Noto de redaktoro:


Estas interese konstati, kun kia senpacienco estas atendata "Verda Voĉo". Oni ne scias, kial la tempo ial tre rapide pasas kaj mankas. Mi memoras, ke en la unuaj jaroj de nia Somera Kolegio de Esperanto ni eldonadis "Verdan Voĉon" ĉiutage. Tiam je la 10a horo oni jam kolportis VV en lernejo. Kiom da ŝercoj kaj klaĉoj estis tie.

En pasintaj jaroj estis eldonitaj nur kelkaj numeroj. Kaj eĉ tiuj kelkaj numeroj estis utilaj. Ili ja estas kroniko de SKE, faris sufiĉe ampleksan laboron por nia E-movado en Ĉeĥoslovakio. Hodiaŭ aperas la unua nunjara numero de "VV". Ĝi denove estu via amiko kaj rememoraĵo pri doksado kaj Doksy.

Antonín Slanina


Verda Voĉo de Doksy, 1957-01-02