KRONIKO

En suna lunda mateno startis la kursaro. En ĉiuj ses klasoj regis ĝoja ...

Amikeca medio kaj serioza studemo estis karakterizaj por ĉiuj klasaj kolektivoj. En la ĉe-metodaj klasoj A1 kaj A2 gaje, kuraĝe kaj elegante sonis kolektivaj respondoj de la kursanoj. Vigla laboro aŭdeblis el la plenaj klasoj B1, B2, C dum la aŭskultantoj de la supera seminaria kurso D atente sekvis la prelegojn. En la paŭzoj, kiam eksvarmis la 170 gekursanoj en la koridoroj kaj sur la ŝtuparoj, hastante refreŝiĝi en la „lakto-bufedo“, regata de s-ano Pytloun, oni povis ekaŭdi vortojn de sincera kontento kaj laŭdojn.

Jes, la animojn trapenetras ree tiu mistera forto, tiu sorĉa atmosfero de Doksy, kiu kunfandas la unuopajn homajn korojn en unu kompaktan amikan, solidaran, samideanan tuton. Nek la ŝanĝiĝanta vetero, la komenciĝanta pluvtago, kiu nuligis la ŝancojn pasigi la posttagmezon sur la bela laga strando – nek maloportunoj ĉe la eldonado de la tagmanĝoj, nek iuj event. aliaj obĵetoj kapablas detrui la humoron de la doksantoj.

Por la morna posttagmezo anoncas s-ano Slanina, la inventema „amuzanto“ kunveneton en la lernejo. Same vespero estas dediĉata al „malkovrado de la talentoj“. Ĉio iras en signo maksimume kaj plej ekonomie eluzi la 14tagojn de kunesto en la kolegio. En ĉambrego de restoracio Zátiší kolektiĝas vespere la verda familio kaj elokvento kaj sprito de s-anoj Slanina, Vítek, Kočvara, Pytloun, Šolc, harmoniko kaj kanto de s-ano Jeřábek-Hanako amuzis ĉiujn. La amikan kuneston kronis la artismaj deklamoj de s-anino Eva Suchardová. Kontente oni disiris de tiu ĉi unua improvizita vespero.

28. 7. 52 J.K.