Al novaj Esperanto-instruistoj!


Jen kelkaj bonaj konsiloj por via laboro poresperanta aŭtune 1952.

Por ekinteresigi pri esperanto kaj altiri al lernado de la lingvo verbumadu unue tiujn sociajn tavolojn, kiuj jam havas aŭ montris ian inklinon al la internacia lingvo esperanto. Hodiaŭ ili estas troveblaj precipe inter laboranta popolo aŭ studentaro. Tio signifas, ke al tiu funda celo adaptiĝas al formo de nia informado por la aŭtuna kampanjo.

Antaŭ novaj kursoj minimume ... tagojn informu la publikon per sufiĉe granda nombro de afiŝoj, flugfolioj, gazetaj artikoloj, publika parolado, bone aranĝita esperanto-ekspozicio en iu elmontra fenestro en bone frekventata strato, kaj ĉefe ankaŭ buŝe.

Bona afiŝo devas ne nur atentigi při la ekzisto de esperanto, sed altiri al nia afero tiujn, kiuj ĝin rimarkis.

La enhavon de la flugdfolioj de informado oni devas studi por ne maltrafi la celon.

En la ekspozicio ne estu uzataj malnovaj afiŝoj, precipe paliĝintaj eĉ makulitaj, sensignifaj libretoj aŭ polvaj gazetoj el la tempo antaŭ la unua mondmilito. Ankaŭ la poŝtkartoj devas esti altiraj kaj interesaj. La informado per la buŝo estas la plej bona, sed ĝi devas esti farata honeste kaj ne eblas paroli pri granda facileco de esperanto, sed ... ke oni lernas nacian lingvon 8 jarojn kaj pli, sed internacian lingvon esperanto oni povas ellerni dum multe pli mallonga tempo, ĉar ĝi estas simpla kaj facila.

Nomu la lingvon nur esperanto aŭ internacia lingvo, ne uzu superfluajn epitetojn kiel ekz. helpa, arta, artefarita aŭ dua k.t.p. Tio igas konfuzon kaj ne bonan opinion.

Esperanto estas fakte internacia lingvo laŭ sia strukturo, laŭ sia celo kaj laŭ sia praktika apliko.

Inter la neinformita publiko ne parolu pri aliaj projektoj aŭ projektetoj. Ne diskutu kun mortnaskitoj, tio ne havas sencon!

Memoru, ke ĉia ajn bruo při esperanto certe iun altiros, sed memoru ankaŭ tion, ke de la kvalito de la bruo dependas la kvalito de la estontaj esperantistoj.

Fr. Pytloun