INFORMA , INSTRUA IAJ AMUZA BULTENO DE LA S0MERA KOLEGIO DE

E S P E R A N T O .

REMEMOROJ KAJ PLANOJ

Somera kolegio de Esperanto en Doksy naskiĝis el modesta entuziasmo de kelkaj samideanoj, kiuj ekdecidis en la j. 1946 aranĝi somerajn kursojn de la lingvo en loko, kie čiujare pasigas miloj da niaj laboruloj feličajn tagojn de sia libertempo. Ankaŭ multe da adeptoj de niaj kursoj travivis sian forpermeson apud la lago de Mácha kaj najbara čirkaůaĵo, plena de naturaj belaĵoj. Sed krom tiu naturbeleco de la ripozamuza medio ekzistis io alia, kio multajn ravis - nome la jam antaŭe fama societemo kaj sincera kamarademo de Ia esperantista popolo, kiu sciis krei belan atmosferon de interkompreno kaj reciproka amo. Vere ne eblas per kelkaj alineoj sufiče priskribi čion, kio agrabligis al niaj esperantaj gastoj ties loĝadon en Doksy dum 7 jaroj de 1946 ĝis 1952. Certe tion faris zorgeme kaj bonfake gviditaj kursoj, amuz- kaj instruprogramoj, teatraĵoj, filmoj kaj koncertoj, banado en la lago kaj scenoričaj promenoj, sorčistaj vesperprogramoj, gajaj dancvesperetoj sub la kastelo Bezděz, „veneciaj" noktoj sur lampionigitaj lagoŝipoj, bivakaj fajroj kun impresaj kantoj kaj bonhumoraj scenetoj, autobusekskursoj ktp. Sed čefe kontribuis la unika eco de niaj samideanoj, kiuj ofte sciis kvazaŭ spontane fariĝi kunkreantoj de ĝuste plej belaj programeroj. Organizantoj de SKED klopodadis transporti similajn kursaranĝojn ankaŭ al aliaj lokoj (Svit, Poprad, Kost). Ĉiuj či kursoj sendube ĝuis sukceson kaj siamaniere estis belaj kaj neforgeseblaj. Sed nenie aliloke oni povis satpetoli kaj satridi tiom kuraĝe bele kiom en Doksy. De tie ĉi disiradis regule gesamideanoj kun dolčaj sentoj pri ĵusligitaj amikecoj, havante ofte larmoplenajn okulojn.

Ni foliumas tra nia korespondaĵ- kaj fotografaĵarkivo. Antaŭ niaj okuloj defiladas centoj da afablaj vizaĝoj kaj miloj da etaj historietoj. Ni rememoras la eksterlandajn gastojn, ni travivas vaporšipveturon al Hřensko... Revenos refoje la sunaj tagoj če la lago kaj kun ili čio bela, kion vi primemoras. Post unujara paŭzo reviviĝos DOKSY pe esperanta susurado de sablobordaj pinarboj, parkaj kverkoj kaj blankaj betuloj.

Intertempe nia esperantista tendaro diligente laboras por atingi altan celon, indikitan de nia Majstro. Eblecoj de porpaca laboro ricevis lastatempe vere viglan injekton en formo de fondiĝo de „Mondpaca Esperantista Movado”. Esperanto sin montris čiam taŭga nor noblaj celoj. Oni apenaŭ konas pli altan celon ol povi defendi la Pacon. Tial ek al la pacesperanta movado kaj tiubaze ankaŭ ek al DOKSY 1954!

Šo


Verda Voĉo de Doksy, 1954-10-04