Ant. Slanina.

AL AMO /Al sveda samideanino Anna Alamo.

Vokis min jam de malproksime,

sonanta dolĉa voĉ' de l' esper'

al amo kristana.


Ĉarma Alamo,

vokas al Amo,


fratiĝu homoj, popolo esperanta,

per nia kara lingvo "verda"

pacon eternan ni defendu!



KORTUŜAJ SALUTOJ

Hieraŭ vespere vizitis samideanino Anna Alamo kaj samideano J. Verdunk la lokan someran teatro-scenejon festivalan, kie ili salutis la publikon en la nomo de sveda kaj nederlanda nacioj. Forta aplaŭdo de la alparolita publiko pruvis, ke niaj ŝatataj gastoj scias tuŝi la ĝustan kordon en koroj de la ĉeĥa popolo. Speciale la saluto NAZDAR!, dirita de A. Alamo entuziasmigis ĉeestantojn. Niaj eksterlandaj gastoj devis doni siajn subskribojn en la memorlibron de aktora societo de Praha gastanta tie ĉi. La salutojn interpretis s-ano V. Špùr, kaj inspektoro J. Rýdl, estro de la festivalo, dankis al la parolintoj.

Same la parolado de s-anino Alamo en la restoracio "U jelena" pri la sveda helpo al suferantaj nacioj tre kortuŝis gesamideanojn de la Somera E-lernejo. Ni esperas, ke niaj eksterlandaj gastoj nin ne forgesos reveninte hejmen kaj ofte rememoros pri Doksy. Ni deziras al ili sukceson!



Verda Voĉo de Doksy, 1947-04-01