Eli Urbanová N I M F O J


Miksite ŝvebas en kastelĝardeno

Odoroj pezaj de jasmen´ kaj rozoj

Kaj jen dancante meze de baseno

Kliniĝas nimfoj en tre ĉarmaj pozoj


Diskrete, ĉaste trema ondspegulo

Redonas ilin tra iriza duŝo.

La tempo pasis… Jam mi, revulo,

Ĉi tie ofte haltis pro kortuŝo.


Zefir´ facila mi decidis esti

la ŝultrojn kisi sub asperĝ´ fontana

en bukloj blondaj en moment´ eknesti

al nimfoj flustri pri l´ sopiro vana.


Eĉ nun mi revojn teksas – tamen sveno

Jam grizpatine kuŝas sur la koro…

La nimfoj restis junaj ĉe l´jasmeno

kaj dancas plu kun rido el marmoro.



(La poemo estis premiita okaze de la „IV. Floraj Ludoj“ en Doksy 1951.)


Verda Voĉo de Doksy, 1952-00-01