ROČ. 5 – 1 únor 1950

S U R H O R I Z O N T O K O N T U R I Ĝ A S  D O K S Y

La sojlo de la jaro 1950 estas transirita, pasis jam unu monato de ĝi. „Verda voĉo“, post kelkmonata silentado, denove „vekiĝis“ por paroli al vi, karaj „Doksanoj“, lernintoj de Somera kolegio de Esperanto en Doksy kaj instigi kaj varbi ne sole vin, sed ankaŭ novajn adeptojn de nia lingvo internacia. Vin, kiuj vizitas A kaj B kursojn, ni invitas por progresi en superaj kursoj kaj vin, kiuj jam vizitis ĉiujn kursojn, ni invitas al amika kunestado. Ni volas surprizi vin per novaj interesaj aranĝoj.

SKED eniras kvinan jaron de sia ekzisto. Por Esperanto ĝi faris gravan laboron, edukinte kaj instruinte multajn novajn esperantistojn – al tiuj malnovaj ĝi donis la novan entuziasmon al poresperanta laboro. Ĉiujaraj kursoj de SKED fariĝis kvazaŭ malgranda kongreso de Esperanto, kunvenigante gesamideanojn el ĉiuj anguloj de nia Respubliko kaj eĉ eksterlandanojn.

(daŭrigo sur 3-a paĝo)

Doksy konturiĝas sur horizonto. Alproksimiĝas malrapide, sed certe kursoj SKED, la dekkvar tagoj de amika kunestado, la tempo neforgeseble, inspirante poetojn kaj komponistojn. SKED povas esti fiera pri tu ĉi fakto. Sed ni ne fieriĝas, ĉar ni scias, ke serioza kaj celkonscia laboro devas alporti fruktojn. Kaj tiuj ĉi fruktoj apartenu al nia kara Esperanto, al venko de nia homama ideo porpaca.

A. Slanina

Verda Voĉo de Doksy, 1950-01-01