KRONIKO

Merkredo fariĝis tago rimarkinda, ne pro tio, ke estis malpli da laboro, sed pro tio, ke tiu tago nin regalis per multa amuzo. Okazis ja la tradicia ekskurso al Bezděz kun vespera dancamuzo en la vasta salonego de la restoracio sub Bezděz. Kvankam nia amuzestro kaj ĉefgvidanto samideano Slanina devis subite forvojaĝi al Prago, per agpreteco de liaj kunlaborantoj kaj anstataŭantoj estis la breĉo perfekte ŝtopita.

Je la 14a horo ekmarŝis la iremuloj for de la lernejo sub „elokventa gvido“ de samideano Kočvara, kiu zorgeme elektis sekretajn padojn por evite ĉirkaŭiri ĉiujn, kiuj ekstartis iom pli frue kaj dumvoje decidis atendi la ĉefan ekskurs-korpuson. Malgraŭ tiu ruzaĵo ĉiuj feliĉe renkontiĝis sub la ruino de la burgo. Iujn interesis la malnova historia kastelo, aliajn logis nerezisteble la multe priklaĉataj kaj famiĝintaj kapeletoj de la krucporta vojo, kie verŝajne niaj „Mariŝoj ne avaris“.

Kiam aŭtobuse kaj trajne postvenis la nemarŝemuloj kaj hezitemuloj, kolektiĝis en la ornamita dancĉambrego preskaŭ plena nombro de la „doksantoj“. Post kontentiga vespermanĝo jam aperis sur la scenejo sepmembra ĝazbanda orkestro, venigita kun tiom da zorgoj kaj duontagaj penoj de oferema samideano Špůr. Kaj kiam la bona muziko eksonis, pliiĝis ankoraŭ la gaja humuro kaj baldaŭ trapenetris ĉies koron serena vivoĝojo. Ne malhelpis eĉ kiam la lumo estingiĝis pro interrompo de kurentlivero. La gajo kulminis, kiam granda rondo ĉirkaŭis nian ŝatatan direktoron doktoron Pitlík, kiun por solodanco sinsekve invitadis la ĉarmaj kursaninoj. Kiom da gajaj temperoj sekvis unu la alian: la tuketa danco kun kisrekompenco, „la krispohara Kanjo“ kun ĝia serpentumanta vicego, la anekdotoj en modela Esperanto prezentitaj de niaj ĉarmaj plejjunulinoj Verinjo Podhradská kaj Jarinjo Novotná el Brno, la spritaj rakontadoj de samideanoj Vítek kaj Šolc, la parodiaj kantoj de samideano Rýznar, la duo mandolina-gitara, ktp.

Ĉiu certe bone amuziĝis kaj nur nevolonte oni je la 23a kaj 24a horoj ekpaŝis al la atendanta aŭtobuso por reveni. El la bela tago restas daŭraj rememoroj - kaj por kelkiu vundita koro.

J. Kořínek