X.N. Ĉe la maro


Rebrilis sun' en vasta mar'

Kun lasta lum' vespera,

Ni solaj vidis, - silenta par'

En amo senespera.

Leviĝis akvo kaj nebul'

La mevoj flugadis krie

Eklarmis via bel-okul'

Rigardis min pasie.

Larmoj falis sur via man'

Genuis mi kun tremo

La larmojn de via blanka man'

Mi trinkis for kun ĝemo.

De tiu horo turmentas min

Sopiro kaj doloro.

Per larmoj de la bel-virin'

Malsanas mia koro.



Verda Voĉo de Doksy, 1947-04-01