V e r d a V o č o“

Ĉu vi rememoras la kvarpaĝan gazeton hektografitan, kiu fieris esti unusola „ĉiutaga" gazeto esperantista en la mondo? Kaj ĝi pravis! VV aperadis dum la somera dekkvartaga kursaro en Doksy (1947-52) efektive čiutage kun subtitolo „informa, instrua kaj amuza bulteno". La modesta gazeto plenumadis la tiel fiksitan programon tre konscience! Interesaj artikoloj pri esperantologio kaj esperantismo, originalaj poemoj kaj aktualaj ilustraĵoj, ĉiutaga kroniko pri okazintaj kulturaj kaj amuzaj entreprenoj, sensaciaj informoj de la „“klačema" esperantisto, humurplenaj anoncoj kaj tiurilataj respondoj - jen la riča enhavo de la regule aperintaj numeroj de VV. Ne mire, ke la kursanoj konsideris la VV sia sincera amiko „kies aperon ili čiam senpacience atendis, kaj ke VV ankaŭ fariĝis dezirata legaĵo de tiuj, kiuj ne povis čeesti en Doksy. Sen VV, kiu per sia interesa enhavo kompletigadis la lingvan instruadon oni ne povus al si prezenti la fame konatan esperantistan somerrestadejon en Doksy kaj ties "Someran kolegion de Esperanto".

Kiam 4 entuziasmulo la 21.VII. 1946 malfermis en Doksy la unuan someran esperanto-kursaron, ili trovis eč mokridon kaj envion če la oficialuloj, kiuj opiniis, ke la esperantista movado povus dumsomere, kiel ĝis tiam regule okazadis, profunde dormi. Sed la iniciatintoj ne ektimis la malhelpojn personajn kaj teknikajn , apogataj en la penado per la tiurilataj intereso kaj sopiro de la esperantista popolo, kiu en 3 someroj plenigis la kursaron, pli poste nomitan „Somera esperanta lernejo“ kaj ek de la j.1949 „SOMERA KOLEGIO DE ESPERANTO“ per 1380 dankemaj gelernantoj. La kolegio per sia celkonscia instrumetodo, unikaj Ĉe-kurso kaj seminario, riĉeco de siaj kulturaj kaj amuzaj entreprenoj kaj vere amika societa medio tiel famiĝis, ke ĝi devis malfermi filiojn eč en Siovakio (Svit 1950, Poprad 1952). La senčese kreskanta nombro de la partoprenintoj kaj speciala kvalifiko de la kolegiaj instruistoj (jam 11 en la j.1952) montris la popularecon de la „Somera kolegio de Esperanto en Doksy“ kaj ĝian signifon por la kresko kaj kvalito de la esperantista movado en ČSR. Ĉar la ripetata restado en Doksy ĉe la Mácha-lago povus por certa (turisma) nombro de la kursantoj fariĝi iom enuiga, oni provis je ekstera propono aranĝi venonte Ie kolegiano kursojn alterne ankaŭ alliloke kaj la okazigo de la kursoj en la j. 1953 en KOST montriĝis kontentiga! Ni esperu, ke la '“Somera kolegio de Esperanto" sukcesis daŭrigi sian meritplenan poresperant anlaboron ankaŭ en Ia j. 1 9 5 4 Do,ĝis la amika revido!


MELANKOLIE...

Ĉu io?-Nenio! Mi scias,

ke vane mi, vane, elkrias.

Neniu ĉi tie aŭdas,

la ondoj de l´ tempo mallaŭtas;

kaj ie en ombro sub ŝranko

nur muso kuretas sur planko.

(Flora Ludanto)


Verda Voĉo" la amiko de gelernantoj en Somera Esperanto-kolegio en Doksy, Svit, Poprad, aŭdigas sian vočon:

Pasintjare en Kost pro gravaj malfacilaĵoj mi ne aperadis, sed ĝoju jam - mi klopodos denove vin gajigi en nunjara Somera Esperanto-kolegio kie ajn ĝi okazos. Ŝparu, karaj, por ke ni povu renkontiĝi. Mi povas malkaŝi, ke anoncis sin jam ses partoprenontoj. Mi havas bonajn kunlaborantojn. Nia devizo estu:

Kion neniu povas, esperantistoj povas!



Verda Voĉo de Doksy, 1954-10-03