La arbo nur ekfloros


vaste kaj plene kaj donos fruktojn dolĉajn kaj abundajn, jes, ĝi - n i a e s p e r a n t o. Ĉiu konsciiĝinta esperantisto klare komprenas, ke unu komune akceptita lingvo, egalrajta propraĵo de ĉiuj nacioj estas nerefuteble – geniaĵo. Nekontesteblaj estas ankaŭ kvalitoj de Esperanto kiel helplingvo internacia. Sed ne estas sen intereso, ke same aŭ simile opinias pri la internacia lingvo vasta publiko – kaj tamen la movado kvankam „prosperadante“ kaj „plimultigante sian anaron“ jam dum pli ol 60 jaroj, ne kontentigas nin sufiĉe. La kialo? Sendube baraktas daŭre en la mondo pli fortaj ideoj baziĝantaj sur ekonomiaj principoj kaj diferencoj. Antaŭ ol tiuj ideoj estos finiĝintaj sian evoluon kaj venkon, oni ne atendu finan sukceson sur tereno interlingva kaj male: post kiam la internaciaj rilatoj definitive klariĝos, altrudos sin la problemo de lingvo internacia kiel nepre solvenda kaj unuaranga. Do, nia ĉefa tasko estas persisti en nia strebado kaj klopodi, ke oni trovu ĉiam novajn aplikeblecojn de nia lingvo sen superflua nure teoria porlingva propagando. Kompreneble, nuntempe, kiam mankas la kontakto kun eksterlando, speciale vigla kontakto de unuopuloj, ni apenaŭ povas trovi ĉiam la ĝustan manieron, en kiu ni praktikus la lingvon. Sed tamen restas kontakto skriba kaj kvankam, laŭ ni scias, esperantistoj estas korespondemuloj, ankoraŭ multe povas esti farata. Ĝistempe ni uzu bone la tempon por funde ellerni la lingvon. Fuŝuloj malhelpas la movadon kaj ni, bedaŭrinde, havas multajn „eternajn komencantojn“ pri kiuj ni senĉese mokas, ilin kondamnas ne havante ja forton kaj eblon ilin aŭ pliperfektigi aŭ el la movado, kiel operacianta ĥirurgo faras kun nesanigeble difektita korpoparto, forigi. Tion devus ĉiu tiel nomata „eterna komencanto“ konsciiĝi kaj eĉ tion, ke ankaŭ li povas perfektiĝi, por fariĝi modela oratoro, kiu vere majstras la lingvon kaj tiel plej bone ĝin propagandas. Špúr



Verda Voĉo de Doksy, 1950-06-01