L A ARTO KIEL REFREŜIĜI


La simpla ripozo ne signifas ankoraŭ refreŝiĝon. Male, nura ripozo lacigas kaj ties konsekvenco estas enuo. La enuo ne refreŝigas. Kaj jen estas cirklo preskaŭ senfina.

Akiri novajn fortojn kaj korpajn kaj animajn ne estas sekreto. Oni devas por certa tempo ŝanĝi ne nur la okupon, sed ankaŭ la pensojn, tio estas la medion, en kiu oni vivas. Mi akcentas, ke precipe tiu ĉi ŝanĝo de la pensoj estas plej grava, ĉar ĝi rilatas al animo, la fonto de nia korpa energio.

Ĉiu, kiu travivis 14 tagojn de sia libertempo en "Somera Kolegio de Esperanto en Doksy", certe pravigos miajn vortojn. Antaŭtagmeza lernado de Esperanto, posttagmeza kaj vespers kunesto en amika societo faras tiun miraklon, ke vi ne sentas vin laca. Doksy kun siaj belecoj (lago, arbaroj, romantika ĉirkaŭaĵo, kie K.H.Mácha migris k.t.p.) kaj esperantista medio certe ĉiun kontentigos.

Kaj por tiuj, kiuj pli ŝatas migradon en montaro, estas preparita "Somera Kolegio de Esperanto en Altaj Tatroj". Ĉie vi sentos vin bone, ĉar vi estos inter Esperantistoj, inter gesamideanoj ! — o —

A.Slanina.


Verda Voĉo de Doksy 1950-02-01