BULTENO PRAHA 29. - 6 -


DOKSY NUNJARE JUBILEIS


En la dua duono de julio por la deka fojo venis pli spertaj esperantistoj kaj novaj adeptoj por partopreni la kolegian instruadon ĉiu laŭ la respektiva karaktero de siaj scioj. Pli ol 80 frekventantoj lernis en tri klasoj. De la komenca interkona vespero ĝis la lastaj horoj regis bona disciplino kaj bona volo akiri laůeble plej abundajn sciojn.

Antaůtagmeze de la oka ĝis la dekdua horo regula instruado, posttagmeze kutime laŭ la vetero ripozo ĉe la lago kun diversaj distroj kaj vespere kulturaj aŭ amuzaj programoj certe donis multon al ni ĉiuj Speciale la vespero de Verda Ĉaro de J.Baghy restas neforgesebla travivajo. Ni vidis labori nian Majstron kaj vivi lin meze de sia familio, ni vidis Grabowski kaj tion oni ne povas forgesi.

Ĉiuj instruistoj Ginz, Píč, Dr Pumpr, Dr Seppová, Slanina, Suchardová, Špůr, Vítek donis al ni multon kaj havis la plej bonan volon . Antaŭtagmeze instrutempo ofte ne sufiĉis kaj ni kolektiĝis plurfoje en la lernejo por partopreni oratoran kurson de s. Slanina aŭ por solvi aliajn lingvajn aŭ ceterajn problemojn. Unu posttagmezon komuna brigado de 44 kolegianoj faris grandan puriganlaboron en ĝardenoj de loka urba entrepreno. Dank´ al tiu ĉi brigado ni ĉiuj ĝuis belegan posttagmezan boatkrozadon sur la lago de Mácha kun vizito de Staré Splavy. Alia brigado 14 membra helpis al la arangantoj dum la prezentado de opero „Najado” en natura teatro če la lago. Belaj kaj certe tre interesaj estis ambaŭ aŭtobusaj ekskursoj: al Nový Bor (lokaj vitrejoj), rabista kastelo kaj banejo Sloup, kiun gvidis s. R.Wenzel kaj al Valečov kaj etaj grotoj de Drábsko sub gvido de s. F. Pytloun.

La kolegio havas du menciindajn aranĝojn: Verda vendejo (s.Pytloun) ĉiutage zorgis ne nur pri niaj esperantaj animoj, sed ankaŭ pri niaj stomakoj. Bonkvalitaj matenmanĝoj agrable komencigis ĉiutage nian laboron. Kaj la infanvartejo (s-ino L. Rejthárková) certe estis granda helpo al la patrinoj, kiuj volis studi, sed saman volon ne havis iliaj etaj infanoj. Ankaŭ tiu ĉi aranĝo montris sian gravan taskon kaj dum la sekvantaj jaroj ĝi servos denove por senzorgigi la lernemajn gepatrojn kaj doni al la infanoj utilan kaj agrablan okupon en la naturo.

Kvankam s. Špůr plene zorgis pri nia ĉiuflanka kontenteco, estis diversaj malhelpoj, kiuj superis liajn fortojn. Estis ekz.la demando de malkara sed fortiga manĝo. Lokaj restoracioj ne ofte zorgis pri ni, speciale ne dimanĉe. Kontraŭe ni ĝenerale loĝis vere bone.

Kortuŝa estis zorgo de 73jara Dro J.Fousek el Přelouč, kiu celis kontribui al la programoj per programeroj de kolegia horo. Lia laboro estis certe bonega kaj meritplena. Restas ankoraŭ mencii, ke agrabla por ni estis la vizito de gesamideanoj el la regiono Olomouc. Nur, bedaŭrinde, tre mallonga estis lia vizito.

La 14-tagoj - tagoj tre belaj kaj agrablaj - pli rapide pasis ol ni volis. Lastan sabaton valorigis nian komunan laboron pedagogia gvidanto s. J. Vítek kaj adiaŭajn vortojn diris instruistoj kaj frekventantoj. Larmoj en okuloj de multaj kaj malgajaj vizaĝoj de la ceteraj esprimis saman ideon: unu jaro do efika peresperanta porpaca laboro rapide pasos kaj denove - ĝis la revido en Doksy 1956!

Partopreninto.

Verda Voĉo de Doksy, 1955-29-06 (almeto de Bulteno de Praha)