Ĉu vi estas esperantisto?


Vi, kiuj almenaŭ komprenas nian lingvon, certe vi aŭdis, ke Esperanto estas lingvo viva kaj evoluiĝanta kaj vi eble komprenas, kial ni tion akcentas. Sed ĉu ni esperantistoj ankaŭ evoluiĝas? Estas ne kontestebla fakto, ke ĉiujare ni varbas multajn novajn adeptojn al nia ideo, sed neniu kalkulas, kiom da varbitoj perdiĝas post kelkaj monatoj aŭ jaroj, por kiom da inter ili E-o estas nur ilo por „Doksy“ „doksi“ (ami, amindumi, amuzi, interkonatiĝi gee kaj t.p.) Mi tute ne volas kontraŭdiri tiun manieron de varbado, sed fakte nur malmultaj restas fidelaj kaj celkonate volas helpi evoluon kaj finan venkon de E pro ĝiaj vere noblaj kaj sociaj celoj. Kaj ĝuste al tiuj bonvolaj mi direktas la entitolan demandon.

Kontraŭe al Bulonja Deklaracio pri esperantismo p. 5 ni plej bezonas samideanojn, kiuj ne uzas E por siaj propraj celoj, sed kiuj antaŭ ĉio profunde studas kaj komprenas la lingvon kaj uzas ĝin por tuthomaraj celoj interkomprenigaj kaj pacaj. Tio signifas, ke ni bezonas batalantojn, kiuj posedas ne nur pasivan lingvoscion, sed aktive uzas kaj studas ĝin, komprenas ties bezonojn kaj laŭ sia povo efektive helpas al evoluo de la lingvo, sed precipe de esperantismo (konforme al punkto de aludita Deklaracio). Oni asertas, ke la komencartikoloj ne estas legataj, sed se iu el la kursanoj tamen legos ĉi tiun, mi petas, fariĝu vi tiaj esperantistoj, karaj. Penu antaŭ ĉio ellerni kaj funde studi la lingvon, ties gramatikon kaj literaturon kaj nunan staton kaj vi certe trovos manieron, laŭ kiu ankaŭ vi povos helpi disvolvon de plej nobla homa ideo tute konforme al nuna stato kaj evoluo de la homaro. Ne cedu antaŭ baroj grandaj aŭ malgrandaj, sed forigu ilin, ĉar vi, ĉiu izolulo, povas tiel helpi antaŭenpuŝon de nia al ni ĉiuj tiom kara ideo.

Kaj se vi hazarde ne trovus praktikan vojon por helpi, havante bonan volon, dispodigu vin por niaj komunaj klopodoj al niaj organisoj kaj ne lasu viajn bonvolajn manojn kaj korojn defali de tiu vere nobla laboro, kiun la homaro urĝe bezonas. Kaj tiam vi estos esperantisto en la nuna plej bezona senco de la vorto. Ký


Verda Voĉo de Doksy, 1950-11-01