KRITIKO

Vespero de sorĉoj


Por ne lasi liberan senkonkurencan kampon al pluraj samideaninoj, kiuj en SKED praktikas senbride siajn sorĉojn, oni invitis grandan magiiston „Li“ alinome R.Y.Zner el Trompio, ke li prezentu sian arton.

En magia ilumino prezentis sinsekve la granda „Li“ siajn iluzionaĵojn, kiujn sekvis la plenplena salonego kun retenita spiro. R.Y.Zner montriĝis sperta esperantisto kaj lia sprita esperantlingva kaj alterne ĉeĥa komentado akompanis liajn sorĉojn. Ne malpli gaje subtenis lin ĉe lia nigra arto kaj komentoj s-ano Slanina. En lertaj manoj, misteraj skatoloj, sorĉaj tuboj aperadis kaj malaperadis kvantoj da cigaredoj, tukoj, globoj, brulanta kandelo kaj ne mankis garnituroj de ĉarma delikata sinjorina tolaĵo, oraj ringoj, horloĝo ktp. La granda sorĉisto permesis el kelkaj kazoj al la verda spektantaro rimarki la artifikon de liaj sorĉoj, kion danke kvitancis la scivolegema publiko. Tamen la iluzionaĵoj estis iom unuspecaj kaj ne malutilus ilin iom buntigi per aliaj prezentaĵoj, kiujn ni ĉe granda „Li“ vidis ekz. en Brno (liberiĝon el katenoj k.s.).

Dum la interesa vespero prezentis al mi profesoro Urban siajn komponaĵojn - du belajn kanzonojn pri la „Ĉe“ - bestetoj, pri la hundeto kaj katino, kiujn al ni kantis samideaninoj Urbanová kaj Peřinová. La gajajn tekstojn por la kantoj verkis s-anino Urbanová kaj ili bone konvenis al la vigla muziko.

Tamen kelkloke ili meritus koincidigon de la ritmo lingva kun la muzika laŭ la postuloj de la moderna porkanta tekstfarado.

Estis vere bela vespero, kiu ĝis malfrua horo katenis multajn ĉeestantojn en la salonego „Ĉe la cervo“.

Georgo Radiketo


Verda Voĉo de Doksy, 1950-11-02