F. Pel PORPACA PREĜO

Eldiru preĝon sub Verda stel´

por daŭra pac´ en tuta mond´..

ŝanĝiĝis ege homaro jam

per ŝauma mar´ de militond´

Vi certe aŭdas laŭtan voĉon

de morta hom´ el griza tomb´,

ja kies vivon mallongigis

mortiganta la flugilbomb´...


Ankoraŭ ploras, ho mia Di´

la patrinbrust´ kaj ŝia kor´

je edzo kara, senviva fil´

kiuj falis dum pafodor´...


Jam ne premesu, potenca Di´,

mortigi al malvarma fe´!

Efloru paco, feliĉo, am´,

kaj ridu sun´ eĉ tuta ter´!




La poemo estis premiita okaze de la II-aj „Floraj ludoj“ en Doksy 1949


Verda Voĉo de Doksy, 1950-04-01