REFREŜIĜO NUNJARA


Rapide alproksimiĝas printempo. Estas ankoraŭ malvarme, sed la suno pli gaje ridetas. Ekmatene oni povas aŭdi kantadon de turdoj. La naturo prepariĝas al nova vivo.

Nova vivo, nova espero, nova optimismo.

Ankaŭ ni, esperantistoj (esperante esperantaj) prepariĝas al nova laboro. La tempo rapide pasas kaj ne daŭros longe, kiam antaŭ ni staros somero – somero kun libertempo. Somera refreŝiĝo – ĉu ĝi rilatas nur al la korpo? La ĉefa afero estas refreŝiĝi ne nur korpe, sed ankaŭ anime. Kaj kie plej bone refreŝiĝas esperantistoj? Kompreneble inter gesamideanoj.

Tiuj, kiuj partoprenis la Someran Esperanto-Kolegion en Doksy certe demandas: Ĉu ĝi nunjare okazos? „Jes, karaj, ĝi okazos!“, diras ni. Hodiaŭa Verda Voĉo estas la unua „hirundo“ nunjare alportanta tiun ĉi ĝojigan sciigon. Vi legos sur la kvara paĝo tion, kion vi jam delonge atendis. Vi ekscios ne nur pri okazonta Somera Esperanto Kolegio en Doksy, sed ankaŭ pri ĝia filio en Altaj Tatroj.

Do vi ĉiuj, kiuj duonjaron rememoris je Doksy nun jam ĝoje atendu. Venu al Doksy aŭ al Tatroj. Inter gesamideanoj vi certe refreŝiĝos kaj korpe kaj anime, ĉar vi sentos vin hejmece.

Ant. Slanina


Verda Voĉo de Doksy, 1952-00-01