Printempo 1955. SOMERA KOLEGIO DE ESPERANTO EN DOKSY


NI ESTU ESPERANTISTOJ !

Esperanto estas lingvo. Per lingvo oni esprimas siajn pensojn kaj ideojn. Ju pli perfekta estas la lingvo, des pli facile oni povas stimuli la ideojn. Esperanto, dank´ al genieco de Zamenhof, estas lingvo esprimriĉa, facile lernebla kaj internacia. Ĝi dependas de neniu unuopa nacio, sed de la tuta homaro. Nin Esperantistojn neniu devas instigi al paco; ĝuste pro tiu ĉi ideo ni fariĝis Esperantistoj. Kaj kiu atakas nin, mem rompas la pacon. Ne estas necese laŭte paroli, sed kviete labori kaj servi al tiu nobla celo, kiel ni faras,..

Per lingvo oni esprimas siajn pensojn kaj ideojn, mi diris de komenco. Sed tiun lingvon oni devas regi por esti kapabla esprimi sin ne nur skribe, sed ankaŭ parole. Post la venko ĉe Unesko ni havas pli respondan devon. Ni devas montri, ke Esperanto estas vere lingvo parolata, ke oni fine ĉesu nin rigardi kiel balbutantojn, strangulojn. Estas vere doIore, se oni renkontas malnovan samideanon en klubo kaj li ĉe esperanta alparolo diras: „Pardonu, mi komprenas, sed paroli mi ne kapablas". Estus vere interese scii, kiom da esperantistoj flue parolas Esperanton!

A.S.



Verda Voĉo de Doksy, 1955-23-04