Antonín Frantl:


Io pri la esperantista movado inter la legianoj en Siberio.

Versimile estas tre malmulte konata la fakto, ke ankaŭ inter niaj legianoj en Siberio dum 1918-1920 ekzistis esperantista movado. Ni posedas kelkajn memoraĵojn pri tiu fama tempo, precipe kajeron, kiu enhavas 29 artikolojn aŭ rakontojn en esp. lingvo, kelke da kopioj de leteroj rilate tiu movado, kelke da adresoj de esperantistoj, inter ili estas nomoj certe inter nia geesperantistaro konataj precipe s-anoj Jaroslav Hebký, Otto Petr, dro. Albrecht Píša, Ludvík Zanhar ktp.

Poste li posedas kelkajn leterojn vere unikajn. Kion mi scias kaj povas laŭ dokumentoj pruvi, estis aranĝitaj kursoj: „Samostatná dopravní rota“ en Krasnojarsk kun 15 lernantoj, kies gvidanto estis s-anoj Otto Petr kaj Píša. Dua kurso estis ĉe la stabo de la III-a divizio en Krasnojarsk kun 23 kursanoj, kiun gvidis mi mem.

Mi vizitis tiulandajn esperantistojn en Omsk, Krasnojarsk, Čita kaj Herbin. Precipe při Herbin mi posedas belan memoraĵon.

Tie mi vizitis en redaktejo s-anon Gregorij Aleksejeviĉ, Sofoklov, redaktoron de ĉina gazeto Inan Dun Bao. Interesa estas, ke li estis Ruso, kiu memordonacis al mi unu ekzempleron de sia gazeto, kiun mi ankoraŭ posedas.

Dum mia vojaĝo orienten vizitis min en mia vagono, sur kiu estis grandlitere skribita la vorto „Esperanto“, du japanaj soldatoj, esperantistoj, kun kiu mi interkompreniĝis. De ĉiu mi havas japanajn skribsignojn.

Ke mia agado lasis post si ankaŭ iajn fruktojn, pruvas la nelaciĝanta kaj fama propagandisto de Esperanto s-ano Frant. Svačina en Lanžhot, kiu esperantistiĝis en Siberio kaj kiu kun la tuta mondo korespondas pri temoj:

  1. Tuta homa vivo de naskiĝo ĝis renaskiĝo

  2. Pri metodo, kiel propagandi Esperanton

  3. Pri bredado de senkornaj kaprinoj laŭ plej moderna metodo

  4. Pri metodo, kiel ĉesi fumadon


Verda Voĉo de Doksy, 1950-05-02