S-ano Imrich Sedlák, Čejkov apud Trebišov skribas:


Mi salutas vin ĉiujn, kiuj estis tiel feliĉaj, ke vi povis partopreni la someran kolegion de Esperanto ĉe la bela Mácha-lago. Ankaŭ mi planis tiel...

Ni čiuj planu kaj penu fari nian vivon pli bela, pli paca, pli progresema en justeco kaj ama interkompreno. Niaj planoj ekstere - je videblaj sukcesoj - ne multe progresis, sed la mondo sen harmonio, sen interkompreno kaj fido en hom-atomoj disfalinta, bezonas nin kaj nian lingvon. Ni esperu kaj vivante home diskonigu en nia ĉirkauaĵo niajn ideojn!

Gesamideanoj! Ni esperantistoj ekkonis en nia lingvo altan ideon kaj valoran kulturfaktoron kaj ni vidas klare antaŭ ni la difinitan celon. Pro tio venis ree en nian amatan urbon Doksy tiom da fervoraj gesamideanoj, kiujn ne plu timigis la noktaj fantomoj. En lasta tempo ni povis bone konstati, kiel Esperanto konkeras terenon paŝon post paŝo. Eĉ ĉe la pasintjara Universala Kongreso estis oficiala observanto de UNESKO. El tiu fakto ni vidas klare, ke niaj fervoraj laborantoj laboras laů la devizo: La espero, la obstino kaj Ia pacienco. Per ilia flamanta torĉo ni ekbruligis ankaŭ niajn modestajn kandelojn en Doksy.

F. Pytloun

Zprávy redakce.

Prosíme o prominutí,že z technických důvodů nemůžeme otisknouti celou řadu došlých příspěvků, i když jejich hodnota si toho plně zasluhuje. Spolu se sazečem a pomocným kolektivem se s vámi loučíme, milí čtenáři, účastníci SKED a přejeme vám mnoho úspěchů na pracovním poli i při esp. práci. Rozjíždíme se do všech koutu naší vlasti a zbývá nám jenom provolati společně naše upřímné „Ĝis la revido en Doksy 1955!"


Verda Voĉo de Doksy, 1954-04-04