DOKSY EN LA LITERATURO

La kolegia vivo en Doksy, ĉirkaŭvualita per naturaj belaĵoj de La Mácha-lago kaj per la historio de la kastelruino Beděz, inspiras la pli perceptemajn, sentemajn kaj romantikajn gelernantojn de la Somera kolegio de Esperanto esprimi siajn impresojn en versoj, kantoj kaj prozo. Doksy trovis jam siajn poetojn, Iitreratuistojn kaj komponistojn! Estas jam konataj 23 poemoj de naŭ aŭtoroj, el kiuj 9 estas esperantaj, 6 tradukitaj esperanten el la čeĥa lingvo, 7 čeĥlingvaj kaj unu desegnita sen vortoj. 3 el ili estas komponitaj. Laŭenhave ili estas plejparte lirikaj, kelkaj el ili okazaj. Sed multaj estas ankoraŭ poemoj pri „Doksy", kiuj restis kaŝitaj al la publiko en memorlibroj kaj korespondaĵoj de la lernantaro! Eĉ al la prozo „Doksy" disponigas taŭgan materialon, kiel atestas vico de literature valoraj artikoloj, publikigitaj en la kolegia bulteno „Verda Voĉo", kie aperis ankaŭ la plejparto de la pridoksaj poemoj, el kiuj staru ĉi-sube kelkaj specimenoj de iliaj unuaj strofoj:


Sur la lago de Mácha:

Ha, lago de Mácha, la amopoet´

Kun mi en la barkon rapidu,

mi vian hararon orblondan, knabin´

trempiĝi ne lasos - min fidu!"....


Pedagogia hundo „ Ĉe-besto.":

Jen aminda hundeto

kun amika rideto

ĝi nek bojas, ĝi nek mordas

ĝi ne etas danĝera

La vosteton eksvingante

ĝi salutas esperante.

Esperante?

kuraĝe kaj elegante!


En la doksa kastelo:

Mi sidas ĉe malnova tablo, ĉe kiu iam markizin´

juna kun arda amkapablo

skribis: „Mi, kara, amas vin! "

al viro, kiu eble dume

- ie en fora malproksim -

al la alia amindume

ame mensogis sen inklin´ ...


Al la maskitino „Kiu?“:

Ĉe maska bal´ en Doksy mi vin al kor´ alpremis,

ulin´ altira!

Kaj sekvis amdeklaro;

ĝin diktis la delonga inklin´ sopira....


Ni ree „doksas“:

Sepan jaron jam en Doksy

brilas stel' de l´ Esperant´

ĉie flirtas verdaj flagoj,

ĉie sonas nia kant´....


Našemu drahému časopisu:

Ty náš milý „Verda Voĉo“

budiž námi veleben

jak ve Svitu, v Doksech, doma,

všude nám vždy zjasníš den.....


La malliberulo en Bezděz:

Refoje ĉe l´ fenestro? Ree vagas

la meditanta mens´ en fora spac´?

Vizitojn lasu, kiujn vi imagas,

amuzu vin per tiu ĉi donac´ !

Vi ravis pri kverkejo subkastela

kaj pri tiea birda voĉo bela;

de mi akcepti do ĉi kanton volu,

ĝi plezurigu vin kaj vin konsolu!"....


Sobotní rozloučení:

Smutek pad na celé Doksy. Co se stalo? Co to je?

Ach, to škola esperantská

kufry sobě pakuje....


Kiom da impresoj en ĉi tiuj kelkaj titoloj kaj versoj, kion signifis kaj signifas por ĉsl. esperantistoj Doksy kaj ĝia Somera kolegio de Esperanto!


Pi


Verda Voĉo de Doksy, 1954-14-03