D O K S Y

Doksy apud la Lago de Mácha estas nomo de ĉarma urbeto situanta en romantika regiono. Sed por la ĉeĥoslovaka esperantistaro Doksy signifas novan gravan vojon kondukantan al nia fina celo.

Dum la aŭtuna, vintra kaj printempa sezonoj la vivo en niaj klubejoj viglis, ofte eĉ bolis, la samideanoj propagandis, gvidis kursojn, aranĝis vesperojn kun la plej diversaj programoj; sed kiam anonciĝis la somero kaj la hidrargo en termometroj grimpis al nekredeblaj altoj, Ia pordoj de niaj klubejoj fermiĝis, la samideanoj ekmarŝis aŭ ekveturis al riveretoj aŭ riveroj, arbaretoj aŭ arbaroj kuŝantaj ĉe la piedoj de montetoj aŭ montoj, ĉiu laŭ sia emo kaj inklino, ... kaj nia movado kiel la fabela Rozrozeto ekdormis dormon profundan. Tiel estis kaj ŝajnis, ke tiel ankaŭ ĉiam estos, ĉar la kondiĉo de tiu ĉi alternado kuŝis ja en la naturo mem.

Kaj jen. Venis iniciatemaj samideanoj, kiuj proponis al la libertemponta publiko ĉion, kion ĝi serĉis; ripozon en la ombro de arbaroj, ĉe l´ bordo aŭ en la malvarmetaj ondoj de lago, ekskursojn al historiaj romantikaj kasteloj kaj aldone la eblecon en amuza maniero ellerni aŭ perfektiĝi en la Lingvo Internacia. Ideo simpla kiel ĉiu granda ideo. Kaj ili sukcesis. Cent okdek lernemaj, spirite junaj homoj en aĝo de 8 - 84 jaroj plenigas nunjare čiun antaŭtagmezon la klasojn de la loka lernejo, en kiu ĝojige pulsas la vivo Esperanta.

Viglan, gajan, utilan Esperantan vivon eĉ dum somero, jes, tion signifas por ni ĉeĥoslovakoj la Somera Esperanto-Kolegio en Doksy.

Ĉu ne imitinda ekzemplo ankaŭ pur aliaj landoj?

Th.Kilian.