La konscienco

La redaktoro de iu gazeto aĉetis kilogramon da sukero. Sed hejme li rimarkis, ke inter la sukero estas kreto-pulvoro. Pro tio li tre koleris kaj metis en ĵurnalo jenan anoncon: „Hodiaŭ mi aĉetis kilogramon da sukero, sed ĝi enhavis preskaŭ duonan kilogramon da kreto-pulvoro. Se la komercanto, kiu vendis al mi tiun sukeron, ne tuj sendos al mi funton da pura sukero, sen kia ajn almiksaĵo, mi morgaŭ publikigos lian nomon.“

La saman vesperon li ricevis de kvin vendistoj po duona kilogramo da sukero!



En danĝero

Kuracisto akceptas telefonan alvokon. Patro sciigas, ke lia fileto englutis fontplumon.

„Mi tuj venos!“ respondis la kuracisto. „Kion vi dume faras?“

Patro: „Mi skribas per mia simpla plumo.“



Raŭkeco

Ĝi estas simptoma de malsaniĝo de la gorĝo, kaŭzita ĉu per inflamo, per laciĝo de parolado, per mervozeco, per pulmo-malsano aŭ per formiĝi de absceso en la gorĝo. Se la kaŭzanta malsano ne estas danĝeraspeca, la raŭkeco baldaŭ malaperos; ĉe profunde enradikiĝinta malsano ĝi estas longedaŭra. Ĉiu unu – aŭ duhore gargado de la buŝo kaj nazo per citronakvo de 20°, nokte ĉirkaŭkolaj kompresoj, ĝenerala kurac-flegado de l´korpo laŭ naturo de l´kaŭzanta malsaneco.



Verda Voĉo de Doksy, No. 5, 4. 8. 1952