»Kial kaŝiĝas la ponard',
panjo, en via vesto-fald'?«
»Ni pikos per ĝi en viv-risko
okulojn al la bazilisko -
Venu, venu nur!«

»Kial, fratinjo, via brak'
kaŝas hakilon sub la jak'?«
»Ni per ĝi en arbara nesto
forhakos krurojn de rabbesto -
Venu, venu nur!«

En kaŝa lok', en forsta nest':
»Vi estas la serpent' kaj best'. . .«
Montoj kaj forstoj eklamentis,
kiele ili ŝin turmentis
kaj mistraktis ŝin!
»Nun kun la reĝo en plezur'
kiel vi volas ĝoju nur.
Braku la korpon beltalian,
rigardu helan frunton lian,
bela ŝpinistin'!

»Nun, panjo, kion fari? Ĉar
jen la okuloj, membroj kvar.«
»Prefere ilin kun vi prenu,
por ke neniu al ŝi venu,
ne sanigu ŝin.«

Kaj plue post la forsta lim':
»Filinjo, vin ne premu tim'!
Ĉar tio estas avantaĝo:
Kiel okuloj en vizaĝo
samas vi kun ŝi.«

Oni atendis ilin, eĉ
el burgo gvatis mem la reĝ'.
Kun Korto iris li renkonte,
la fianĉinon salutonte
en plej firma fid'.

Kaj estis nupto. . Ne, malvirt'!
La fianĉin' en gaja flirt'.
Kaj oni dancis, kante voĉis,
muzikis, manĝis kaj diboĉis
ĝis la sepa tag'.

Sed okan tagon reĝo, ve,
foriri devis kun arme'.
»Restu adiaŭ, mia kara,
mi iras al batal' amara
kontraŭ malamik'.

Post ol mi hejmen venos jam,
refreŝos flor' de nia am'.
Sed por memori min, edzino,
okupu vin nur pri la ŝpino
kun diligentec'!«

IV.
Kaj kiel fartis la viktim'
en la arbaroj post la krim'?
Tra ses apertaj vundoj el ŝi
sin ŝia vivo daŭris verŝi
trans la verda musk'.

Alridis ŝin la sorto tre,
nun ŝin minacas morto, ve. . .
La frosto sangon koagulis -
Ve, ke ŝin reĝo alokulis,
ve al la moment'!

Subite en la rokangul'
aperis stranga maljunul'
kun grizaj haroj, barbohava;
kaj li al sia groto kava
ŝin transportis mem.


»La tempo urĝas, iru, fil'!
Jen estas ora radŝpinil'.
Ĝin en kastelo rekomendu,
sed por nenio ĝin forvendu,
por du kruroj nur.«

En Korto sidas la infan',
kun or-ŝpinrado en la man'.
Lin la reĝin' fenestre vidas:
»La radŝpinilon mi avidas,
tiun el la or'!

Do iru al li, ho patrin',
por kio li forvendos ĝin?«
»Aĉetu, damo, ĝi ne karas,
ĉar mia patro ne avaras.
Donu krurojn du.«

»Du krurojn? Hoho! Stranga prez'!
Mi tamen ĝin posedos, jes.
Panjo, en la kamero fora
kuŝas la kruropar' de Dora,
donu ĝin al li.«

La knabo kun la kruropar'
rapide kuris al arbar'.
»Filo, alportu Akvon Vivan.
Mi lavos vundon respektivan,
por sanigi ĝin.«

Li metis vundon al la vund':
la krurojn movis viv-inund',
la membroj ree kreskis tutaj,
kvazaŭ estunte sen-amputaj
jam de origin'.

»Iru, ho filo! Sur la bret'
kuŝas la ora spindelet'.
Ĝin en kastelo rekomendu,
sed por nenio ĝin forvendu,
por du brakoj nur.«

En Korto sidas la infan'
kun or-spindelo en la man'.
Reĝino lin fenestre vidas:
»La or-spindelon mi avidas
por tiu ŝpinrad'!

Eliru, panjo, el kastel',
demandu pri la or-spindel'!«
«Aĉetu, damo, ĝi ne karas,
ĉar mia patro ne avaras.
Donu brakojn du.«

»Du brakojn? Hoho! Stranga prez'!
Mi tamen ĝin posedos, jes.
Panjo, en la kamero fora
kuŝas la brakopar' de Dora,
donu ĝin al li!«

La knabo kun la brakopar'
rapide kuris al arbar'.
»Filo, alportu Akvon Vivan.
Mi lavos vundon respektivan,
por sanigi ĝin.«

Li metis vundon al la vund':
la brakojn movis viv-inund',
la membroj tuj kunkreskis tutaj,
kvazaŭ estunte sen-amputaj
jam de origin'.


»Filo, ek! Mi decidis ĵus
pri mia ora lin-konus'.
Ĝin en kastelo rekomendu,
sed por nenio ĝin forvendu,
nur por okul-par'!«

En Korto sidas la infan'
kun or-konuso en la man'.
Reĝino lin fenestre vidas:
»Tiun konuson mi avidas
por mia ŝpinil'!

Eliru, panjo, kun komplez',
informu vin pri ĝia prez'! «
»Mi por okuloj ĝin proponas,
tiel la patro min ordonas,
por okuloj du.«

»Por du okuloj? Stranga dir':
Kaj kiu estas tiu vir'?«
»Ne devas vi la patron koni;
vane lin ankaŭ serĉus oni;
venas li nur mem.«

»Panjo, ĉu tio baros min?
Mi tamen akaparos ĝin.
Panjo, en la kamero fora
kuŝas la okulpar' de Dora,
li forportu ĝin.«

La knabo kun la okulpar'
rapide kuris al arbar'.
»Filo, alportu Akvon Vivan.
Mi lavos vundon respektivan,
por sanigi ĝin.«

Saniĝis la okuloj dum
revenis al ŝi vida lum'.
Kaj la knabino mire gvatis,
tamen ŝi sola sin konstatis
kaj neniun plu.

V.
Jam tri semajnoj pasis for,
gaje rehejmas la sinjor'.
»Do, kiel fartas vi, trezoro?
Ĉu restis al vi memoro
mia lasta vort'?«

»Ho, mi ĝin portis en la kor'!
Jen estas je am-rememor'
- mi tion havas per aĉeto -:
ŝpinrad', spindelo, konuseto,
el plej pura or'.«

»Do ŝpinu per la ora ŝpin'
fadenon de la aminklin'!«
Gaje eksidis ŝi ĉe l' rado,
sed ŝi paliĝis dum turnado -
ve, terura kant':

»Zzzum. . . Estas peka ŝpin'!
Vi estas trompa reĝedzin'.
Duonfratinon vi atakis,
blindigis ŝin kaj membrojn hakis.
Zzzum. . . peka ŝpin'!«

»He, kia estas la ŝpinrad'?
Kion vi ludas per ŝpinad'?
Ludu, edzino, plue por mi,
por ke mi lasu min informi,
ŝpinu, ŝpinu do!«

»Zzzum. . . Estas peka ŝpin'!
Vi trompe iĝis reĝedzin'
la fianĉinon formurdinte
kaj ŝian lokon uzurpinte.
Zzzum. . . peka ŝpin'!«

»Kia terura melodi'!
Ne estas, kia ŝajnis vi!
Ludu, edzin', je fojo tria ,
ke mi pli multe iĝu scia,
ŝpinu, ŝpinu jam!«

»Zzzum. . . Estas peka ŝpin'!
Vi estas falsa reĝedzin'.
Via fratin' en vaka roko,
dum reĝas vi sur ŝia loko.
Zzzum. . . peka ŝpin'!«

Aŭdinte pri la histori'
al forsto rajde hastis li
kaj serĉis tra la spac' arbara:
»Kie vi estas, mia kara?
Hej, Dorinjo, hej!«

VI.

De l' forst' al burgo kampa val',
sinjoro rajdas sur ĉeval'.
Lin kun knabin' ĉevalo nigra
forportas kun huftinto vigla
al la reĝkastel'.

Reestis edziĝfesta hor':
la fianĉino - freŝa flor'. . .
Estis festenoj, festoj kantaj,
muziko, baloj neĉesantaj
dum semajnoj tri.

Sed la patrin', la homa plag'?
Kaj la filin', la aĉa drak'?
Kvar lupoj en arbar-obskuro
ĉiu po unu virinkruro
hojle portas for.

La inoj tiel spertis mem
sekvojn de l' propra kruelem':
perdis okulojn el-orbite;
gambojn kaj brakojn;
dishakite kiel la knabin'.

Kaj tiu ora radŝpinil'?
Ĉu kantos ĝi laŭ nova stil'?
Post la trifoja melodio
aŭdiĝis de ĝi plu nenio:
malaperis ĝi.

KRISTNASKA VIGILIO

I.

Tomba mallumo. La fenestroj tremas
de frosta vento. En la bril'
de la kameno la patrin' dormemas,
knabinoj sidas ĉe ŝpinil'.

»Ŝpinrado, zumu nun fervore!
Adventa temp' jam estos fore,
Kristnaska tag' proksimas nin!
Dum longaj, tristaj vesperoj vintre
volonte ŝpinas la knabin';
ŝi kredas firme kaj konsolas sin tre,
ke ne vaniĝos ŝia ŝpin'.

Al la knabino fianĉo venos,
ŝin alparolos per la dir':
Volu, amata, mi vin edze-prenos,
estos fidela via vir'!

Ni geedzigan prenu benon,
prezentu manon al la man'!
Kaj la knabin', ŝpininta fadenon,
nuptoĉemizojn kudras jam.

Ŝpinrado, zumu nun fervore!
Adventa temp' jam estos fore,
Kristnaska tag' vizitos nin. . .«

II.

Hej, mistera Kristo-tag',
sankta vigilio!
Ĉu en via plena brak'
por ni pretas io?

Kuk' por mastro en la dom',
por la koko ajlo,
pizo por kokin', kaj pom'
al la bovin-pajlo;

ostoj por la frukt-ĝarden'
post festeno lasta;
or-porkido por vi mem,
se vi restis fasta.

Mi, knabino juna kun
plenlibera koro,
tre sekretan penson nun
portas en memoro:

Sub arbaro ĉe la kluz'
- kiel avinetoj -
blankajn kapojn klinis ĵus
salik-siluetoj.

La salik' per kurba brak'
mister-plene gestas,
kie diafana lag'
sub glacio nestas.

A1 knabino luna torĉ'
- laŭ legend' antikva -
knabon montros per la sorĉ'
en spegulo likva.

Nek meznokto, nek magi'
baros mian volon:
per hakilo rompos mi
la glaci-tavolon!

Mi rigardos al spegul'
de la lag' avide -
kaj aperos la karul'
al mi vid-al-vide.

III.

Du karaj nomoj: Hana, Maria,
knabinoj kiel rozburĝon':
Ĉu belas unu pli ol alia?
Ho, malfacila lecion'!

Se unu al la knabo parolas,
li emus iri tra la flam';
se la alia rideti volas,
unuan li forgesis jam. -

Meznokto. . . Sur la ĉielo vasta
aroj da steloj svarmas nun,
kiel ŝafidoj ĉirkaŭ knabo paŝta,
kaj paŝtas ilin hela Lun'.

Sankta Pranokto trans la tero arkas,
meznokto de l' Kristnaska tag'. . .
Jen: novan neĝon freŝaj spuroj markas
de la vilaĝo al la lag'.

Knabin' genuas super akvo laga,
al ŝi alia klinas sin:
»Haninjo kara, ĉu jam imaga
vidiĝas al vi la destin'?«

»Jes. . . estas kvazaŭ dom' de Václavo -
sed tamen en mallumo nur -
Jam pli klariĝas la sonĝ-enhavo:
en pordo staras vir-statur'

kun verda jako - Li flanken ŝovas
sian ĉapelon kun dandem' -
Sur ĝi mi mian bukedon trovas -
- Ho Dio! Estas Václav mem. . . !«

Ŝi saltleviĝas, voĉas ĝojkrion -
L' alia genufleksas nun:
»Maria kara, kian vizion
favoras al vi la Fortun'?«

»Mi vidas - vidas - Nigraj nebuloj
vualas al mi ĉion plej -
Aperas ruĝaj kandelo-bruloj,
kvazaŭ mi estus en preĝej' -

Nun ŝajnas io blanka ekbrili -
Jam lumas al mi hela tag':
Blankaj knabinoj - kaj inter ili -
ho Dio ! - kruco, sarkofag'!«

V.

Sub varmeta vento-tuŝ'
klinas sin la grenoj,
en printempa flora vest'
pompas la ĝardenoj.
Muziko trilas. Hejsa! De altaro
kun gasta ar' veturas juna paro
post la pastra beno.

Václav ĉarmas kiel flor'
inter la popolo;
kun ĉapelo flanke kaj
verda kamizolo.
Kiel Kristnaske lin ekvidis Hano,
tiel ŝi kun li iras man-en-mano
en edzina rolo.

- - -

Ekis la aŭtuna vent'
la someron nei.
Mortsonoras: Juna korp'
devis forperei.
Blankaj knabinoj portas ĝin al dormo.
Kandeloj brulas. F'lor' - Funebra korno
daŭras triste vei:
Miserere mei.

Kiun kovras en la ĉerk'
flora kron' gracia?
Mortis, ho ve, mortis for
virgulin' lilia!
Kvazaŭ rosite ŝia floro freŝis,
kvazaŭ falĉite ŝia vivo ĉesis -
Mizera Maria!

IV.

Revenis vintro; frosto uraganas;
en hejma ĉambro varmas bril'
de la kameno. La patrin' malsanas,
knabinoj sidas ĉe ŝpinil'. .

»Ŝpinrado, zumu nun fervore!
Adventa temp' jam estos fore,
Kristnaska tag' proksimas nin.

Hej, mistera sankta tag',
se mi vin memoras,
dolorige pika sag'
mian koron boras!

Lastan vintron nia ĥor'
sidis ankaŭ kune -
Unu jaro pasis for,
du jam mankas nune:

Kudras Hana en kufet'
por infano sia. . .
Tri monatojn tomba bed'
kuŝas sur l' alia,
mizera Maria!

Laste sidis nia ar'
ankaŭ flank-ĉe-flanke -
Kaj se pasos unu jar',
kiu estos manke?

Fervore zumu, rad' ŝpinila -
La mondo estas tre labila,
kaj homa vivo estas song'. . .

Tamen preferu fals-espere revi
marŝi la vojon en obskur',
ol la vualon de l' estonto levi ,
certiĝi pri la sort-terur'. . .«

KOLOMBO

Preter la tombejo
sur la kampa vojo
juna vidvulino
ploris en malĝojo.

Ploris ŝi kaj ĝemis,
larmoj vangojn banis,
ĉar ŝi lastan fojon
edzon akompanis.

De blankmura domo
trans herbej' en selo
rajdas bela fraŭlo
kun la plum-ĉapelo.

»Ĉesu plori, ĝemi,
vidvulin' junaĝa!
Plor' okulojn lezas,
estu do pli saĝa!

Lasu, belulino,
vin konsoli per mi:
Kun mortinta edzo
povas mi alterni. . .

Ŝi nur tagon ploris,
duan - malpli tristis;
trian - la funebro
por ŝi ne ekzistis.

Edzo post semajno
forgesita estis;
post monato ŝi sin
edziĝfeste vestis.

Preter la tombejo
estas pli plezure:
Venas tie venas
juna par' veture.

Estis nupto estis,
gaja, rida, brua,
fianĉinon kisis
ŝia edzo plua.

Estis nupto estis,
la muziko zumis,
fianĉino ridis,
viro ŝin brakumis.

Ridu gaje ridu,
decas, se vi ridas.
Tiu sub la tero
surdas kaj ne vidas.

Braku la amaton
sen riproĉ' aflikta:
tiu sin ne movos
en la ĉerko strikta!

Kisu vangojn kisu,
kisu sen hezito:
ne plu reviviĝos
la venenigito!

Pasas tempoj pasas,
daŭras ĉion ŝanĝi:
venas okazaĵo
kaj foriĝas jam ĝi. . .

Pasas tempoj pasas,
horojn sekvas jaro. . .
Tamen firme staras
kulpo de pekfaro.

Jarojn tri sub tero
la mortinto putras
kaj la tomb-argilo
freŝan herbon nutras.

Ankaŭ juna kverko
kreskas sur la tombo,
sur la kverko sidas
blanka virkolombo.

Sidas ĝi ja sidas
kaj malgaje kveras,
kiu ĝin ekaŭdas,
tiu malesperas.

Tamen plej al unu
ĝi turmenton kaŭzas;
ŝi terure krias,
harojn ŝire taŭzas:

»Ĉesu kveri ĉesu,
en orelojn muĝi!
Ho, terura kanto!
Ho, ne sonu plu ĝi!

Ĉesu min riproĉi,
mi jam perdas kapon!
Aŭ jam fine donu
la mortigan frapon - -!

Fluas ondo fluas,
ondon persekutas -
Blankan virin-veston
akvo rabe glutas.

Vidu jen la manon,
vidu la piedon:
malfeliĉulino
serĉas la kvieton.

Oni ŝin eltiris
kaj enfosis kaŝe,
kie kampajn vojojn
homoj tretas paŝe.

Oni markis lokon
nur rulinte al ĝi
grandan pezan ŝtonon
por la korpon ŝarĝi.

Tamen malpli ŝarĝas
korpon peza ŝtono,
ol la nomon ŝian
famo de malbono.

LITO DE GREGORO

I.

Grizaj nebuloj ŝvebas trans arbaroj
kiel fantomoj marŝantaj taĉmente.
La gruoj flugas suden trans la maroj,
kampoj kaj ĝardenoj malgajas silente.
Okcidenta vento malĝoje siblas
kaj flavaj folioj kanton flustre vibras.
Kanton tre konatan: ĉar aŭtune ĉiam
la kverkaj folioj ĝin nove refrenas.
Tamen ne ĉiuj la vortojn komprenas,
kaj kiu komprenis, ne ridas li jam.

Nekonata fraŭlo en nigra sutano
kun pilgrim-bastono kun kruco en mano,
rozari-zonita: kien vi migras?
Kiu ajn vi estas, vidu, nokto nigras.
Kien vi rapidas per nudaj piedoj?
Aŭtuna roso frostas sur la bedoj -
Bonvolu resti ĉe ni tranoktonte!
Ni bonan gaston akceptos volonte -

Kara migranto, vi estas junaĝa,
vi ja ne havas sur mentono barbon.
Jes, vi aspektas knabin-vizaĝa' -
Tamen viaj vangoj perdis la farbon,
en la orbiton falis la okulo -
Ĉu eble via koro ĉagrenas?
Ĉu malfeliĉo la membrojn katenas,
ke vi peze marŝas kiel maljunulo?

Vi bela fraŭlo, ne iru mallume!
Eble ni povos mildigi la sorton,
aŭ ni konsolos vin minimume.
Nur ne preteru, uzu la komforton!
Estas medicino por ĉiu vundo
kaj en fido estas balzam-abundo.

Li surdas, li blindas, nenio lin tuŝas,
ne estas ebla el sonĝoj elŝiro.
Jam lin la densaĵoj glute enbuŝas -
Dio lin fortigu dum lia iro!

II.

Kampo longe vasta, kampo larĝe vasta,
longega vojo trans la kampo gvidas.
Apud la vojo monto base sidas
kaj sur mont-verto staras ligno masta.
Estas svelta pino, sed sen branĉ-ekzisto;
ĝin eta trabo transversas surpinte
kaj sur la trabo pendas disbrakinte
alnajlita korpo de Jezuo Kristo.
La dornhava kapo aldekstre pendas,
la najlitaj brakoj larĝe sin etendas;
al du mond-flankoj ili montras rekte,
al du mond-flankoj kontraŭ-direkte:
Dekstra orienten al la sunradio,
maldekstra male al nokt-imperio.
En oriento sin ĉiel' apertas
kie Sanktuloj daŭras loĝi ĝoje -
Kiu bonagas, tiu prave certas,
ke li kun ili vivos siafoje. -
Okcidente estas pordo infer-fajra,
kie flamoj flagras sulfure kaj peĉe,
kie la diabla bando kanajla
damnitojn plektas en flam-radojn streĉe.
La dekstran celon ni pie elektu,
sed de l' maldekstra, Kristo, nin protektu!

Frua mateno. Sur tiu monteto
la juna migranto pie genufleksas,
la brakojn plekte al la kruc' aneksas
kaj la mortan lignon karesas kun peto.
Jen li ion flustras kaj ploras torente,
jen li suspiras peze, turmente.

Tiel adiaŭas de l' knabino sia
junulo amanta, se fremda lando
lin al si vokas: Kiu estas scia,
ĉu li revenos? Duba demando! -
Ankoraŭfoje brakas ŝin amato . . .
ankoraŭ lasta, lasta kisa ardo:
Adiaŭ kara! Lasta rerigardo:
Min forkondukas mia misa fato! -

Glaciaj okuloj, frunto pale griza,
sed flamo en koro sovaĝe kruelas.
Jen li ekstaras per paŝo surpriza,
kaj okcidenten rapide celas.

Jam lin englutas densaĵo proksima -
Dio lin gardu sur la voj' pilgrima!

III.

Altas, altas roko en mezo arbara
inter karpenoj, kun voj' sub la verto,
kaj sur la roko kverko estas stara:
longviva reĝo de daŭra dezerto;
kun kalva frunto fiere rigarda
verdantajn brakojn larĝe ĝi disŝultras;
tondroj tranĉe plugis tra la vesto harda
kaj sub la vesto korpo kave putras.
Vasta kavaĵo, tre komforta nesto
por dormo de kruda arbara besto.

Kaj sub tiu kverko sur muska lito
kies staturo terura, giganta?
Ĉu besto? Ĉu hom' sin ursfele vestanta?
Ĉu homon similas tiu kreito?
Lia korpo kvazaŭ roko sur rokaro,
liaj membroj kvazaŭ karno de kverk-arbo;
unuflue falas bukloj kun la barbo;
fulga vizaĝo kun densa brovharo;
pikaj okuloj sub la brovoj vilaj -
okuloj venenaj, okuloj similaj
al bazilisko en verdo razena -
Kiu li estas? Ĉu ne ŝajnas certa,
ke misintencas la frunt' nubmiena?
Kion li volas en la lok' dezerta?

Min ne demandu! Ne estu inerta
demandi la ostojn ĉe l' voj' ambaŭflanke
kiuj tie ĉi diskuŝas putrante -
Demandu ĉe l' nigraj gastoj malafablaj,
kiuj grak-grakas kaj alflugas lante,
ili ja etas pli inform-kapablaj -

Jen la arbarviro haste sin preparas,
salte leviĝas, okul-serĉas sonde,
la klabon li svingas super kapo ronde
kaj salt-post-salte en vojmezo staras.
Kiu alvenas? Fraŭlo en sutano,
rozari-zonita kun kruc' en la mano -
Junulo, fuĝu, turnu vin jam retro!
Sur via vojo vin morto atendos!
La homa vivo certe longas ne tro,
kaj vian virgecon ni bedaŭre plendos.
Turnu vin, kuru, fuĝu per eskapo
antaŭ ol la klabo alflugos al kapo
kaj la kranion dispece frakasos! -

Li surdas, li blindas dum marŝo ĉagrena
kaj iĝas paŝ-paŝe ĉiam pli alvena al loko,
kie lin la vivo forlasos. -

»Halt', vermo, kien? Kaj kiu vi estas?«

Palan frunton levas li kaj stari restas:
»Mi estas damnito«, mallaŭtas la sono,
»mi celas inferon, regnon de demono«.

»Hoho, inferen? Stranga celo, ĉar mi
dum kvardek jaroj vidis jam diverson,
diverson aŭdis, sed ĉi tiun verson
ankoraŭ neniu melodiis al mi.
Haha, inferen? Sed kial piede?
Atendu, kaj mi vin helpos ekspede,
vi eĉ ne pepos - Kaj se tempo plenos,
mi al vi inferen por frumanĝi venos -«

»Neniel blasfemu al Dio kompata!
Min patro vendis jam antaŭ la vivo
al la diablo pro avar-motivo;
la kontrakto estis sange skribata.
Sed Dio kompatas! Mi laŭ lia volo
rompos inferkradon per la kruc-simbolo
kaj venkos eĉ la infer-suverenon -
Dio kompatemas. Se Li permesos,
malforta migranto venki sukcesos,
l' infero redonos la pergamenon.« -

»Kiel? Sennombro dum la kvardek jaroj
de mi inferen estis ekspedata
kaj ne revenis trans inferaj baroj -
Sed aŭdu, vi vermo! Rostaĵo el vi
hodiaŭ vespere povus al mi servi
anstataŭ bestaĵo maldelikata.

Tamen mi vin lasos iri viv-dediĉe ,
kvankam neniu ĝis nun min eskapis
kaj ĉiun pasanton mia klabo frapis.
Do iru, vermo, sed unukondiĉe:
Ĵuru, ke vi min raporte pricertos,
kion vi infere vidos kaj spertos.«-

Levis la migranto la kruco-simbolon
sur la bastono kaj diris parolon:
»Ĉe glor' de l' Kruco aŭdu la ĵurvorton:
Mi vere alportos la infer-raporton!”

IV.

La vintro pasis, montneĝoj degelas
kaj pluvas. La valojn inundas riveroj.
La gruoj revenas el fremdaj teroj,
sed la migranto rehejmen ne celas:
La arbarbranĉoj verdan veston prenas,
sub frondoj violoj arome agrablas,
longajn rakontojn najtingalo fablas,
sed el infero sciigo ne venas.

Printemp' kaj somero pasis. Tagoj kurtas,
la vento frostas, verdon perdas planto -
La atendado tamen ne rezultas.
Ĉu ne revenos la infer-migranto?
Ĉu eble kolapsis lia organismo?
Aŭ ĉu lin glutis la infer-abismo?

La arbarviro sub la kverk-giganto
al okcidento rigardas strabe,
sidas kaj grumblas: »Tiom granda kvanto
da alvenintoj mortis mia-klabe -
Ĉe unu sola mi principon rompis,
sed li falsĵuris kaj min fie trompis.«-

»Mi vin ne trompis« - ekvoĉis samhore
antaŭ la viro la migrant' sonore:
kuraĝa vido, la staturo rekta,
frunto severa, sed trankvil-miena,
kaj sur vizaĝo pala kaj serena
kvazaŭ briletus hela sun' reflekta.

»Mi vin ne trompis! Laŭ la ĵur-enhavo
rakontos al vi pekema Di-sklavo.
Kaj nun mi al vi la ĵuron ripetas:
Ĉe glor' de l' Kruco aŭdu la ĵurvorton:
Laŭvere donos mi la infer-raporton.« -

La arbarviro tiam ektremetas,
salte leviĝas kaj la klabon prenas
tamen li la fiksan vidon ne eltenas,
kaj kvazaŭ fulmite perdas sian forton. -

»Nun sidu kaj aŭdu. Plej terura diro
estas la sciigo pri infer-trairo.
Koleron de Dio mia dir' atestas ,
sed Dia graco eĉ pli granda estas -«
La migrant' rakontas, kion li vidis:
Maron da flamoj kun demon-taĉmentoj;
ke la mort' eterna kun vivo hibridis
por ĉiam refreŝaj damnit-turmentoj. -

La arbarviro sidas kaj aŭskultas,
nenion diras, nur la frunton sulkas.

La migrant' rakontas, kion li aŭdis:
La malbenadon, kriojn de blasfemo;
sed helpokrioj por nenio taŭgis,
neniu helpis, ne mildiĝis ĝemo,
restis nur damno, daŭra anatemo.

La arbarviro sidas kaj aŭskultas,
nenion diras, nur la frunton sulkas.

La migrant' rakontas: Sub la kruc-kapablo
la Satano devis kapitulaci
kaj ordonis al la kriminta diablo,
la sang-pergamenon returne donaci.
Spitis la diablo al la Satano,
la pergamenon ne donis el mano.

Jen Satan' komencis koler-grimaci:
»Do banu lin en la infera bano.« -

Tuj ekobeis servistaro lia:
preparis banon fajra kaj glacia.
Dum la diablo kiel karbo brulas,
de l' alia flanko frosto lin cirkulas.
Poste la diabloj la pun-specon fermas,
kaj turnas, ĝis frosto kun la flam' alternas.
Li krias, baraktas kiel la serpento,
ĝis lin forlasas kaj penso kaj sento.
Nun gestas la Ĉefo, la bando ĉesas,
kaj en la diablo nova forto freŝas.
Tamen apenaŭ li spiras lasite,
la sang-pergamenon li ne donas spite.

La Satan' ordonis en koler-obstino:
»Do li amindumu kun infer-virgino!«

La virgino estis forĝita, ŝtala,
ŝia disbrako pri amo insistis -
Ŝi la diablon sur la brust' fatala
frakase dispremis kaj la ostojn pistis.
Li krias, baraktas kiel la serpento,
ĝis lin forlasas kaj penso kaj sento.
Nun gestas la Ĉefo, la virgino ĉesas,
kaj en la diablo nova forto freŝas.
Tamen apenaŭ li spiras lasite,
la sang-pergamenon li ne donas spite.

Nun Satan' kulminis sian eksciton:
»Do lin enĵetu en Gregoro-liton!« -

»En Gregoro-liton? Liton de Gregoro?« -
hororas la viro, krioj sonas el li.
La giganto tremas kiel tremolo
kaj sur dura frunto ŝvito ekas perli -
»Lito de Gregoro - Tio estas nomo
kiun mi aŭdadis en patrina domo,
dum mi ĉe l' patrino matojn plekti lernis
kaj ŝi la matojn sur la musko sternis
kaj per lupa fel' min kovris sur tero. -
Nun Gregora lito estas en infero? -
Tamen diru al mi, Dia sendito,
kio min atendas sur infera lito!«

»Dio venĝas krimojn nepre kun justeco,
sed li kaŝas siajn eternajn verdiktojn.
Do mi ne scias pri via pun-speco,
sed ĝi jam konformos viajn deliktojn!
Sciu: la diablo aŭdinte la vorton,
tiom ektimis la Gregoro-sorton,
ke li redonis tuj la manuskripton.« -

Sur forst-deklivo centjar-aĝa pino
la verton levas supren kun fiero.
Sed venas hakilo: Ĝi kun la kapklino
falas kaj obtuze resonas la tero.

Sovaĝa uro en ekstravaganco
potencajn forstarbojn faligas al grundo -
Sed ĝi baraktas, se ĝin trafas lanco,
kaj falas, muĝante pro mortiga vundo -

Tie1 la viro: Konsternate gapas
kaj falas teren, kvazaŭ jam murdote;
baraktas kaj hurlas, kapon pugne frapas,
la migrant-krurojn brakumas enkote -
»Kompatu, helpu min, Dia sendito,
ne lasu min celi al infera lito.« -

»Tiel ne parolu! Eĉ mi estas vermo,
mi sen Dia graco mortus por eterno.
De Dio petu la medikamenton!
La tempo ĝustas, do faru la penton!« -

»Kiel mi de Dio petu indulgon?
Jen, noĉita klabo, vidu la spektaklon:
Kalkulu tiun sennombran masakron,
ĉar ĉiu ĉi noĉo atestas - - murdon.« -

La Gregoro-klabon levis la migranto
- trunkon de pomarbo, potencan, dikan -
kaj kvazaŭ en sulkon vergeton de planto,
li firme ĝin fiksis en rokon silikan:

»Antaŭ l' atestanto de viaj misagoj
senĉese genuu dum noktoj, dum tagoj,
ne manĝu, ne trinku, tempo ĉesu por vi -
Sole la krimojn kalkulu kontemple,
por ke Dio volu la pekojn absolvi -
Via kulpo estas granda senekzemple.
Senekzempla estu eĉ pento ekstrema,
kaj Dio senfine estas kompatema.
Genue atendu - - kaj se tempo plenos,
mi laŭ Dia graco al vi revenos -«

Diris la migranto kaj iris plue.
Kaj Gregoro restas, restas surgenue,
restas tage, nokte, ne manĝas, ne trinkas,
nur Dian kompaton ĝeme petegas -
Tag' post tago pasas -- jam eĉ neĝo sinkas,
la glaciaj frostoj jamjam ekregas -

Gregoro genuas, pentas pro la krimoj,
atendas la viron, sed sen rezultato:
li ne revenas el la malproksimoj. -
La pentanton helpu Dia kompato!

V.

Naŭdek jaroj pasis kvazaŭ en flug-veto.
En mondo okazis multa kataklismo.
Kiu tiutempe estis infaneto,
staras maljuna ĉe la tomb-abismo.
Tamen malmultaj tion ĝisatendis,
ĉiuj ceteraj en tombon descendis.
Ĉio estas fremda, fremdas la pejzaĝoj,
la generacioj, la homaj vizaĝoj.
Nur en la lazuro la suno radia
restis senŝanĝa kiel siafoje.
Kaj kiel ĝin homoj rigardadis ĝoje,
tiel ĝi eĉ nun estas ĝojo nia.

Revenis printempo. Vento spiras blove,
sur la herbejoj freŝa herb' balancas,
la najtingalo pri la am' romancas,
kaj la violoj aromas denove.

Inter karpenoj tra arbaro venas
sur ombra vojo migranta duopo:
maljunan viron bela knab' subtenas,
viron kun sceptro: estas episkopo,
kiu pro la aĝo de la fortoj senas.

»Atendu, filo, mi ripozi devas.
Mia animo sopiras pri paco
kaj pri trankvilo ĉe prapatroj revas.
Sed alie taskas al mi Dia graco.

Granda Dia graco! Ĝi servanton sian
potence gvidis tra infer-tereno
kaj lin avancigis en sankta posteno -
Tial la animo laŭdas nomon Dian!
Mi firme esperas en Vi, ho Sinjoro,
plenu la mondo de via gloro!
Filo, mi soifas. Serĉu en proksimo!
Se malfortaj sensoj min ne perfidas,
mi refreŝigon ie antaŭvidas -
Ke baldaŭ finu mia viv-pilgrimo!«

La knabo foriras en forston kompleze,
kaŝan akvofonton ie trovi penas,
penetras densaĵojn, ĝis li fine venas
al muskokovrita roko arbarmeze.
Subite ekhaltas lia vojaĝo - -
Kiel se vespere lampiroj briletas,
ekhelas miro sur lia vizaĝo,
ĉar stranga aromo lin ĉiraŭretas:
diskreta aromo, subtila, surpriza,
kvazaŭ li venus al park' paradiza.
Fine la junulo la branĉojn disŝovas,
ekvidas rok-verton kaj penetras al ĝi:
Nun li vidaĵon nekredeblan trovas:
sur nuda roko grandan arbon larĝi.
Sur nuda roko pomarbo konturas
kaj sur ĝi strang-strangaj fruktoj maturas.
Estas oraj pomoj; ili parfumis
aeron, kiu lin agrable ventumis.

Ekĝojis la knabo ĉe tiu spektaklo
kaj klare ekbrilis lia okulo:
»Certe estas tio Dia miraklo!
Ĉielo ĝin faris por la maljunulo.
Se akvo ne estas, do sur rok-abruptoj
elkreskis pomarbo kun ĉielaj fruktoj.« -

Jamjam lia brako pomon proksimis,
sed tuj li forsaltis kaj ege ektimis.
»Lasu, ne ŝiru ĝin, vi ĝin ne semis!«
obtuza voĉo riproĉas severe,
kvazaŭ ĝi elirus ie el-subtere,
tamen neniu al li aperemis.
Apud li staras arb-stumpo relikva,
ĝin kovras frambujoj kaj musko surtega,
apude restoj de kverko antikva:
frakasita trunko kun kavaĵo ega.

Li rigardis titun kav-trunkan lignon,
trairis la tutan ĉirkaŭ-terenon,
sed li ne solvis tiun enigmon,
ĉar li ne trovis homan postsignon,
li vidis nur ĉie dezertan malplenon.

»Eble min orelo mia trompi ekis?
Eble malproksime sovaĝbesto blekis?
Eble atkvotonto sub tero ekĝemis!«
la knabo diras, la voĉon neglektas
kaj novan pomon al si elektas.

»Lasu, ne ŝiru ĝin, vi ĝin ne semis!«
la obtuza voĉo laŭtas pli impete.
Kaj kiam la knabo rigardas retrete,
la arbostumpo sin subite movas
sub la frambujoj, kaj el musko ŝovas
du longajn brakojn, kaj la knabon celas.
Kaj super la brakoj io ruĝe ardas,
kiel se peĉ-torĉoj tra la nokto helas:
el musko ruĝaj okuloj rigardas.

La knabon timigis malhelpo surpriza,
li sin krucesignas, duan, trian fojon -
Kiel for de I' nesto fuĝas ido niza,
baron neglektante, neserĉante vojon,
li kuras de l' roko tra densaj branĉoj,
kiuj lin vundas per akraj tranĉoj,
kaj tie li falas ĉe l' viro har-griza.

»Sinjoro! Ĝi estas forsto de malbono:
Larĝa pomarbo kreskas rok-verte
kun maturaj pomoj en printemp-sezono,
kaj granda arb-stumpo gardas ĝin averte.
La stumpo rigardas, la stumpo parolas
kaj la alpaŝonton brake kapti volas.
Diablo la forston priregas certe!« -

»Vi eraras, filo! Sur tiu ĉi loko
Dio miraklas - mi Lin glor-titolas. -
Mi vidas, ke finas mia viv-epoko.
Mi plezure dormos en la tomb-argilo.
Nun min lastfoje servu, kara filo:
konduku min supren, al tiu roko!« -

La knabo obeis: vojon breĉis hake
kaj la maljunulon suprenportis brake. -

Kiam ili supren al la arb' ascendis,
al la maljunulo la stump' riverencis,
kaj ĝoje la brakojn al li etendis:

»Sinjor', vi tardiĝis! Mi malpaciencis -
Jen plantaĵo via jam produkti emis.
Prenu viajn pomojn, vi ja ilin semis -«

»Gregoro, Gregoro, estu al vi paco!
Mortante mi benas al via spirito.
Sen fino, sen limo estas Dia graco,
ĝi nin ambaŭ savis de infera lito.

Mi vin morti lasas, vi min lasu morti,
nia cindro kuŝu sur la sama spaco,
kaj animojn volu anĝeloj eskorti!« -

»Amen!« respondis al li Gregoro
kaj tuj li en cindro-amason disfalis.
Nur frambujoj, kiuj la korpon vualis,
restis tie stari por lia memoro.
Samtempe kolapsis la maljuna viro,
lia viv-pilgrimo jam finita estis.
La junulo sola en arbaro restis,
por lin entombigi laŭ lia deziro.
Sed super la kapo en tiu momento
du blankaj kolomboj flugilojn svingis,
kaj flugis plezure al firmamento,
ĝis ili anĝelajn ĥorojn atingis.

NIKSO

I.

Super lagon nokto venas,
sur la poplo Niks' postenas:
»Lumu, luna bril',
lumu al kudril'!

Mi ja kudras, kudras boton,
en la akvon, sekon, koton.
Lumu, luna bril',
lumu al kudril'!

Ĵaŭdon la vendred' postvenas -
mian jakon mi fadenas.
Lumu, luna bril',
lumu al kudril'!

Ruĝaj botoj, verda vesto
por morgaŭa edziĝfesto -
Lumu, luna bril',
lumu al kudril'!«

II.

Virginon frua suno vekis,
ŝi la ĉemizojn ligi ekis:
»Panjo, mi en la lago nur
la tolojn lavos el malpur'.« -

»Ne iru,« ŝi komencis tremi,
»hodiaŭ restu hejme ĉe mi!
A1 mi la sonĝ' profetas ĝin:
Vi en danĝeron ĵetas vin!

Mi sonĝe vestis vin per brila
neĝblanka robo ŝaŭmsubtila,
ornamis vin per per la ŝnur' -
Ne iru el la hejm-sekur'!

La perloj larmojn antaŭdiras,
funebron blanka vest' altiras,
vendredo estas fata tag' -
Ne volu iri al la lag'!«

Ŝin tamen hejmo jam bruligas,
al lago io ŝin instigas,
ŝi hejme ne eltenas ĝin,
al akvo io trenas ŝin.

Do estis tukojn ŝi lavonta - -
jen sub ŝi krevis breto ponta
kaj post la ĉarma junulin'
laga profundo fermis sin.

De l' grundo rulis sin la ondoj,
disiĝis kiel vastaj rondoj,
- sur poplo vir' en verda frak'
ekplaŭdis per aplaŭda klak'.

III.

Tristaj estas regionoj
de la Akvo-Feo,
kie fiŝo lude ĉasas
fiŝon sub nimfeo.

Ne ekvarmas suna lum' ,
vento ne ekblovas;
froste, mute - - ke la kor'
malesperi povas.

Trista estas region'
sub la lagnivelo,
tagoj pasas en krepuska
daŭra duonhelo.

Riĉa estas Niksovir'
en palaco vasta,
sed envenas nur senvole
vizitanto gasta.

Kiu en kristalan pordon
de l' palac' eniras,
tiun lia familio
vane resopiras. -

Sidas Nikso en la pord'
riparante reton
kaj edzino lia juna
vartas infaneton:

»Dormu, nevolita fil',
vi min alridemas,
sed la panjon malfeliĉan
la doloro premas.

Al patrino etajn brakojn
vi etendas, filo,
sed mi mem preferus kuŝi
en la tomb-argilo;

sub la kruco ĉe preĝej'
en la vic' tombara,
por ke povu min viziti
la patrino kara.

Baje baj, Niksido mia,
dormu - baje, baje. . .
Kiel mi ne rememoru
pri patrin' malgaje. . .

Ŝi zorgumis, ĉu fianĉo
venos al mi svate,
kaj li min jam edzeprenis,
eĉ ne atendate.

Ja jes! Belan havis mi
edziĝfeston mian:
Kankroj kun la fiŝoj faris
aron procesian.

Kaj la edzo. . . ! Lia jako
sekan teron baptas;
li en lago homanimojn
sub potetojn kaptas.

Baje baj, verdhara fil',
vin dormigas ja mi. . .!
Via panjo edziniĝis,
sed ne povas ami.

Via patro trompis ŝin,
kaptis per insido,
kaj ŝi havas solan ĝojon
en vi - en la ido.« -

»Fermu lipojn jam, edzino,
ĉesu min konstante
per la fia melodio
incitadi kante!

Ĉesu vian fian kanton;
galo en mi bolas -
Ĉu vi, kiel jam aliaj,
fiŝo iĝi volas?«

»Ne koleru, Niksovir',
edzo rigoroza,
kaj pardonu al mizera
velka floro roza.

Kiel disrompita arb'
devis morti for mi,
kaj ĝis nun eĉ unu ĝojon
vi ne faris por mi.

Mi centfoje vin persvadis,
kun karesa peto:
lasu min nur por momento
al la patrineto!

Mi centfoje petis vin
neĉesante larmi,
ke la panjo lastan fojon
adiaŭu al mi.

Mi centfoje petis vin,
rampis surgenue' -
Tamen via krusta koro
restis dura plue.

Vidu, ne koleru do,
edzo, Niksoviro,
aŭ jam fine realiĝu
la minaca diro!

Sed se mi jam estu fiŝ',
ke mi restu mute,
mi prefere iĝu ŝtono,
morta absolute.

Mi prefere estu ŝton',
mi ne pensu, sentu,
ke la manko de la suno
min plu ne turmentu.« -

»Ja jes, fidi al virin'
kaj trompiĝi pri ŝi:
Ĵetu fiŝon en la maron
kaj ĝin provu fiŝi -

Mi permesus, ke patrin'
vin akceptu al si,
sed mi spertis, kiel inoj
scias ruze falsi!

Bone, iru foje do
el la akva lando,
sed obeu kaj kondutu
strikte laŭ komando:

Ne brakumu kiun ajn,
diras mi severe,
ĉar konfliktus nia amo
kun la am' surtere!

Eĉ patrinon ne brakumu
ĝis vespera horo,
kaj revenu al mi post la
anĝelus-sonoro.

Inter ambaŭ anĝelusoj
via tempo pasos. . .
Sed ĉi tie garantie
vi la filon lasos.«
IV.

Kia estus sen sunrido
lasta postsomera tag'?
Kia estus la revido
sen sincera ĉirkaŭbrak'?

Do ne indigniĝas plu mi,
se volas patrin' brakumi
la filinon forestintan -
estas ĝi natura ag'!

Tagon plore sin konsolas
la Niksino kun patrin':
»Jam adiaŭ, panjo mia,
venas nokt'. Mi timas ĝin.« -
»Mia kara, kredu firme,
ke mi vin protektos ŝirme
kontraŭ tiu laga monstro,
se li jam proksimas nin.«

Subvespere Viro Niksa
jam promenas en ekster':
La virinojn riglo fiksa
ŝirmas hejme en kamer':
»Mia kara, lasu timon,
li ne nocos la animon.
La murdisto el la lago
perdas forton sur la ter'.« -

Pordofrapo post sonoro
de vespera anĝelus':
»He, edzino, vesperhoro
por kuiri pasis ĵus.« -
»Malaperu de l' kabano,
vi murdisto, ĉarlatano!
Manĝu, kion vi manĝadis,
nin ne trompos via ruz'!» -

Rean fojon dum noktmezo
skuas pordon forta bat':
»He, edzino, venu hejmen
sterni liton por dormad'!« -

»Malaperu de I' kabano,
vi murdisto, ĉarlatano,
dormu kiel vi dormadis,
vana estas la persvad'.« -

Trie iu frapas pordon,
kiam mateniĝas jam:
»He edzino, filo ploras
kaj soifas je la mam'.« -
»Ho patrino, ho kompato,
lasu min al mia fato,
mi revenos al infano,
pelas min patrina am'! -

»Nikso logas al insido!
Restu kaj ne iru for!
Eble premas v i n pro i d o,
se m i n pro v i la angor'!
Monstro, for al akva sino,
hejme restos la filino!
Kaj alportu vian filon,
se vin ĝenas lia plor'!« -

Lagon vipas uragano -
Ĉu vi aŭdas, ho patrin'?
En ĝi ploras la infano - -
sed subite estas fin' -
»Panjo kara, ido plendas,
lia ploro koron fendas -
Ho, mi timas Niksoviron.
Ho patrin', mi timas lin!« -

Io falis - Sango trempas
sojlon sub la porda trab' -
La patrino timigite
tiras riglon el la klap'.

Ho terur' ! - - Sur sanga tero
kuŝas duobla afero:
knaba kapo - sen la korpo -
knaba korpo - sen la kap' - -

SALIKO

Li ĉe matenmanĝo sidas,
pri edzino sci-avidas:

»Vi sincera estis ĉiam,
tion longe spertis mi jam.

Nun mi tamen urĝe sentas,
ke vi ion prisilentas.

Jam du jaroj pasis dume;
mi observas vin zorgume.

Ĉu vi volas min informi,
kiel vi kutimas dormi?

Tage vigla kaj aktiva,
nokte kuŝas vi malviva

sen ia ajn viv-simptomo,
kiel senanima homo;

via korpo froste palas
kiel se la karn' disfalas.

Eĉ se ido plore vokas,
vorton vi ne reciprokas.

Ĉu mi ĝuste hipotezas,
ke sur vi malsano pezas?

Estas ĝi malsan-domaĝo?
Certe helpos homa saĝo!

Herboj de la ter-surfaco
tre konvenas por kuraco.

Ne trovunte taŭgan herbon,
ni en sorĉo serĉos helpon.

Sorĉo estras al nubaro,
ŝirmas ŝipojn sur la maro;

sorĉo fajron bride tenas,
rokon rompas, drakon ĉenas;
sorĉo stelon teren gvidas -
Sanos vi, se vi ĝin fidas.«

«Mia edzo kaj amato,
ĉesu pensi pri la stato!

Kontraŭ fata hom-destino
ne troveblas medicino.

Kion Parco volis doni,
vane kontraŭstaras oni.

Mi ja kuŝas sen ekmovo,
sed min ŝirmas Dia povo.

Se mi nokte mortaspektas,
tamen Dio min protektas.

Post la nokta mort' en lito
venas al mi la spirito.

La mateno ĝin redonas -
Lasu, kiel Di' disponas!« -

Vane vi, edzino, neis,
la sinjoro ne obeis.

Sorĉistin' ĉe fajro kaŭras,
akvon plade verŝi daŭras.

Dekdu estas la plad-multo -
Viro venis por konsulto.

»Vi, patrino, estas scia,
pri estonta vivo nia,

ĉu malsano originos,
kie Morto vivon finos -

Helpu mian edzineton
kaj malkaŝu la sekreton.

Tage viva kaj aktiva
nokte kuŝas ŝi malviva
sen ia ajn viv-simptomo,
kiel senanima homo.

Ŝia korpo froste palas,
kiel se la karn' disfalas.« -

»Mi do diros la motivon:
Ŝi havas nur duon-vivon.

Tage ŝin anim' ĉeestas,
nokte en la arbo nestas.

Ĉe river' sub forst-parcelo:
salikarb' kun blanka ŝelo.

Sur saliko vergoj flavas. . .
Ĝi kun ŝi animon havas.« -

»Ĉu por mi edzin' konvenas,
se saliko ŝin katenas?

Nur kun mi ŝi vivi devos
la salikon ter' ricevos. . .«

La hakilon li surbrakis,
iris kaj la arbon hakis.

Ĝi en akvon falis treme,
son-obtuze, peze, ĝeme -

Kaj ekĝemis la suspiro
kiel lasta panja spiro

se ŝi mortas, sed konstante
idon serĉas rigardante -

»Ĉu tumult' ĉe mia domo?
Mortsonoras - Mortis homo?«

»Al vi la edzin' subite
mortis kvazaŭ subfalĉite.

Ŝi laboron sian faris,
kaj jen: kiel arbo falis
kaj elspiris, sed konstante
filon serĉis rigardante.«

»Ho ve, pekis mi malpie,
mi ŝin murdis senkonscie.

Kaj domaĝis mi al knabo
pro fatala patrin-rabo.

Ho salik', kun ŝelo blanka,
ĉu mi vivu plu, ĝojmanka?

Kiel mi nun povu vivi?
Kion mi nun faru pri vi?« -

»Tiru arbon for el-onde,
flavajn vergojn tranĉu tonde.

El la trunko segu breton,
el ĝi faru lulileton.

La infanon tien metu,
ke li - orfa - ne ploretu.

En lulilo li bonfartos,
ĉar lin lia panjo vartos.

Kaj la vergojn prizorgante
ĉe la akvo piku plante.

Poste knabon instrukciu:
li fajfilojn fari sciu.

Se li ŝel-fajfilojn blovos,
li kun mi paroli povos.«

LILIO

Juna virgino mortis, ho fatal'!
kiel se velkas freŝa roz-petal'.
Mortis virgino, burĝonanta roz'.
Domaĝa estas ŝia tomb-ripoz'.

»Sur la tombaro ne enfosu min,
por ke amara plor' ne rosu min,
tie vidvinoj, orfoj plorus tro
kaj mia koro min dolorus, ho!

Min enterigu sub arbara frond',
tie eriko kreskos sur la tomb',
tie aŭdiĝos nur la birda tril',
kaj mia koro ĝojos en jubil'.«

Pasis apenaŭ tag' post unu jar':
tegas eriko tombon en arbar';
jaroj ankoraŭ tri ne estas for:
sur ŝia tombo kreskas rara flor'.

Blanka lilio: Kiu vidis ĝin,
stranga doloro tuj fluidis lin.
Floro aroma: Kiu flaris ĝin
arda sopiro akaparis lin.

»Hola, servistoj! Selon al ĉeval'!
Ĉasi mi volas en arbara val';
ĉasi mi volos sub pinarboj nun;
certe favoros ĉason la Fortun'!«

Halo, haloho, eĥas hunda boj':
trans la obstakloj trans ebena voj'
rajdas sinjoro, lancon tenas brak':
blanka cervino fuĝas kiel sag'.

»Halo, haloho, rara cervinet'!
Kampe eĉ forste ne eskapos pred'!«
Mano jam celas, jam li lancas ĝin -
sed en lilion ĝi ekŝanĝas sin.

Li al lilio gapas kun admir',
falis la mano, haltis lia spir'. . .
Pensas li, pensas, kun profunda ĝem'. . .
Ĉu de aromo? Ĉu de sopirem'?

»Mia servisto, venu kun fosil',
fosu la floron el la forst-argil';
plantu ĝin al mi en ĝardena bed',
mi ne plu vivos sen la liliet'.

Mia servisto, mia konfidant',
zorgu atente al mi pri la plant',
tage kaj nokte gardu sur posten'!
Ĝi min magie tenas en katen'.«

Unu, du tagojn zorgas li pri l' flor';
strangan plezuron sentas la sinjor'.
Sed trian nokton lumis plena lun',
kaj la servist' lin urĝe vokas nun:

»Ek, ho sinjoro, ne prokrastu pli!
En la ĝarden' promenas la lili'.
Venu, rapide venu, antaŭ ol
resilentiĝe ĉesos la parol'.«

»Vivon maldaŭran vivas mi sur ter' ,
kiel kamp-roso, fumo sur river'.
Suno eklumos: Roso kaj vapor'
kaj mia vivo malaperos for.« -

»Ne malaperos ĝi, jen mia ĵur'!
Kontraŭ sun-lumo per fortika mur'
kaj en sekur' mi volos teni vin,
se vi konsentos edzepreni min.« -

Diris ŝi: jes! laŭ lia amdezir'. -
Filon ŝi donis al la kavalir'.
Kaj li festenis, vivis en komfort' -
jen kun letero venas la herold':

«Ho kavaliro«, reĝo skribas, ve!
»ĉiuj nobeloj venu kun arme'!
En la danĝero estas la patruj'.
Lasu do ĉion, venu, venu tuj!«

Li adiaŭis triste kun edzin',
kvazaŭ li scius pri la misdestin'.
»Se mi ne zorgos mem pri via fart'
lasos mi vin al la patrina gard'.«

Sed la patrino lin pritrompis tre
kaj la ordonon ŝi disrompis, ve:
Lumas la suno tra breĉita mur':
»Mortu, vi nokta monstro, mortu nur!«

L' edzo rehejmas post la milit-fin'
kaj misnovaĵo, ve! renkontas lin:
»Mortis la filo, kaj post kelka hor'
el la edzino restis velka flor'.«

»Fia patrin', kun koro de la drak',
kion ŝi kulpis? Kaj per kiu ag'?
Murdis vi mian ĝojon sen motiv';
tial nigriĝu ankaŭ via viv'!«

MALBENATA FILINO

»Kial triste vi ekmutis, ho filin'?
Kial triste vi ekmutis?
Vi pli frue gajkondutis,
sed nun ĉesis via rid'!«

»Etan birdon mi formurdis, ho patrin',
etan birdon mi formurdis,
orfan idon ne indulgis -
Estis blanka kolombid'.«

»Sed ŝanĝiĝis via vido, ho filin',
sed ŝanĝiĝis via vido!
Do ne estis birda ido,
eta ido de kolomb'?«

»Jes, ĝi estis ido mia, ho patrin',
jes, ĝi estis ido mia,
eta, blanka, tre gracia. . .
Min prefere glutu tomb'.«

»Kiel vi nun volas fari, ho filin'?
Kiel vi nun volas fari
por la kulpon reripari,
peti Dion pri favor'?«

»Mi la floron serĉi volas, ho patrin',
mi la floron serĉi volas,
kiu pekojn for-abolas,
kaj la fajron de la kor'.«

»Sed kie en mond-tereno, ho filin',
sed kie en mond-tereno
kreskas ĝi? Ĉu en ĝardeno?
Aŭ libere en natur'?«

»Estas post la urb' la loko, ho patrin',
estas post la urb' la loko:
Longa fosto, kurba hoko,
maŝo de l' kanaba ŝnur'.«

»Lasu ion por la fraŭlo, ho filin',
lasu ion por la fraŭlo,
kiu vin dum amo-daŭro
kisis kaj avidis vin!«

»Bene vivu li - kun vermo - ho patrin',
bene vivu li - kun vermo
en la koro ĝis eterno,
pro ke li perfidis min!«

»Ĉu vi pri mi ne forgesis, ho filin'?
Ĉu vi pri mi ne forgesis?
Mi vin vartis kaj karesis
kaj per am' priŝutis vin.«

»Restu al vi la malbeno, ho patrin,
restu al vi la malbeno,
eĉ en tombo sub razeno,
ĉar vi misedukis min!«

PROFETINO

(Fragmentoj)

Kiam vi ploras sub la vivsufero,
kiam vin premas peza sort',
mi portas verdan branĉon de l' espero
kaj vokas per profeta vort'.

Ne volu pensi pri l' parol' malŝate,
ĝin Dio sendis por aŭskult'.
Ĉio en mondo okazas laŭfate
kaj ĉiu pagas pro la ŝuld'.

Ĉiu rivero al la maro fluas;
fajro tendencas al ĉiel';
terajn kreaĵojn tero ja detruas,
sed mortas eĉ ne bagatel'.

Per certaj, fortaj paŝoj Fato paŝas,
ĉio eventas laŭ Destin'.
Se ion unu tag' sub ruboj kaŝas,
alia tag' reportas ĝin.

- - -

Viron ĉe l' Fluo Bělina mi vidis,
patron de glora dinasti'.
li en la sulkoj la plugilon gvidis,
heredajn agrojn plugis li.

Decidis la Kongreso Tut-provinca
kaj la heroldoj kun aklam'
la viron vestis per brokato princa -
Li kampon ne finplugis jam.

Li ĉesis plugi, la bovojn maljungis,
resendis ilin per komand',
kaj la pikilon en humon profundis,
ke ĝi refloru kiel plant'.

La bovojn mont' akceptis kaj enfermis
(nun fluas font' el sub la ŝton')
kaj en tri branĉojn kreskis kaj ekĝermis
la seka avela pik-baston'.

La branĉoj floris kaj eĉ nuksojn portis,
sed maturiĝis unu nur,
dum du ceteraj velkis kaj formortis
kaj ne revivis en futur'.

Aŭdu kaj sciu la profetan vorton:
Ree okazos tempo-ŝanĝ'.
Kredu, ke vivo tamen venkos morton
kaj reverdiĝos seka branĉ'.

La ambaŭ branĉoj en floraro nobla
larĝe diskreskos en estont'
kaj pro subita rikolto multobla
ege ekmiros tuta mond'.

Tiam la ŝuldon repagos integre
princo, vestita en purpur'.
Plugilon de Přemysl li celebre
levos el ruboj kaj malpur'.

Li bovojn vokos sub antikvan jugon
el monta grot' al kamp-teren',
kaj finos li la neglektitan plugon
kaj semos per orflava gren'.

La greno kreskos, floros sur la tero,
baldaŭ balancos spika or' -
Tiam revenos la patruj-prospero
kaj praantikva nia glor'.

- - -

Kaj vidis mi sur roko rivertuŝa
burgon de glora princo Krok;
florbuntaj parkoj de princin' Libuŝa
ringis la burgon sur la rok'.

Por la princin' jen bana dom' intima
sub burgo ĉe la mont-radik'!
Mi vidis ŝin kun frunto nobl-anima,
blanke vestitan per tunik'.

Ŝi sur la sojlo staris. Ondoj ŝtormaj
torente fluis preter bord' -
Tie ŝi legis la gajan, la mornajn
sekretojn rie nacia sort'.

»Mi vidas sangon, fajron, ho nacio,
penetros vin eĉ akra glav';
vi honte staros sur la pilorio;
sed ĉiam kredu pri la sav'.«

Nun or-lulilon al ŝi en la manon
donis knabinoj el eskort'.
Ŝi kisis ĝin kaj en profundan banon
ĝin lasis fali sub la bord'.

Aŭdu kaj sciu vortojn de Libuŝa,
jen estas ŝia orakol':
»Lito de filo, tie restu kuŝa,
ĝis vin revokos mia vol'!

Emerĝos mondo juna kaj modela
el grundo de la morna mar';
sur patra korto per la flor' miela
refloros larĝa tiliar'.

Velkinta gren' rekreskos pripluvate;
post nokto venos la Aŭror';
nacio, kiun mond' respektis ŝate,
revivos en iama glor'.

Tiam emerĝos el profund' interna
ĉi tiu ora lula lit'
kaj la Savonto laŭ la Fat' eterna
ripozos sur ĝi kiel id'.«

- - -

Mi vin jam vidis, lit beata, kara,
vin, Stelo, konas mi. Sed, oj!
por mia menso restas plu malklara,
ĉu venos vi je dua foj'.

Somer' post vintro, vintro post somero
senĉese sekvas en la kur'
sed min ekzaltas ĉiam la espero,
kaj mi plu kredas pri futur'.

Kiam somere en rivera bano
viro fariĝas akvo-pred';
aŭ vintre, se galopas kun elano
kaj sub glacion falas sled',

mi ĝemas: Jen Libuŝa vokis nove
novajn soldatojn al arme'.
Ĉu baldaŭ mi ripozos? Tamen ho ve,
ne venis temp', ankoraŭ ne!

Ĉar jenon diras Sankta Fata Runo,
kaj jene tekstas la Deklar':
Kiam tagiĝos tago de l' Fortuno,
revivos morta soldatar'.

Tiam Libuŝa, la princin' majesta,
l' armeon vokos el river',
kaj nin per sia gvido patrin-gesta
prigloros en la ĉeĥa ter'.

- - -

Mi vidis templon ĉe Orlice Likva
kaj sonis Ora Sonoril' ,
antaŭ ol ĉeĥa sincerec' antikva
degelis en pasioj mil.

Kaj kiam virtoj en patruj' perdiĝis
- la amo, kredo kaj esper' -
la Dia templo akven submergiĝis
kaj malaperis sub la ter'.

Ĝi ja fordronis; sed ne por ĉiamo:
La ondoj iam fluos for,
vidiĝos templo kun antikva famo
kaj sonos sonorila or'.

Jen estas Loto el la Urno Fata,
aŭdu kaj kredu kun humil':
»Ora Epoko estos avizata
per son' de l' Ora Sonoril'.

Postkiam vent' alportos trans Orlice
la semojn de la forst-kultur'
kaj junaj pinoj kreskos siavice
kaj plifortiĝos ĝis matur';

kaj en arbaro tiu pin' unua
al la river' renversos sin
pro maljunec'; kaj mordos temp' malfrua
eĉ la radikojn de la pin':

tiam alvenos sovaĝa porkino
kaj serĉe fosos en argil',
kaj jen: aperos sub la arb-ruino
l' antikva Ora Sonoril'.

Ĉar tiel diris la Sorta Destino,
ke ĝi pilgrimu sub la ter'
kaj ĝustatempe ĉe la pilgrimfino
ĝi ekaperu trans river'.« -

La fata pino de l' forsto dekliva
maturas jam, maturas jam -
Nur ĝia verto ĉiam restas viva,
kvankam jam mankas branĉ-ornam'.

Ĉu ĝustatempe finos la pilgrimon,
ankaŭ la Ora Sonoril'?
Ĉu scias iu dispeli la timon
kaj nin konsoli per trankvil'?

Mi vidis kiel ĉe Bystřice Flua
matene plugis la plugant':
»Kompatu nin, ho Dio Triunua«
humile sonis lia kant'.

Subite sentis obstaklon la mano,
plugilo saltis el la ter'.
»Kion insidis al mi la Satano?
Forglutu ambaŭ la infer'!«

Kaj tuj profunden post tiu blasfemo
trafalis sonoranta ve':
de l' Ora Sonoril' malgaja ĝemo:
»Ne estas temp', ankoraŭ ne!«

Ja jes, la tempo multe, multe foras - -
Sed al la tero klinu vin:
Jen, en profundo, tie jam sonoras
Or-Sonorilo sub la pin'.

- - -

Se vin la vivo peze daŭras ŝarĝi,
ne volu plori kun lament'.
Lamentu nur pro tio, ĉar ĝi
ne dotis vin per viv-prudent'.

Mi vidis monton, altan sen ekzemplo -
vi ĉiuj bone konas ĝin -
sur tiu monto staras Dia Templo
kaj verdaj parkoj zonas ĝin.

Kaj tiun Templon tra pordo triobla
frekventis homoj: en kaj el -
Aŭdu la vortojn per animo sobra,
kiujn inspiris la ĉiel':

»Via espero estas vante vanta,
ne ĉesos ploro nek turment',
se u n u p o r d e ne estos iranta
rehardiĝinta ĉeĥa gent'!«

Vi ŝtopas aŭdon per la fingropintoj,
se aŭdo estas via dot'?
Kial vi, veraj saĝo-heredintoj,
la saĝon tretas en la kot'?

Svatopluk antaŭ jam miljar-epoko
filojn instruis pri konkord',
sed vana restis lia saĝa voko,
kaj neaŭdata lia vort'.

Vi, kiuj emas vanti kun bombasto
kaj avo-agojn laŭdas tro,
vidu en Praha sur la pont-pilastro
torsan statuon de hero'.

Kuglo de svedoj ĝian bruston pistis,
la pluvoj kapon lavis for;
nur trunk' kaj gamboj al la temp' rezistis,
kaj la kostumo kaj dekor'.

Ne diru: »Torsaj ruboj historiaj!«
Tute malpravas la parol'!
Ĝi estas eĉ nun por herooj viaj
plej trafa bildo kaj simbol'.

Pri miaj vortoj ĉesu plu diskursi,
falsas esperoj kaj konsol':
Super la ventro k o r o devas pulsi
kaj k a p o kreski sur la kol'.

KOMENTARO

Biografiaj datoj pri K.J.Erben.

La aŭtoro de la Bukedo naskiĝis 7. 11. 1811 en Miletín (Bohemio) el malriĉaj gepatroj. Li studis filozofion kaj juron en Praha. Dum 5 jaroj li estis sensalajra praktikanto ĉe Kriminala Tribunalo kaj ĉe Fiska Ofico. Poste li fariĝis aktuaro de Scienca Akademio kaj en tiu ĉi funkcio esploradis provincajn arkivojn. Ekde 185o li havis postenon de arkivisto ĉe Bohema Muzeo kaj poste ĉe la urbo Praha. Li mortis 27. 11. 1870. La plejparto de lia vivo estis klopoda kaj malfacila.
Ni preterlasu liajn gravajn sciencajn laborojn en la fakoj historia kaj jura kaj skizu lian situon sur la ĉeĥoslovaka Parnaso.

Literatura medio.
Post la franca revolucio komencis penetri novaj fluoj en nian landon. La vekiĝinta nacio rapide reatingadis la progresojn de la Eŭropa spirito. Krom eminentaj sciencistoj viviĝis ankaŭ beletraj artoj.
Sed la komencoj de la nova ĉeĥoslovaka literaturo en la transirtempo inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj ne alportis tuj fruktojn de absoluta valoro. Estis senpretenda rokoka liriko, pastoraloj, patriotisma patoso kun moralaj tendencoj, didaktiko, priskriba poezio. . . ĉio ĉi pli akademia ol vere vivanta.
Juna poet-generacio en tria dekado de la 19-a jarcento serĉas kaj trovas novan idealon en la freŝa Eŭropa romantikismo. Plej rimarkinda fenomeno de tiu ĉi periodo estis Karel Hynek Mácha, spekulativa lirikisto de kosmaj problemoj, kiu en pesimismaj meditadoj kontrastigas la amon kun efemereco de la ekzisto.
Tute alian genron reprezentas la samaĝa kaj samgenia Karel Jaromír Erben. Ĉi ties folklorema romantikismo en senco de Herder serĉas en la popolo puran fonton de la natur-prudento kaj estetiko. Oni lin nomas »nacia klasikulo«: li estis ĝisoste ideano de la romantiko, sed li sub tiu devizo komprenis artan perfektecon kaj harmonion, inspiritan de la nacia animo.
Tiaman studentan generacion ravis la samtempa pola poezio, precipe Mickiewicz: baladoj kaj romancoj, historiaj elegioj, popolaj fabloj. Erben mergis sin tute en la belecon de la popola poezio, sed li ne imitis ĝin, li kreis kiel vera artisto el kruda materio.
Jam kiel studento li komencis kolekti ĉeĥajn popolajn kantojn, fablojn, fabelojn, legendojn, mitojn kaj superstiĉojn. Lia posteno de arkivisto multe lin helpis tiurilate. Rezulto de multjara kaj diligenta laboro estis »Naciaj kantoj en Bohemio« (1842-45), reeldonitaj pli poste sub la titolo »Popolaj kantoj kaj sentencoj«. Plua ĉi-speca verko estas »Slava legolibro« (1861) kaj »Naciaj fabloj kaj mitoj de aliaj slavaj gentoj« (1869).
Lia folklorscienca laboro stimulis kaj sugestis lian neordinaran poezian talenton, kies frukto estas »Bukedo el naciaj mitoj«. (Originala titolo: »Kytice z pověstí národních«.)
Bukedo.
A) Ĝenerale.

Tiu ĉi verko alportis tute novajn freŝajn tonojn, tre proksimajn al la nacia sentimento kaj karaktero, kaj estis ĝoje salutata. Nova, nekutime surpriza ritmo, stila simpleco kaj arta perfekteco multe influis kaj eĉ nun influas ĉeĥan poezion. Ankaŭ por la vidaj belartoj kaj por la muziko la Bukedo estis bonvena motivo kaj fonto de forta inspiro. Ĝi vekis atenton eĉ ĉe fremdaj nacioj. Ekzistas tradukoj de multaj baladoj el la Bukedo en jenaj lingvoj: pola, slovena, rusa, angla, sveda, germana (la lasta estas kompleta). La unuan Esperantan tradukon (La Saliko - de Miloš Lukáš) ni legis 1932 en Literatura Mondo; poste 1935 en Ĉeĥoslovaka Antologio (Nuptoĉemizoj en traduko de Lukáš sub la titolo Ĉemizoj por edziĝa festo) kaj 1936 en Ligilo (Kristnaska vigilio, de Pumpr sub titolo: Kristnaska vespero; ĉi tiun baladon elsendis Esperante 23. 12. 1937 Verda Radiostacio en Brno, en formo de melodramo) kaj 1937 en Literatura Mondo (Nikso, de Pumpr).
Unuopaj poemoj de la Bukedo devenas el diversaj jaroj: Kelkaj aperis individue en literaturaj revuoj, ceteraj en definitiva kolekto 1853. Unu el ili (Lilio) estas eĉ pli posta kaj la aŭtoro envicigis ĝin nur en la duan eldonon 1861.
La Bukedo estas kolekto de ĉeĥaj popolaj baladoj, arte prilaboritaj, kiuj rimarkinde diferencas de la famaj baladoj nord-eŭropaj. Analizante ilian enhavon ni vidas, ke ĉiam temas pri k u l p o kaj p u n o laŭ la vidpunkto de la kristanaj moral-dogmoj. Homo pekas per avareco, per senbrida amo, per sciavido, tentanta la supernaturajn potencojn. . . Ne la memmortigo alportas al li absolvon, sed la kristana humiliĝo kaj trasufero de la justa puno. Arne Novák jene karakterizas la du principojn, sur kiuj estas la baladoj de Erben konstruitaj: unue estas m i t o l o g i a k o n c e p t o de popol-tradicioj, en kiuj konserviĝis la praantikvaj formoj de religiaj ceremonioj, honorantaj kaj repacigontaj la diojn de la natur-elementoj; due estas la e t i k a k o n c e p t o de la primitiva vivo, kiu senpardone postulas subordiĝon al la moral-ordo, kiun la popolo kultas. La kerno de la Erben-baladoj konsistas en tio, ke ili portretas la moralan konflikton de homo kaj lian draman bataladon kontraŭ la supernaturaj estaĵoj, kiujn li superas nur per sia kredo pri venko de la bono.

B) Opaj baladoj.
a) Bukedo
indikas la programon de tuta poemaro. Timiano (timianeto, latine thymus) estasaroma floro el la labiacoj, abunde kreskanta sur la kamplimoj. Ĝia ĉeĥa nomo (mateřídouška) signifas tradukite »Animo de patrino« aŭ «Spiro de patrino«. La poeto uzis ĉi tiun etimologion por alegorio: La Patruj-patrino estas morta, sed ŝia spirito vivasen popolaj mitoj.
b) Trezoro. Mito, kiun en diversaj formoj konas ankaŭ aliaj nacioj. - En Paska vendredo, kiam la preĝeja ĥoro kantas Pasionon, t. e. kanton pri morto de Kristo, malfermiĝas la trezoroj sub la tero. En tiu tago estas religia funebro: la preĝeja estas senornama kaj anstataŭ sonoriloj oni uzas lignajn klakilojn. - Larĝa eposa rakontado pri idilia kamparo kaj superstiĉoj de la popolo. Nur en la plej dramaj momentoj plirapidiĝas la spira de la eposo.
c) Nupto-ĉemizoj. La balado, plejparte dialogo, estas plena de maltrankvila rapidemo, angoro kaj noktaj ĥimeroj. Kia kontrasto kun la Trezoro! - Vampira temo trovebla en tuta Eŭropo. Erben elkalkulas plurajn variaĵojn de ĉi tiu mito ĉe aliaj slavaj gentoj. La balado de Erben kreskas el hejma tradicio kaj respektinde konkurencas kun la baladoj de la mond-literaturoj. Ĝia atmosfero esence diferencas de tiu en la samtemaj baladoj de Bürger kaj Mickiewicz. - Rosmarena florkrono estas simbolo de la fianĉino. - Post ekkanto de la kokoj ĉesas la povo de la mortintoj super la vivantoj. - »Via korpo samus kun la ĉemizoj«, t. e. ĝi estus same disŝirita.
d) Tagfeino, ĉeĥe Polednice, laŭvorta traduko signifas: Feino de la Tagmezo. Ne nur la meznokto, sed ankaŭ la tagmezo havas demonojn, kiuj povas malutili homojn.
e) Ora ŝpinrado, versita popola fabelo. - Konuso estas la fasko de la ŝpinota lino aŭ la bastono, sur kiun oni ĝin ligas. Viva akvo en la slava mitologio havas la povon, ke ĉio mortinta en ĝi reviviĝas.
f) Kristnaska vigilio. Intima atmosfero de la vilaĝaj ŝpinvesperoj. - La kvar semajnoj antaŭ la Kristnasko estas Advento, atendado de la Savontalveno. En ĝi la plej mistera tago estas Vigilio, antaŭvespero de la Kristotago. Tiam ĉe ĉiuj slavoj la popolo praktikas sorĉaĵojn por certigi al si prosperon dum tuta jaro kaj prognozi sian venontan sorton. La Kristnaska vigilio, ĉeĥe Štědrý den, signifas en traduko Tago de la Donacoj. Oni malavare pridonacas ne nur ĉiujn familianojn, sed ankaŭ la alvenintojn; plue dombestojn, kortbirdojn, eĉ la ĝardenonkaj puton. La donacoj havas misteran kaj sorĉan signifon. - La Vigilio estas tago de la fasto, kiu daŭras ĝis la vespera festeno. Al infanoj oni ŝerce promesas, ke kiu tenos la faston ekvidos sur la muro Oran Porkidon.
g) Kolombo. En popolaj kantoj aperas animo de mortinta justa homo, aŭ de homo, kiu el la kulpo repuriĝis, en formo de blanka kolombo, sed la animo de krimulo ŝanĝiĝas en korvon. Vidu ankaŭ la lastajn versojn de la Lito de Gregoro. - Ĉi tie signifas la kolombo konsciencriproĉojn. - La memmortigintojn oni ne enterigas en la sanktan teron de kristana tombejo.
h) Lito de Gregoro. Legendo el frua tempo de kristanismo pri granda pekulo, kiun konvertas asketa migranto kaj kiu per ekstrema pentofarado reakiras la absolvon. La poeto rakontas ĝin en majeste larĝa eposa formo. Erben citas ankaŭ luzaciserban kaj polan variaĵojn de la sama temo. - »Li amindumu kun infer-virgino«: temas pri ekzekuta instrumento de la mezepoka justeco. - Gregoro en originalo tekstas Záhoř.
ĥ) Nikso (Vodník) estas Akvofeo, personigita mispotenco de la akvo; insida kaj malica demono kun verdaj haroj, membrano inter la fingroj; el lia verda frako senseĉe gutas akvo. Li dronigas homojn kaj iliajn animojn kolektas sub potojn en la lago.
- En niaj mitoj, se homo revenas el la transtomba mondo, ofte ripetiĝas la averto, ke li neniun brakumu nek kisu, ĉar li forgesus ĉion pasintan.
i) Saliko havas unikan temon: homo kaj arbo posedas kune unusolan animon; unu sen la alia ne povas vivi. - Parcoj (ĉeĥe Sudice) estas feinoj, kiuj post naskiĝo de ĉiu infano kunvenas ĉe lia lito kaj destinas lian sorton por tuta vivo.
j) Lilio: ree vampira temo, sed ĉi tiam alimaniere solvita.
k) Malbenanta filino. La morna atmosfero de ĉi tiu historio kaj ĝia formo multe proksimiĝas al la baladoj de la nordeŭropaj popoloj.
I) Profetino. Ciklo de poemoj kun solene patosa, libera ritmo. La poeto ĝin ne opiniis definitiva, tial li almetis la subtitolon Fragmentoj. Ĝi enhavas multajn malklarajn alegoriojn, eĉ aktualajn tendencojn.
Ĉeĥa nacio ĉiam ŝatis profetaĵojn, temantajn pri la sorto de la patrujo. La profetaĵoj de Sibila kaj de Blinda Fraŭlo, ambaŭ el la XVI. jarcento, estas ankoraŭ nun popularaj. - Bělina, Orlice, Bystřice estas riveroj en Bohemio.
Por kompreni la rakonton estas necese koni iom el la mita historio de la ĉeĥa lando:

Ĉeĥajn gentojn alkondukis ĉi tien prapatro Ĉeĥ. Ili okupis la landon (ĉirkaŭ j. 6oo p. Kr.) kaj dediĉis sin al agrikulturo. Unuafoje kunigis ilin politike franka komercisto Samo (historia persono). Post lia morto regis hejma princo Krok, kiu ne havis filon. La malplejaĝa el liaj tri filinoj, Libuŝa, estis inspirita per profeta genio kaj ŝi post morto de sia patro akceptis lian postenon. Sed foje ofendis ŝin viro, kiu ne estis kontenta pri ŝia verdikto, kaj ŝi rezignis pri plua regado. La vladikoj (tribestroj) elektis laŭ ŝia propono novan princon, Přemysl, agrikulturiston el Stadice, kiu tiel fariĝis fondinto de la Přemyslida dinastio. - La heroldoj lin trovis pluganta kaj pelanta la bovojn per avela pikilo. Iliproklamis la decidon de la vladikoj kaj vestis lin per princa mantelo. Li maljungis la bovojn, kiuj malaperis en proksima roko. La pikvergon li fiksis en la sulkon, kaj dum li manĝis kun la delegitoj, la vergo ekĝermis kaj diskreskis en tri branĉojn. Du elili tuj velkis, la tria ekfloris kaj sur ĝi maturiĝis nuksoj. Přemysl jene klarigis la fenomenon: »E1 mia dinastio multaj naskiĝos, sed nur unu regos. Via sinjorino tro rapidis. Se mi estus povinta finplugi la kampon, ĉiam regus abundeeo en la lando. Sednun la popolo havados eĉ malsaton. . .« - El ĉi tiu klarigo naskiĝis la natura deziro: ke iu finplugu la neglektitan kampon. La senco de la profetaĵo estas travidebla: Tiam regos prospero en la lando, se la agrikulturo ree estos ŝatata kaj estimata.

Super la rivero Vltava altas roko Vyšehrad, kie staris kastelo de Libuŝa. Sub la roko estis banejo de la princino. - Ŝi foje legis kaj profetis el la ondoj de la rivero la fatalan sorton de sia nacio, kaj nepovante malhelpi ĝin, ŝi mergis en la akvon oran lulilon de sia filo kaj destinis, ke ĝi ree emerĝu, kiam naskiĝos tiu, kiu feliĉigos la patrujon. La legendoj rakontas, ke la lulilo jam unufoje revenis kaj ke sur ĝi kuŝis la ĵusnaskita Patro de la patrujo, reĝo Karolo IV. (XIV. jc.), sub kies regado la lando plej prosperis. Sed la profetaĵoj atendas ankoraŭ duan reaperon de la lulilo.
Sub la nivelo de Vltava kolektiĝas armeo de la dronintaj homoj, militistaro de Libuŝa. En urĝa neceso Libuŝa elkondukos siajn soldatojn kaj helpos la patrujon.
La mito pri la Ora Sonorilo devenas el Kostelec nad Orlicí. Erben asertas, ke tie dum lia vivo ankoraŭ staris la maljuna »fata pino«.
La legendon pri la templo kun tri pordoj oni ekzegezas diversmaniere. Ĝi povas signifi aŭ instigon al religia toleremo, aŭaludas la aŭtoro - stimulon al la unuiĝo de la landoj Bohemio, Moravio kaj Slovakio.
Svatopluk estis princo de la Grandmoravia regno en la IX. jc., kiu postlasis sian imperion al tri filoj. Mortante li prezentis al ili tri kunligitajn vergojn kaj ordonis, ke ili rompu la faskon. Neniu el ili kapablis tion fari. Sed rompi ĉiun vergon aparte estis afero tre facila. El tio sekvis la instruo pri necesa konkordo.
Sur pilastro de Karol-ponto en Praha staris antikva statuo de kavaliro, konata sub la nomo Bruncvík. En la jaro 1648 frakasis ĝin kuglo de sieĝantaj svedoj. En la tagoj de Erben staris tie nur torso de la statuo. Nuntempe ĝi estas renovigita.

LINGVAJ KLARIGOJ

Suba tabelo montras la vortojn netroveblajn en Plena Vortaro de SAT. Ĉiuj (kun escepto de kvar: aktuaro, hejsa, haloho, labila) estas listigitaj en Parnasa Gvidlibro.

aktuaro - mezgrada oficisto
ascendi - supreniri
avanci - rangaltiĝi
baj, baj! - (endormigo)
basa - malalta
bunta - multkolora
burgo - fortika kastelo
damo - sinjorino
dekado - jardeko
descendi - malsupreniri
dura - malmola
elano - antaŭensvingiĝo
frondo - branĉo kun folioj
gvati - kaŝobservi
halo, haloho! - (krio de ĉasistoj)
hasti - urĝiĝi, rapidi
hejsa! - (ĝojvoko)
hojli - tirboji
horori - esti terurita
jubili - ĝojvoki
kontempli - medite koncentriĝi
kriĉi - akcipitre krii
kurta - mallonga
labila - malfirma, ŝanceliĝa
lanta - malrapida
morna - preme malgajiga, malhela
noci - malutili
noĉo - entranĉaĵo
nupto - geedziĝo, seksa pariĝo
obskura - malluma
povra - kompatinda
predo - akiraĵo (per rabo, milito, ĉaso)
ravino - kruta valeto, terfendego
refreno - rekantaĵo
retreto - ceda returniro
sinistra - maldekstra
sinki - ŝvebe fali
skabelo - piedbenketo
spuro - postsigno
suspiri - sopirĝemi
tarda - malfrua
trista - malĝoja

Misereremei - latinlingva komenco de funebra psalmo (Kompatu min. . . .). - Elparolo de ĉeĥaj propraj nomoj, prononcendaj alimaniere ol en Esperanto: Bělina - Bjelina; Bystřice - (proksimume) Bistrice; Libuša - Libuŝa; Mácha - Maĥa; Přemysl - (proksimume) Premisl; Vyŝehrad - Viŝehrad. La akcento en ĉeĥaj vortoj estas ĉiam sur la unua silabo. Ĉi tie en la versoj ili tamen estas mezurataj Esperantmaniere. - Signito de la kondicionala gerundio (estunte, trovunte), kiun oni neofte uzas, estas evidenta. La respektiva propozicio estas eksplikebla per: se -us.

ENHAVO

BUKEDO
TREZORO
NUPTO-ĈEMIZOJ
TAGFEINO
ORA RADŜPINILO
KRISTNASKA VIGILIO
KOLOMBO
LITO DE GREGORO
NIKSO
SALIKO
LILIO
MALBENATA FILINO
PROFETINO
Komentaro
Lingvaj klarigoj