INFORMA , INSTRUA KAJ AMUZA BULTENO DE LA SOMERA KOLEGIO DE E S P E R A N T O .


SPIRITA VIGLECO KONSERVAS JUNECON.

La deziro de ĉiu homo estas resti daŭre juna. Al tiu či celo helpas multe la sporto. Sed sportado estas nur unuflanka kaj multaj homoj eĉ tro taksas ĝian efikon. Oni forgesas la fakton, ke estas spirito, la spirita vigleco, kio igas homojn junaj. Kaj mi asertas, ke precipe tiu ĉi spirita vigleco estas multe pli grava ol multaj ne nocie uzataj sportoj. La bona ekzemplo estu al ni vivo de multaj eminentaj homoj. La penso (ideo) estas kreanta forto, tion ni ne forgesu. Ĉio farita čirkaŭ ni, naskiĝis antaŭe en spirito kaj fizikaj fortoj nur plenumis tion, kion forta spirito ordonis. Per sporto ni kulturu ne nur la korpon, sed ankaŭ la spiriton. Nia refrešiĝo estu ambaŭflanka.

Somera Kolegio de Esperanto en Doksy havas čiujn eblecojn por plena refreŝiĝo al čiuj partoprenantoj. Vi ne nur povos tie sportadi (bani vin, tenis-ludi, turist-ekskursi ktp.) por refrešigi vian korpon, sed per studo en diversaj esp. kursoj vi refreŝigos vian spiriton, vian kapablon paroli en Esperanto. Kaj restado en amika, preskaŭ familia rondo de esperantistoj refreŝigos ankaŭ vian animon, la animon, kiu serčas komprenon.

Venu al Doksy por travivi neforgeseblajn tagojn. Kaj tiu, kiu el vi havas pli multe da tempo, venu ankaŭ al Kost, kie, tuj post fino de la kursoj en Doksy, komencas seminario kaj turismaj ekskursoj. Vi poste revenos freŝaj korpe kaj spirite, plenaj de entuziasmo al čiutaga porpana laboro kaj al tiu poresperanta.

Venu, ni ĝoje vin atendas! Ant.Slanina.



Verda Voĉo de Doksy, 1954-15-03