KRITIKO

Rimarkinda evento

Fariĝis la sabata teatra vespero, kies aranĝon prenis sur sin ges-anoj el Týniště nad Orl. kaj Hradec Králové. En modesta medio de urbeta scenejo estis al la aŭskultantoj de SEKD prezentita vera kaj bona arto, kaj rigardante altnivelan aktoradon, ni ne povis rifuzi trudiĝantan penson, ke multe pli ofte kaj sisteme devus ĉeĥoslovaka esperantistaro eluzi kaj elĝui la artodonojn de tiuj talentoj.

La vespero komenciĝis per gaja enualetaĵo de s- Szevedo „Amo per proverboj“, en kiu brile rolis s-anino Eva Suchardová kaj s-ano Valda Vinař. Elstaran artisman ĝuon prezentis al ni s-anino E. Suchardová per modela recito de tri parafrazoj laŭ motivo al primitva poezio tradukita de V. Vinař, la recitado, kiu estis nur montro el ampleksa tiu speca programo, postlasis profundan impreson kaj sentiĝis deziro ekvidi la kompletan prezentadon de la „Primitiva poesio“.

Senriproĉa kaj taŭĝa por ĉiu granda sceneo, por farumo internacia, estis la dialogo el R.U.R. de Karel Čapek. Eĉ sen kostumoj efikis la sceno per majstra aktorado de E. Suchardová kaj V. Vinař forte kaj konvinke. Helenjo de Eva Suchardová estis rolo perfekte kaj trasentite ludita kaj esperantistaro povas fieri pri tiu ĉi ĉarma nova adeptino de la Verda Stelo. Ne malpli vidigis s-ano Vinař, ke li samkiel lia kolegino, kiel profesiaj geaktoroj, solojn ĝis subtilaĵoj perfekte regas. La fina sceno el la gaja podio de R. Schwarz „La onklo estas bonhumora“, kiun prezentis E. Suchardová, D. Mottlová, V. Vinař kaj J. Dolanský, redonis bone la karakterojn de la figuroj. La ambaŭ neprofesiaj rolantoj donis bonan rolaĵon viciĝantan al la senriproĉa prezentado de siaj aktoraj kolegoj. La sceno mem laŭ sia enhavo tamen estas por nia hodiaŭa gusto jam malprofunda kaj ĝia ĉarmo elhaladzis antaŭ 25 jaroj.

Modela recitado de „Bapto de sankta Vladimiro“ de K. Havlíček Borovský montris deklaman arton de s-ano Vinař, kiu prezentis la brilan tradukon de Dro Tomáš Pumpr en ĝia tuta belego.

La teatran programon altnivele buntigis tri muzikaj programeroj. S-anino prof. Dana Mottlová virtuoze pianludis tri ĉarmajn komponaĵojn de Mendelson Bartholdy, Beethoven kaj Smetana. Ĉiuj tri muzikaj juveloj virtuoze kaj parkere prezentitaj konigis al ni la altan arton de s-anino Mottlová, kiu ankaŭ prizorgis la pianakompanon. Georgo Radiketo


Verda Voĉo de Doksy, 1950-10-02