A D I A Ŭ ?

Ĉu vere adiaŭ? Ĉu vere esperantistoj adiaŭas? Ne, nia saluto estas „Ĝis la revido!“ Kaj tiu ĉi saluto nin kunligas, ni denove renkontiĝos, ĉu en la venonta kolegio, ĉu en niaj regionaj kunvenoj. Ni, esperantistoj, ne laciĝas, ni fosas persiste nian sulkon por atingo de nia celo. Kaj tiu celo estas „La paco kaj internacia interkompreniĝo“. Kaj ankaŭ vi, la novaj esperantistoj, venintaj en niajn vicojn, restos certe fidelaj al nia movado, al nia devizo „Ekregu la paco en la mondo“!

Al vi ĉiuj ni diras ne „Adiaŭ!“ sed „Ĝis la revido!“ A.S.


Verda Voĉo de Doksy, No. 8-9, 9. 8. 1952