BULTENO 25-26 - 1955-


„D o k s y“ j u b i l e a s . .

En Ĉeĥoslovakio ne estas konscia esperantisto, kiu ne konus la nomon Doksy kaj ne scius pri la ekzisto de tiea Somera kolegio de Esperanto, kies tradicia somera kursaro de la j.1946 ĝis hodiaŭ reprezentas someran esperantistan movadon en ĈSR.

Estas kaŭzo de fiero lerni Esperanton en Doksy, perfektigi tie sian priesperantan scion, ĉeesti en seminario lingvajn, literaturajn kaj historiajn prelegojn, instrui kaj prelegi en la Kolegio kaj partopreni ĉiujaran literaturan konkurson „Floraj Ludoj".

Malfacile oni forgesetas la amikan samideanan medion, elsorĉitan de la kulturaj kaj amuzaj entreprenoj en la somera "Doksy", longtempe oni rememoriĝas pri la tuttaga autokara ekskurso kaj somera karnavalo, kiuj anoncas la fermon de la kursaro kaj la finon de la komuna gojo. „Duonjaron", diras la partoprenintoj de la Kolegio, „oni rememoras Doksy kaj la duan duonjaron oni antaŭĝojas je ĝia malfermo"!

Ĉi-jare de la 17a ĝis la 30a de julio kunvenos - jam- je la deka fojo en Doksy ĉe Mácha-lago novaj interesiĝantoj pri Esperanto, la frekventintoj de la kolegia kursaro kaj la amikoj de la Somera kolegio de Esperanto por festi la dekan jubileon de ĝia ekzisto.


VIVJUBILEO : La 3an de junio festas sian 50jaran naskiĝtagon samideano Antonín SLANINA, membro de la Prepara komitato de la SKED, ĝia referento por kulturaj kaj amuzaj entreprenoj, redaktoro de „Verda Voĉo" ktp.

Multe da sano kaj humoro en la pluaj jaroj elkore deziras al li-SKED.

„FLORAJ LUDOJ" : Okaze de la ĉi-jara kursaro aranĝos SKED la VIIan Belartan literaturan konkurson „Floraj Ludoj". Detalaj informoj aperos pli poste.


ĈU VI JAM ALIĜIS AL SKED?

Informas kaj aliĝojn akceptas :s-ano Václav Špůr,Moskevská ul., Doksy u Máchova jezera.


Verda Voĉo de Doksy, 1955-23-04