AVERTO KAJ KONSOLO


Se viajn horojn vi dediĉos

al verskre´ kaj poezio

vi luksajn aŭtojn nur admiros,

sed mem sur truaj plandoj iros

sen groŝ´ en poŝ´, kun iluzio,

ke post la mort´ vi eble riĉos.

Jiří Kořínek