KRONIKO


Ĵaŭde la veterdioj ekfavoris kaj varme ekbrilis la suno por adiaŭi la lastan julian tagon. Sunradioj penetrantaj en la klasĉambrojn tentis kaj promesis agrablan posttagmezon ĉe la lago. Kaj vere en la esperantista angulo de la strando sub la betuloj eksvarmis posttagmeze la gekursanoj, banis kaj sunumis sin, babilis aŭ ripozis. Vespere en la kulturdomo okazis prelego kun lumbildoj pri Laplando. S-ano Vítek pruviĝis denove talenta kaj rutina preleganto kaj lia interesa kaj katenanta parolado estis freŝe sekvata ĝis la fino kaj plenplena salonego rekompencis lin per tondra aplaŭdo.

Vendrede regis plu la bela vetero kaj la kolegianoj ĝuis refreŝiĝon ĉe la lago. Formiĝis grupetoj diskutantaj la temojn de la antaŭtagmeza instruado kaj lingvajn problemetojn. Vespere nia granda mago kaj sorĉisto Li-Ry-znar en Zátiší konsternis per siaj artifikoj kaj lertegaĵoj. Aperadis kaj malaperadis tuboj, kuboj, globoj, ovoj, cigaredoj, horloĝoj, sinjorinaj korptolaĵoj. Kaj multo alia mirigis nin kaj oni eĉ imputis al serĉakapablo de granda „Li“, kiam subite akompanate de tondra aplaŭdo aperis sur la scenejo s-ano Slanina, revenigita mistermaniere el Praha. La vespero de multaj mirakloj vere ĉiujn kontentigis.

Por sabato ne estis destinita ia programo, sed laŭ propono de pluraj samideanoj ripetiĝis vespere en la lernejo „Revuo el esperanta poezio en Ĉeĥoslovakio“. Elekton demontraĵoj el poemoj originalaj kaj tradukitaj de Dro St. Schulhof, Dro St. Kamarýt, Dro Jos. Fousek, Rudolf Hromada, Dro Tomáš Pumpr, Miloš Lukáš, Karolo Píč, Dro Aug. Pitlík, Eva Suchardová, Eli Urbanová kaj Jiří Kořínek deklamis Eva Suchardová. En ŝia unike prefekta artisma dono fariĝis la poezia supervido komentata de s-ano Kořínek vera evento kaj domaĝe ke lokmanko ne premesas diri pli pri ĉi tiu vespero. Dankema aplaŭdo rekompencadis la belegajn artodonojn. Dimanĉa tago estis en la signo de ekskursoj. Ĉar la unua karavano al Sněžka estis startonta jam je la 4a matene, estis frumatene je la 3,30 h celebrita Esperanta diservo en la preĝejo, kie la operkantistino Věra Borská per sia bela aldo kantis la Largon de Händel en Esperanta traduko de Jiří Kořínek. La ekskurs-karavano al Sněžka tamen startis kun 45minuta malfruiĝo kaj entute iĝis sufiĉe aventura ĝia „sorto“. Montriĝis, ke la ŝoforo ne estas ekipita per mapo, nek konas sufiĉe la regionon kaj multaj vojserĉadoj ŝtelis tempon, sen tio jam malabundan. Se vi alkalkulos du difektojn kaj pneŭmatikŝanĝojn (ĉe unu el ili okazis eĉ karamboleto de nia, feliĉe malplena aŭtobuso kun alia buso), vojeraradon dum la reveno (pro kiu oni revenis en granda rondvojo al la sama loko), pluvmalsekiĝon en la aŭtobuso kun malfermita tegmento ni vidos, ke la ekskurso fariĝis sensacie interesa. Pluan tempon rabis longa atendado ĉe la dusidloka kablovojo al Sněžka kaj tial feliĉe, ke la ekskursanoj tagmanĝis je la 17a h. Sur Sněžka la restado estis refreŝiga kaj prezentis momentojn kaj interesajn kaj preskaŭ dramecajn. Fine ekaperis tamen amika etoso. Kantis la niaj, kantis lapolaj soldatinoj kaj ni adiaŭis de Sněžka. La karavano revenis je la 23a h al Doksy.

La karavano al Ještěd kaj Liberec havis trankvilan sortaron, kvankam ĝi ne estis malpli interesa. La distanco estis multe malpli granda, tial mankis ĉia hastado, ĉie restis sufiĉe da tempo. Jam je post la 10a h venis la ekskursantoj al Ještěd, de kie ili admiris la ravan ĉirkaŭrigardon, ĉitage pro iom nebuleca vetero malpli klaran. Tagmanĝo sur ještěd estis tre bona kaj post ĝi oni havis tempon pli ol 1 horon sunumi sin aŭ malrapide piede descendi al la malsupre atendanta aŭtobuso. reston de la tago oni pasigis komforte en la zoologia ĝardeno kaj per promenoj tra la arbaroj kaj vilaaj kvartaloj de Liberec. La vespermanĝo en hotelo Zlatý lev estis modelo de tio, kion oni al si prezentas sub vere ekzempla gastoservo. Ni estis rapide kaj bonege priservitaj en aparta salono kaj esprimis ankaŭ nian

Dankon al la gvidanto kaj personaro de tiu ĉi modela entrepreno.

Dum reveno eksonis gaje la kantado en la aŭtobuso kaj onin trapenetris sento de feliĉo pro ĝue pasigataj momentoj. Preskaŭ oni bedaŭris devante forlasi je la 21a h la aŭtobuson.

Jiří Kořínek

Verda Voĉo de Doksy, No. 5, 4. 8. 1952