S O P I R O

Mi kial vivu en sopir´?



Ja nur al vi nun celas mia sento

Kaj ĉiu penso kaj sopir´je belo,

Al vi donita de la maja vento.



La oraj haroj, la okul´ azura,

la dolĉa rid´ĉielon promesanta –

vin vidas la anim´ en bildo pura.



Nur pri konsol´ sopiras brula koro,

vin eble trovos mia peta vorto –

mi antaŭ vi genuas en adoro.



Aŭ – ĉu eterne nur sopir´?

G. P. Bavorovský – elĉeĥigis E. Suchardová

No. 7 7-8-1952