Akceptu de mi, sinjoro ...


Akceptu jen de mi, sinjoro,

iom da pensoj pri dolĉa teren´,

akceptu spiron de papava floro,

timeman bildkarton super la ter´.


Ne legu, karulo, konfeson krudan,

ne legu pri ploro kaj pri dolor´,

Ne volu kompreni la peton mutan,

nek ŝiri la floron de ruĝa kolor´.


Akceptu nur de mi, sinjoro,

mallaŭtajn vortojn pri la sopir´,

akceptu senton sen pretenda koro,

al kiu ordonas via dezir´.


Ne pensu al mi, kara kaj fora,

kaj se vi sopiros, do nur al vento, -

Ĝi vin karesu en horo angora,

neniam rakontu pri vana sento.

Eva Suchardová



Verda Voĉo de Doksy, No. 8-9, 9. 8. 1952