MEMORO PRI MORTA POETO


Če ponto, kie stel´ pereas en profundo,

Če ponto, kie ekhaltiĝis la sekundo,

kantinto morta kun krevita mandolin´

- Ĉu aŭdis vi?“ - demandis tre silente min.


Kaj io sonis inter la ĉiel´ kaj tero,

per zumzumado mola tintis atmosfero

kantinto morta terenfalas pro la kant ',

dormanta en brančaro kiel konsolant ´.

Kaj super la kantinto liaj vivaj kordoj

ekĝemis kiel kruc´ sonanta en agordoj.

Kaŝita en malluma horo de aŭtun’

" - Ĉu aŭdas vi?-" la ombron mi demandas nun.


Eva Suchardová



Verda Voĉo de Doksy, 1954-15-03