J. K.


K r o n i k o (29.7.52

Mardo, la tago de laboro nura,

por kronikestro ŝajnas tag sentema,

gapas folio plenskribenda, pura:

kaj mokinstigas al la tasko dura.

Ekkreu kronikon, menso inventema!“


Nokton almardan pluvo trasusuris

scias ĝin, kiuj ne tro firme dormas

poste matenon mornan mi trakuris

Petran malgracon mi ignori ĵuris

kaj despli lerni, ju pli tago mornas.


En ĉiuj klasoj oni laboregis,

encerbiĝadis multe socio nova

kvankam nenie studo tede sekis

kara „Do“ atenton tre apartan vekis

deklame Eva Suchardová


Sola event´ - fotografad´ komuna

falis je tiu ĉi el Doksaj tagoj.

Flirto, babilo aŭ enparaj vagoj,

boatvetur´ kun ĉarmulino juna,

restas jam neoficialaj agoj.