teksto: Eli Urbanová

muziko: Štěpán Urban



HO, REVENU!

(Dediĉita al Doksy)

Ho, revenu, la ĉarmaj tagoj

pasintaj tagoj de ĉi-somer´!

Ho, aperu, la verdaj flagoj,

per kantoj ekvivu la ter´!


Ho, revenu, karaj amikoj

niaj amikoj de post montar´

ho-disflugu amkomunikoj

de nia koro trans la mar´.


Ho, revenu, la ĉarmaj tagoj,

pasintaj tagoj de ĉi-somer´!

Ho, aperu, la verdaj flagoj,

per kantoj ekvivu la ter´!


Ho, revenu, belaj momentoj

karaj momentoj de l´geanar´

Ho, blovegu potencaj ventoj

pri ekkompreno de l´homar´.


Verda Voĉo de Doksy, 1950-01-01