BONVENON EN DOKSY 1954


Post dujara longa paŭzo,

monreforma poŝa taŭzo,

en sunŝpara nuba tago

rekunvenas ni ĉe l' lago.

Se ankoraŭ ne plennombre

venis ni kaj eĉ se ombre

Sankta Petro nubojn sendas,

ni ne grumblas kaj ne plendas.


Nia verda rond´ fidela

la kuneston igos bela

kaj al ĉiu ĝojon trudos,

ke ni kun amuzo studos.

Do el ĝi ne trist´ rezultas

nia vic´ ke malpli multas:

kulpas ĝin la cirkonstancoj!

Vivu Doksy kaj vakancoj!


Jiří Kořínek 25.7. 1954.






Verda Voĉo de Doksy, 1954-01-02